Gerard Piqué

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerard Piqué
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1987 (1987-02-02) (37-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakatalunaangla
Loĝloko Barcelono
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater La Salle Bonanova • Ashton-on-Mersey School
Familio
Patrino Montserrat Bernabeu i Guitart
Amkunulo Shakira • Clara Chia Martí
Infanoj Jorge Iván roa lesmes • Sasha Piqué Mebarak
Okupo
Okupo futbalisto • entreprenisto
TTT
Retejo http://www.gerardpique.com/
vdr

Gerard PIQUÉ (prononco [ʑəˈɾaɾd piˈke], naskiĝis la  2-an de februaro 1987(nun 1987-02-02), do nun 37-aĝa) estas kataluna futbalisto. Ekde 2004 li membras en la kataluna kaj ekde 2009 en la hispana nacia teamo de futbalo. Kiel membro de la hispana nacia teamo li partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "3". Ekster naciaj matĉoj, li inter 1997 kaj 2004 estis membro de junula teamo en la klubo FC Barcelona, inter 2004 kaj 2008 estis futbalisto en la brita klubo Manchester United, en 2006 kaj 2007 ankaŭ en la hispana klubo Real Zaragoza, kaj ekde 2008 denove estas en sia unua klubo - membrante en la unua profesia vira teamo de FC Barcelona.