Isabelle de Charrière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isabelle de Charrière
Persona informo
Isabelle de Charrière
Naskonomo Isabella Agneta Elisabeth van Tuyll van Serooskerken
Naskiĝo 20-an de oktobro 1740 (1740-10-20)
en Zuylen Castle
Morto 27-an de decembro 1805 (1805-12-27) (65-jaraĝa)
en Colombier NE
Lingvoj francagermanaanglanederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojSvislando vd
Familio
Patro Diederik Jacob van Tuyll van Serooskerken vd
Patrino Jacoba Helena de Vicq vd
Edz(in)o Charles Emmanuel de Charrière de Penthaz vd
Profesio
Alia nomo Belle de Zuylen • Abbé de la Tour vd
Okupo tradukistokomponisto • romanisto • verkistodramaturgo • poeto • eseisto • filozofo vd
Aktiva en Colombier NEĜenevoParizo • Zuilen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Isabelle de Charrière 1766
Isabelle de Charrière 1771 Maurice-Quentin de La Tour Musée Lecuyer Saint-Quentin (Aisne).
Isabelle de Charrière 1777

Isabella Agneta Elisabeth van Tuyll van Serooskerken pli konata sub ŝia geedziĝa nomo Isabelle de Charrière aŭ (ĉefe en Nederlando) kiel Belle van Zuylen (france: Belle de Zuylen), naskiĝis en (Zuilen, Utrecht, la 20-an de oktobro 1740 - mortis en Colombier, Kantono Neŭŝatelo, la 27-an de decembro 1805) estis nederlanda kaj svisa komponistino kaj verkistino, kiu verkis en la franca lingvo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita en Nederlando, ŝi loĝis la duan duonon de sia vivo en la kantono Neŭŝatelo de Svislando. Nun ŝi estas plej konata pro siaj romanoj kaj sia abunda korespondado, kvankam ŝi ankaŭ verkis broŝurojn, teatraĵojn kaj muzikajn pecojn. Aŭtoroj difinas ŝin kiel romanverkistinon kies laboro anticipis la emancipajn ideojn de la frua 19-a jarcento.

Ŝi naskiĝis en antikva kaj riĉa familio de la nederlanda nobelaro, kiel la plej aĝa el sep gefratoj. Belle van Zuylen ĝuis multe pli larĝan edukadon ol kutime por knabinoj tiutempe. La liberalaj opinioj de ŝiaj gepatroj permesis al ŝi studi temojn kiel matematikon, fizikon kaj lingvojn kiel la francan, la latinan, la italan, la germanan kaj la anglan. Ĉiam interesita pri muziko, ŝi studis sub la komponisto Niccolò Zingarelli. Ŝi estis konata pro siaj vigla inteligenteco, granda scivolemo, nekonformeco kaj granda talento por verkado.

La kleraj ideoj de Belle ofte koliziis kun la tradiciaj vidpunktoj de ŝia familio kaj de ŝia socia klaso. Je siaj 22aj jaroj, ŝi anonime publikigis sian unuan romanon: Le Noble, en kiu ŝi satire priskribis la kutimojn enradikiĝintajn en la nobelaro, kaŭzante grandan skandalon. Baldaŭ ŝia identeco estis malkovrita… Do, la gepatroj de Belle, por eviti plian socian malhonoron, reprenis el la merkato la ankoraŭ ne venditajn kopiojn de la verko. Tamen, ili ne povis eviti ke la publikaĵo atingu la eksterlande kaj la resto de Eŭropo. Tiel, adapto de la teksto estis prezentita ĉe la Fransche Comedie Theatre en Hago en 1769, fare de nederlanda kompanio de komika opero.

Post pluraj malsukcesaj geedziĝaj planoj, je sia 31 jaraĝo ŝi geedziĝis kun la svisa Charles-Emmanuel de Charrière kaj ekloĝis en Svislando. Ekde tiam Belle van Zuylen estis konata kiel Isabelle de Charrière. Ĉar la franca estis la lingvo de la nobelaro kaj la internacia lingvo de sia tempo, Isabelle verkis ĉiujn siajn librojn en tiu lingvo, kio permesis ilian disvastigon tra Eŭropo.

Ŝi estis tre interesita pri la sociaj kaj politikaj problemoj de sia epoko. Ŝia laboro dum la Franca Revolucio estas konsiderita de speciala intereso. Influita de la idealoj de Denis Diderot kaj Jean-Jacques Rousseau, ŝi esprimis en siaj verkoj kritikajn opiniojn pri la aristokrataj privilegioj, la moralaj konvencioj, la religia ortodokseco, kaj la malriĉeco, kvankam ŝi kontraŭbatalis revolucian radikalismon.

Muziko ludis gravan rolon en ŝia vivo; en siaj leteroj ŝi ofte mencias komponistojn kies verkojn ŝi konis aŭ volis koni. Kiam ŝi komencis studojn pri muziko ĉe Niccolò Zingarelli ŝi skribis: "Ekde tiu ĉi unua provludo mi nur revas pri muziko." Ŝi restis pli ol jaron kaj duonon en Parizo (1786-1787), kie ŝi pasigis multe da sia tempo ludante la klavicenon kaj komponante.

Belle van Zuylen – Isabelle de Charrière entreprenis diversajn dramajn muzikajn verkojn, por kiuj ŝi verkis proprajn libretojn, sed neniu el ili atingis nin, krom kelkaj fragmentoj de la teksto. En 1788 ŝi sendis la libreton de Les Phéniciennes al Mozart en la espero ke li muzikigus ĝin, sed nek la akompana letero nek la respondo de Mozart estis trovitaj.

Ŝiaj pluvivaj komponaĵoj inkludas ses menuetojn por korda kvarteto, verkitaj en Hago kaj Amsterdamo; naŭ sonatojn por piano, kaj dek ariojn kaj romancojn por soprano kaj piano verkitaj en Parizo; ĉiuj estis publikigitaj en la deka volumo de ŝiaj Kompletaj verkoj (“Oeuvres complètes [ de ] Isabelle de Charrière, Belle de Zuylen - Amsterdamo, 1979-1984). Ili ne superas la mezan normon, sed la sonatoj por piano, kiuj unue estis eldonitaj anonime, montras laŭgradan pliboniĝon en la nivelo de kreado kaj lerteco.

Post periodo de mallumo, la intereso en Belle van Zuylen – Isabelle de Charrière reviviĝis. La publikigo de ŝiaj Kompletaj Verkoj en la franca, ŝia biografio kaj pluraj nederlandaj tradukoj faras ŝian laboron vaste alirebla. En 2004 en Utrecht ŝi estis proklamita la plej bona civitano de ĉiuj tempoj kaj en 2005 la 200-a datreveno de ŝia morto estis okazo de vasta memorfesto

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 84 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Le Noble, conte moral1763 [1]
  • Lettres neuchâteloises, novelo, 1784
  • Lettres de Mistriss Henley publiées par son amie, 1784
  • Lettres écrites de Lausanne, 1785
  • Caliste ou continuation de Lettres écrites de Lausanne, 1787
  • Observations et conjectures politiques, 1788
  • Lettre à M. Necker sur son administration, écrite par lui-même, 1791
  • L’émigré, komedio en tri aktoj, 1793
  • Lettres trouvées dans des portefeuilles d’émigrés, 1793
  • Trois femmes, novelo, 1795
  • Honorine d’Userche : nouvelle de l’Abbé de La Tour, 1795
  • Sainte Anne, 1799
  • Sir Walter Finch et son fils William, 1806

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]