Novialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novialo
novial
konstruita lingvoInternacia planlingvoesperantido
Internacia planlingvo
Skribo latina alfabeto
Kreinto Otto Jespersen
Dato 1928
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 nov
  Glottolog novi1234
Angla nomo Novial
Franca nomo novial
Vikipedio
vdr

Novialo (noviale: novial, mallongigo de nov international auxiliari lingue [nova internacia helplingvo]), estas planlingvo kreita de dana lingvisto Otto Jespersen en 1928 por esti internacia helplingvo. Jespersen estis frua subtenanto de Esperanto. Li servis kiel membro en la Delegacio por la Alpreno de Internacia Helplingvo dum 1907, kiam Ido aperis. Post la delegacio, Jespersen subtenis Idon. Tamen, la Ido‑movado disfalis dum kaj post la Unua mondmilito, kaj Jespersen kredis, ke difektoj en la lingvo kulpas. Li kreis sian propran projekton, Novialo.

Post Ido, Occidental (poste nomata Interlingue, Esperante Interligveo) gajnis popularecon kiel "natureca" lingvo. La lingvo de Jespersen celas kaj naturecon kaj facilecon. Novialo havas gramatikajn finaĵojn samkiel Esperanto. Tamen, ĝi uzas malsamajn finaĵojn.

Jespersen faris malgrandajn ŝanĝojn al la lingvo dum 1934 kaj eĉ poste. Kiam Jerpersen pasis al IALA, lastaj novialistoj kreis komisionon por reformi la lingvon en 1937. Valter Ahlstedt estis unu el la membroj de ĝi. Pro lia influo, la nova versio de Novial proksimiĝis al Okcidentalo. Lia "Gramatike interlingual" de 1947 estis aprobita kiel nova oficiala gramatiko de Novial, sed, Novialo preskaŭ pereis je la morto de Jespersen en 1943. Valter Ahlstedt kaj Andrea Baietti el Italio estis treeble la nuraj homoj kiuj interparolis Novialon al alilandano.

En 1998, grupo klopodis revivigi la projekton per interreto, diskutante ŝanĝojn en la lingvo[1]. La noviala Vikipedio, kiu komenciĝis en 2006, entenis en aprilo 2024, pli ol 1 600 artikolojn. Laŭ la diskuto dekdu ĝis dudek homoj disigitaj inter diversaj landoj en la tuta mondo estus kapablaj paroli Novialon.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto, prononco kaj akcento[redakti | redakti fonton]

La unua versio de la Noviala ortografio estas fonetika. Ĝi estas tre simila al la Ida ortografio.

Tiu versio de Novialo uzas la standardan latinan alfabeton sen diakritiloj. La literoj w kaj z povas esti uzataj nur por la skribado de la propraj nomoj. La literoj c kaj q estas uzataj en la Novialaj vortoj nur kiel komponentoj de digrafoj.

O. Jespersen ne priskribis striktajn regulojn de prononco por Novialo, do la literoj kaj digrafoj povas havi kelkajn variantojn de prononco. Tiel litero s povas ĉiam esti prononcata kiel [s] aŭ voĉiĝi en [z] intervokale, kiel en la plimulto de la eŭropaj lingvoj; la sama estas vera pri la litero x: ĝi povas esti prononcata kiel [gz] en kelkaj vortoj, se tio estas kutima por la parolanto, aŭ ĉiam soni kiel [ks]. La litero j estas prononcata kiel [ʤ] aŭ [ʒ]. La digrafon qu oni povas prononci kiel [kv], [kw] aŭ [k], la digrafo sh signifas [ʃ], la digrafo ch — [ʧ] aŭ [ʃ].

Poste, en 1934, O. Jespersen kreis pli malsimplan ortografian sistemon, uzantan c, z kaj eĉ ç kaj igantan la Novialajn tekstojn pli similaj al la tekstoj de naturaj eŭropaj lingvoj.

La akcento estas sur la vokalo antaŭ la lasta konsonanto (sur la lasta silabo, se la vorto finiĝas per konsonanto kaj la antaŭlasta, se ĝi finiĝas per vokalo), sed kelkaj unukonsonantaj fleksioj (kiel -s) ne ŝanĝas la lokon de akcento.

Leksiko[redakti | redakti fonton]

La leksiko de Novialo estas tre proksima al la Esperanta kaj speciale al la Ida. Ĝi baziĝis je la komuna leksiko de la lingvoj de la Okcidenta Eŭropo, plene internacia aŭ vaste fama.

Kreante la vortaron de Novialo, O. Jespersen penis konsideri la numeron de lingvoj, kie la vorto estas konata, la numeron de la parolantoj per tiuj lingvoj kaj la uzon de la sama radiko en la aliaj vortoj.

Derivo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj afiksoj de Novial estas pruntitaj el la naturaj eŭropaj lingvoj, kiel en Okcidentalo. Sed ĝia sistemo de derivo uzas la saman principon, kiel la Ida aŭ la Esperanta: ĉiu afikso havas nur unu signifon kaj uziĝas ĉiam, kiam ĝi estas necesa.

Substantivo[redakti | redakti fonton]

La substantivoj de Novialo kutime finiĝas per -e, sed ili povas havi ankaŭ aliajn finaĵojn.

La finaĵojn -o kaj -a oni uzas por la distingo de la estaĵo laŭ sekso. La finaĵo -o estas uzata por la vira sekso kaj la -a por la virina.

