Arbois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbois
komunumo
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura
Arondismento Dole
Kantono Arbois
INSEE kodo 39013 [+]
Poŝtkodo 39600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 193  (2021) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 54′ N, 5° 46′ O (mapo)46.9027777777785.7738888888889Koordinatoj: 46° 54′ N, 5° 46′ O (mapo) [+]
Areo 45,42 km² (4 542 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arbois (Jura)
Arbois (Jura)
DEC
Arbois
Arbois
Situo de Arbois
Arbois (Francio)
Arbois (Francio)
DEC
Arbois
Arbois
Situo de Arbois

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arbois [+]
vdr

Arbois estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté). Fine de 2021 en la komunumo vivis 3 193 loĝantoj sur areo de 45,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Dole kaj estas la administra centro de la kantono Arbois.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cuisance ĉe Arbois

Arbois situas en la ĵurasa regioneto Revermont, piede de la unua ĵurasa altebenaĵo, je la elirejo de la sakvalo de les Planches-près-Arbois, el kiu la rivero Cuisance elfontas. Tiu rivero trafluas la urbon.

Kun Salins-les-Bains kaj Poligny, la urbo konsistigas la regionon Revermont. La unuaj deklivoj de tiu ĵurasa altebenaĵo estas dedicitaj al vinberujoj, dum la arbaro kovras la supraĵojn de la altebenaĵo kaj ties ombroflankajn deklivojn.

Pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

En Arbois, la pejzaĝo estas tipa de Revermont : en ebenaĵoj plejofte troviĝas grenkulturoj en mezgrandaj terpecoj ; malsupre de le montetflankoj estas ĉefe herbejoj, por laktobovinoj, kiujn estas ĉirkaŭitajn de malaltaj heĝoj, sed troviĝas ankaŭ iaspecaj de tipaj vinberujoj. En la cetero de la montetflankoj ankaŭ estas terpecoj vinberaj kun, laŭloke, disaj herbejoj. La supro de la montetflankoj kaj de la altebenaĵoj estas arbarkovrita.

Alireblecoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtomobile, la urbo situas ĉirkaue 40 minutojn el Dole (35 km), Besançon (48 km) kaj Lons le Saunier (38 km).

Post 10-minuta veturado troviĝas la TGV-stacidomo de Mouchard, sur la fervoja linio inter Parizo kaj Svisio. Estas do bezonate ĉirkaŭ 1 horo kaj duono por Ĝenevo kaj unu 1 horo 45 por Liono. Stacidomo staras en la urbo mem.

La flughaveno, kies kodo OACI estas LFGD, havas nur unu avian dromon kaj estas limigita en sia uzebleco.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Arbois estas milde kontinenta, malvarma vintre kun malmulte da neĝo, varma somere. La precipitaĵo jare averaĝas ĉirkaŭ 1250 mm[1]. Do la klimato pli malpli sekas, kaj bone taŭgas por vinberujoj. La riveroj Loue kaj Doubs fluas sufiĉe malproksime, do la vintraj nebel-tavoloj maloftas. La rivereto Cuisance ne kapablas krei dikajn nebeltavolojn.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
196219681975198219901999200620072008
3 9604 2094 0893 9983 9003 6983 5093 4873 471

En 2009, la personoj kiuj aĝas pli ol 60 jaroj estas 29% en Franĉkonteo, sed en Arbois ili estas 83% !

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la urbo ne estas bone konata, ne eblas datiĝi la kreado de la urbo. Sed ĝiaj vinoj jam estis konataj dum la Romia Imperio.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1260 Arbois nur estis villo aŭ senfortikaĵa urbeto. De 1260 ĝis 1270, fortikaĵoj estis konstruitaj.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

En 1674, post la konkero de Franĉkonteo far de Ludoviko la 14-a Arbois ne plu estis fortikita urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

La grundo de Arbois fruktodonas kelkaj el la plej elstaraj vinoj de Ĵuraso, interalie la flava vino kaj la pajla vino. En 1285, la grafo de Chiny en Belgio gastigis siajn gastojn per vino de Arbois, tion rakontis la nord-franca trubadoro Jacques Bretel en la kanto verkita de li turniro de Chauvency, kiu okazis en Chauvency-le-Château. Alia malnova kanzono nomita en la franca "le Tourdion", elvokas ankaŭ la vinon de Arbois. Jacques Brel (en "Pour mon dernier repas", esperante "por mia lasta manĝo") kaj Hubert-Félix Thiéfaine (en "la Cancoilotte", franĉ-kontea manĝ-specialĵo el fromaĝo) elvokas ankaŭ vinon de Arbois. Sur la surskribetoj de kelkaj boteloj oni povas legi : " la vino de Arbois, ju pli oni trinkas, des pli oni rekteniras".

Arbois produktas ankaŭ lakton el kelkaj bovinbredejoj por fari fromaĝojn Comté kaj Morbier, estas fromaĝ-fabriko en la urbo mem.

