Saltu al enhavo

Walter Baade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Baade
Persona informo
Walter Baade
Naskiĝo 24-an de marto 1893 (1893-03-24)
en Schröttinghausen, parto de la urbo Preußisch Oldendorf
Morto 25-an de junio 1960 (1960-06-25) (67-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Monastero (1912–1913)
Universitato de Göttingen (–1919) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Johanna Bohlmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo
astrofizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astronomio kaj astrofiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Kunmemora plato fiksita en 2007 ĉe la lernejo de lia naskiĝa vilaĝo (nun, muzeo pri la Fajroestingistoj)
Kunmemora plato fiksita en 2007 ĉe la lernejo de lia naskiĝa vilaĝo (nun, muzeo pri la Fajroestingistoj)
Kunmemora plato fiksita en 2007 ĉe la lernejo de lia naskiĝa vilaĝo (nun, muzeo pri la Fajroestingistoj)
Persona informo
NomoWilhelm Heinrich Walter Baade
Dato de naskiĝo24-a de marto 1893
NaskiĝlokoSchröttinghausen, parto de la urbo Preußisch Oldendorf
Dato de morto25-a de junio 1960
MortolokoGöttingen
Aĝo je morto67
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj astrofizikisto
Geografio
ŜtatoGermanio
Familio
Edz(in)oJohanna Bohlmann [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo, germana lingvo [+]
Ceteraj informoj
Honorigo#Honoroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm Heinrich Walter BAADE (naskiĝis la 24-an de marto 1893 en Schröttinghausen, parto de la urbo Preußisch Oldendorf, mortis la 25-an de junio 1960 en Göttingen) estis germana astronomo kaj astrofizikisto. Li migris al Usono en 1931.

Li lernis pri matematiko, fiziko, geografio kaj astronomo en la universitatoj de Münster kaj Göttingen. Pro (aŭ dank'al) denaska difekto de la kokso, li eskapis el la devigan militservon kaj la unuan mondmiliton. En 1919 li ricevis sian doktorecon en la universitato de Göttingen.

Sekve li dungiĝis en la observatorio de Hamburgo, kie ekde 1911 funkciis spegula teleskopo de unumetra diametro, kiu tiam estis inter la kvar tutmonde plej grandaj teleskopoj. Tie li malkovris 10 asteroidojn, inter kiuj la tre discentrajn objektojn 944 Hidalgon kaj 1566 Ikaron. Tiu-ĉi asteroido, pasante tre proksime de Suno, permesis konstati la fenomenon de precesio de la periapsido antaŭvidita de la ĝenerala teorio de relativeco.

Dum restado en Usono okaze de la observo de suna eklipso en 1925, li konatiĝi kun Harlow Shapley kaj de li ricevis stipendion por lerni en la observatorioj de la Universitato Harvard, Yerkes, Lick kaj de Monto Wilson. Li tie observis la stelamasojn kaj la spiralajn galaksiojn.

Li reiris al Hamburgo en 1929, kaj denove iris al Usono pot labori en la observatorioj Lick kaj de la Monto Palomar. Kun la preno de potenco de Adolf Hitler en Germanio, li suferis labormalpermeson en sia lando kaj restis en Usono, kun Rudolph Minkowski.

Dum la dua mondmilito, li profitis de la deviga lumestingo, kiu malintensigis la luman poluon ĉirkaŭ la observatorio de Monto Wilson, por observi la centron de la Andromeda galaksio kaj distingi ties stelojn. De tiuj observoj, li difinis la du stelajn loĝantarojn (loĝantaroj I kaj II).

Tiu sama observo montris la ekziston de du tipoj da cefeidoj, tiu, kiu kondukis duobligi la kalkulitan grandon de la konata universo.

Kun Fritz Zwicky, li difinis la supernovaojn kiel novaj astronomiaj objektoj[1] malsimilaj de la novaoj. Fritz Zwicky sugestis la ekziston de la neŭtronaj steloj, kaj ke tiaj objektoj povus rezulti de la supernovaoj.

Li identigis la Kraban Nebulozon kiel supernovaa restaĵo de la supernovao SN 1054, kaj studis la neŭtronan stelon ene de tiu ĉi en ĝiaj variaj elektromagnetaj elsendoaĵoj. (En la 1960-aj jaroj tiu objekto estis identigita kiel pulsaro.)

En 1951 li malkovris la Fenestron de Baade, regiono de la lakta Vojo malriĉa je kosma polvo, kiu permesas observojn de la galaksia centro.

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

  • La luna kratero Baade,
  • Vallis Baade, luna valo.
  • La asteroido 1501 Baade[5],
  • Unu el la du Magelanaj teleskopoj??? de la observatorio de Las Campanas???

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Nekrologiaj noticoj :