La plurala nombro estas derivata per la fleksio -s (per -es post -u aŭ post konsonanto).

Adjektivo[redakti | redakti fonton]

La Novialaj adjektivoj finiĝas per -i, sed oni povas deĵeti ĝin, se tio ne embarasas belsonecon kaj la facilecon de prononco.

La gradoj de komparo deriviĝas per la adverboj (plu por la komparativo, maxim por la superlativo kaj aliaj.)

Numeraloj[redakti | redakti fonton]

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 20 100 121 200 1 000 409 987 miliono miliardo
un du tri quar sink six set ot nin dek dekun duanti sent sent duanti un du sent mil quar sent nin mil ninsent otanti set milione miliarde

Verbo[redakti | redakti fonton]

La sistemo de la verbaj formoj en Novialo estas malsimpla kaj similas la anglan. La plimulto de la verbaj formoj estas analizaj.

La infinitivo ne havas specialajn finaĵojn kaj finas per la tema vokalo de la radikalo. Ĝi povas esti akompanata de la partikulo tu, se tio estas necesa.

La sufiksojn -nt kaj -t oni uzas por la derivo de la sintezaj formoj de participo: -nt por la aktiva formo, -t por la pasiva.

La formo de prezenco kongruas kun infinitivo. La verbo ne ŝanĝas laŭ nombroj aŭ personoj.

La sama estas vera por la imperativo. Ankaŭ oni povas uzi partikulojn let kaj mey.

La formon de preterito oni derivas de infinitivo per la sufikso -d (per -ed post i, u aŭ post konsonanto). Ekzistas la analiza formo de preterito, uzanta helpa verbo did.

La formo de futuro estas analiza: sal + infinitivo.

La helpa verbo ha kun infinitivo estas formo de perfekto, la helpa verbo bil kun infinitivo estas la pasivo de iĝo, la helpa verbo es kun pasiva participo estas la pasivo de stato.

-o/-a/-e substantivo
-um substantivo, abstrakta
-i adjektivo
-u adverbo (el radiko prepozicia)
-im adverbo (el radiko adjektiva)

Jespersen uzis finaĵon -d por istempo. Li permesis ankaŭ vortetojn: sal por ostempo, did por istempo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Nombroj (1-10): un, du, tri, quar, sink, six, set, ot, nin, dek.

Patronia[redakti | redakti fonton]

Nusen Patro kel es in siele,
mey vun nome bli sanktifika,
mey vun regno veni,
mey vun volio eventa sur tere kom in siele.
Dona a nus disidi li omnidiali pane,
e pardona a nus nusen ofensos
kom anke nus pardona a nusen ofensantes,
e non dukte nus en li tento
ma fika nus liberi fro li malum.

Pri la ŝanĝproponoj de Zamenhof en 1894[redakti | redakti fonton]

Com es ja mentionat, lo en 1894, quand esperanto esed nur 7 yares oldi, had proposit un serie de ampli reformes; plures de les congruad cun li plu tardi ido: abolitione del supersignisat literes, chanja del stranji "corelatives", plurale en -i insted -oj, li adjective nonchanjat. Ma lo haved samitem altri min bonim trameditati propositiones, e li accepta del rationalis fid desfacilisat per ke on non votad pri chaki detale isolat, ma nur blokim. Li resulte esed 157 votes por li nonchanjat lingue contre 93 por li chanjas da Zamenhof (ultre dises venid 11 e 3 por medi- propositiones). Zamenhof enuntiad tand tre prudentim ke un grupe tant micri non poved fixisa li lingue por eterni tempes.

Traduko: Kiel estis jam menciita, en 1894, kiam Esperanto estas nur 7-jaraĝa, oni proponis aron da ampleksaj reformoj; plejparte adoptitaj poste de Ido: forigo de l' ĉapelitaj literoj, ŝanĝo de l' strangaj "korelativoj", pluralo en -i anstataŭ -oj, adjektivoj nevarieblaj. Sed oni faris samtempe malpli bonajn proponojn, kaj la akcepto de la raciigoj estis malfaciligita ĉar oni ne voĉdonis pri kelkaj detaloj izolitaj, sed nur bloke. La rezulto estis 157 voĉdonoj por neŝanĝita lingvo kontraŭ 93 por la ŝanĝoj de Zamenhof (ankaŭ aperis 11 nulaj voĉdonoj kaj 3 por mezpropozicioj). Zamenhof enunciis tiam tre prudente ke grupo tiel malgranda ne povu determini la lingvon por ĉiam.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Apenaŭ ĉeestas literaturo en Novial.

Otto Jespersen tradukis Li Empereren novi vestes[2] kaj oni povas trovi iuj ĉapitroj de La Sorĉisto de Oz, tradukitaj je 2005[3][4].

Vicente Costalago publikis Mikri Antologie, kun poemoj tradukitaj, la 23a junio 2022[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de Novialistoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Federico Gobbo. (2008) Franks Boers, Jeroen Darquennes, Koen Kerremans, Rita Temmerman: Multilingualism and Applied Comparative Linguistics II (angle), p. 32. ISBN 978-1-84718-670-6.
  2. Li Empereren novi vestes. Arkivita el la originalo je 2015-09-26. Alirita 2022-06-24.
  3. Li Siklone
  4. Li Konsilo kun li Munchkines
  5. Mikri antologie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]