Industrio[redakti | redakti fonton]

En Arbois troviĝas ne nur vin-industrio. Estas ankaŭ : Bost-Garnache Industrie ( grupo Stanley/Facom kiu fabrikas ŝraŭbilojn, SIOBRA kiu fabrikas muldilojn el zinko, kaj CIFC kiu fabrikas industriajn ĉarpentaĵojn el ligno.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Arbois estas urbeto en kampara medio. Ĝi prezentas riĉplenan heredaĵon. Pluraj monumentoj kaj muzeoj viziteblas en la urbo :

  • domo kaj persona laboratorio de Louis Pasteur, kiuj estis konservitaj senŝanĝoj de la forpaso de la scientisto. Estas nun muzeo.
  • Kastelo Pecauld en kiu troviĝas muzeo pri vito kaj vino.
  • preĝejo Saint Just
  • muzeo Sarret Grozon, en 18-a jarcenta sinjordomo prezentas pentraĵaro, en kiu troviĝas pentraĵo de Gustave Courbet.

En la ĉirkaŭaj vilaĝoj oni povas viziti ankaŭ :

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Monumento dediĉita al Pasteur, en Arbois
Fasado de la restoracio Guide Michelin de Jean-Paul Jeunet antaŭ la urbodomo de Arbois.
  • Louis Pasteur sciencisto, kiam li estis infano vivis en Arbois. Li tre longe loĝis en Arbois. Li amis sian naskiĝregioneton, kiun li transdonis al siaj infanoj. Lia filo Jean-Baptiste Pasteur skribis al sia amiko kaj venonta bofrato René Vallery-Rodot en 1879, kelkaj monatoj antaŭ sia edziĝo kun lia fratino Marie-Louise. : "[...] Niaj ombraj aleoj estas la ĉies vojetoj, niaj verdlokoj estas la arbaroj en la ĉirkaŭaj montoj, [...] La riveretoj kolombumante iĝas nurunu torento, kiu trafluas Arbois, ĝi nomiĝas "Cuisance", kaj nia kastelo nur estas la plej eta domo en la centro de la urbo, sen ia ĝardeno nek antaŭ nek malantaŭ. Estas ĉi-tie, kie mia patro vivis sian tutan infanecon, kaj tiu domo, kie loĝas nuntempe la fratino de mia patro kaj sia familio. Li ĉiam deziris revidi, kaj ŝategis reveni ĉiun jaron kun ni. [...] Venu, mia kara Réné, venu rapide, vi vidos nek parko, nek turetoj, sed vi trovos en belega regiono, meze de familio kiu adoras vin, gastamecon, kiel vi divenas ĝin [...]".[2]
  • André Baud (1879-1950), politikisto
  • Ignace François Bousson (1759-1825), kolonelo de la Unua Imperio
  • Generalo Jean-Charles Pichegru naskiĝis en Arbois en 1761
  • Jean-Antoine David, brigada generalo, naskiĝis en Arbois en 1767
  • Jacques Antoine Adrien Delort, diviziona generalo, naskiĝis en Arbois en 1773
  • Auguste Pointelin, pentristo de pejzaĝoj, naskiĝis en Arbois dum 1839 kaj mortis ĉe Mont-sous-Vaudrey en 1933
  • Frère León (Joseph Sylvestre Sauget), botanisto, naskiĝis en Arbois en 1871
  • Joseph Nechvatal (1990 -1993) pentristo kaj doktoro pri filozofio pri arto kaj novaj teknologioj
  • Charles Brune, politikisto, naskiĝis en Arbois dum 1891
  • Jean-Paul Jeunet naskiĝis en Arbois dum 1954, granda ĉefkuiristo en Arbois, 2 steloj en la gvidilo Guide Michelin.
  • Jean Badré naskiĝis en Arbois dum 1913
  • Yves Gravel, pentristo
  • Auguste Napoléon Parandier (1804-1905), naskiĝis kaj mortis en Arbois, inĝeniero, ĉef-inspektoro de la tiutempa ŝtat-administrado pri vojoj kaj pontoj. Li estis ano de la grupo de Saint-Simon.
  • Jean-Luc Bouilleret (1953-), episkopo de Amiens
  • Jean-Baptiste Patrauld, religiulo ĉe Arbois, kiu instruis pri matematiko al Napoleono kaj al Jean-Charles Pichegru ĉe la reĝa armea lernejo de Brienne-le-Château.
  • Emmanuel Templeux (1871-1957), pentristo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperantio[redakti | redakti fonton]

Junie 2007 Jura-Esperanto organizis en la MJC (Domo de la junuloj kaj kulturo) unutagan staĝon de esperanto, al kiu partoprenis pli ol 35 homoj el pluraj najbaraj regionoj. Kaj en la sama loko Jura-Esperanto zorgis pri kursoj de esperanto dum la jaro 2008-2009.

galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2010) Les climats sur les vignobles de France. Lavoisier. ISBN 978-2-7430-1255-7.
  2. Pasteur à Arbois, en la franca tezo 05-064 de Philippe Bruniaux subtenita la 21-an de octobro 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj en la franca[redakti | redakti fonton]

  • Philippe Chaudat. Les mondes du vin. Ethnologie des vignerons d’Arbois (Jura), Paris, l’Harmattan, coll. Connaissance des hommes (préface de Jean-Pierre Warnier), 2004.
  • Ernest Girard. Chroniques arboisiennes, 1906. Réimpr. en 2003 par Le Livre d'histoire.
  • Georges Grand. Histoire d'Arbois, 1959. Réimpr. en 1996 par Le Livre d'histoire.
  • Emmanuel Bousson De Mairet. Annales historiques et chronologiques de la ville d'Arbois, 1856. rete sur Google Books. Réimpr. en 2003 par Le Livre d'histoire sous le titre Histoire d'Arbois.