William Martin (naturalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Martin
Persona informo
Naskiĝo 1767
en Mansfield
Morto 31-a de majo 1810
en Macclesfield
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo paleontologo
vdr

William MARTIN (naskiĝis en 1767 en Mansfield, mortis la 31-an de majo 1810 en Macclesfield) estis angla naturalisto kaj paleontologo kiu proponis ke scienco uzu fosiliojn kiel ateston por subteni la studadon de natura historio.[1] Martin publikigis la unuajn kolorajn bildojn de fosilioj kaj la unuan sciencan studon pri fosilioj en la angla.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Martin naskiĝis en Mansfield en 1767. Lia patro laboris kiel ŝtrumpisto, sed li foriris por fariĝi aktoro en Irlando sub pseŭdonimo de Joseph Booth. Lia patro estis ankaŭ inventisto kaj portretisto kiu mortis en Londono en 1797.[2] La forlasita patrino de Martin, naskiĝnome Mallatratt, estis ankaŭ aktorino.[3]

Erismolithus – unu el la koloraj gravuraĵoj el lia publikaĵo de 1809 Petrificata derbiensia[4]

Ankoraŭ infano, li aperis sur scenejo, ambaŭ kiel kvin-jaraĝa dancisto, kaj poste recitante. Estis aranĝite ke Martin lernu desegnadon de James Bolton en Halifax. De 1782 ĝis 1785 li estis kun la teatra trupo de Derbyshire kiam li renkontis White Watson kun kiu li estis kunlaboronta en laboro pri fosilioj de Derbyshire.[2] Lia laboro pri fosilioj kaj natura historio fine kondukis al la elekto de Martin kiel membron de Linnaean Society. Kiel Watson, Martin estis influita de la laboro de geologo de Derbyshire, John Whitehurst. Whitehurst estis publikiginta An Inquiry into the Original State and Formation of the Earth en 1778 kiu enhavis gravan suplementon kiu koncernis General Observations on the Strata in Derbyshire.[1] Tamen, estis Abraham Mills kiu transirigis Martin de zoologio al paleontologio iam antaŭ 1789.[2] Martin publikigis Figures and Descriptions of Petrifications collected in Derbyshire en 1793.[5]

Alia ilustraĵo de Martin – "Kornforma koralo". Tiuj ĉi estis la unuaj koloraj ilustraĵoj de britaj fosilioj.[2]

Martin laboris kun White Watson por krei komunajn publikaĵojn,[6] sed la partnereco ne bone funkciis kun Watson pretendanta ke li ne ricevis sufiĉan krediton. Martin poste publikigis laboron de Watson pri fosilioj uzante nur sian propran nomon kaj sen doni krediton al Watson.[7] Martin havis ses infanojn kun sia "malfeliĉa, sed interesa" edzino[2] kiu, kiel liaj gepatroj, estis sur la scenejo antaŭ ŝia dua edziniĝo kun Martin en 1797.[3] En 1798 ilia filo William Charles Linnaeus Martin naskiĝis. Oni donis al li la nomon Linnaeus honore al la interesiĝo de Martin pri la klasifikado de vivantaj aĵoj. Lia filo estis verkonta multnombrajn librojn pri natura historio post kiam li fariĝis la scienca oficisto de la Zoological Society.[8]

Martin estis dungita kiel instruisto de skribado, komence laboranta en Burton-on-Trent en 1798, poste en Buxton. Fine, en 1805, li translokiĝis al Macclesfield, kie li instruis ĉe "Macclesfield Grammar School".[2] La interesiĝo de Martin pri naturo ne malpliiĝis kaj li sendadis aĵojn al James Sowerby kiu ilustris ilin por li.[2]

Martin iom ludis en provincaj teatroj[3] ĝis 1809, kaj li posedis kvaronan parton en Teatro de Buxton. En 1809 li publikigis Petrifacta Derbiensia, kiun li dediĉis al Sir Joseph Banks.[4] Petrifacta Derbiensia enhavis ilustraĵojn, la unuajn en koloroj, kiuj helpis al Martin priskribi la fosiliojn kaj Karboniajn kalkoŝtonojn kiujn li studis en Derbyshire. Identifikado estis ankoraŭ malcerta. Oni pensis ke la "Kornforma koralo", ilustrita ĉi tie, eble estis el tipo de ne malkovrita bambuo.[4]

Ilustraĵo de Martin de fosilio kiun aliaj priskribis kiel krokodilan voston

Petrifacta Derbiensia registras alian fosilion kiun Martin konsideris kiel tipon de rektigita Naŭtilo. Li rilatas ke la onklo de White Watson kaj laboristoj en la minejo de Nigra marmoro de Ashford nomis kelkajn el la fosilioj "krokodilaj vostoj" ĉar oni pensis ke ili estis la restaĵoj de malgranda krokodila vosto. Martin pensis ke neniu el la fosilioj en la libro estis la restaĵoj de krokodiloj.[9]

Martin ankaŭ publikigis Outlines of an Attempt to establish a Knowledge of Extraneous Fossils on Scientific Principles en 1809.[10] Martin estis publikiginta la unuan sciencan studon pri fosilioj kaj paleontologio en la angla,[2][5] kaj li renkontis John Farey por diskuti la eblecon de komuna klopodo por krei geologian mapon de Derbyshire. La tuberkulozo de Martin, tamen, malebligis plian planadon, kaj li mortis en Macclesfield je la fino de majo 1810. Li estis enterigita en Christ Church, Macclesfield, kaj monkolektado estis necesa por zorgi pri liaj infanoj kaj patrino.[2]

Legaco[redakti | redakti fonton]

La laboro de Martin pri braĥiopodoj estis honorita en 1844 kiam la genro Martinia estis nomita laŭ lia nomo. Sep jarojn poste li estis denove rememorita kiam la fosilia koralo de Derbyshire Lithostrotion martini estis nomita.[2] La laboro kaj biografio de Martin estas priskribitaj en la minerala sekcio de Muzeo kaj artgalerio de Derby.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Dick, Malcolm. John Whitehurst and 18th Century Geology. http://www.revolutionaryplayers.org.uk/.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 H. S. Torrens, ‘Martin, William (1767–1810)’, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004 [1]
  3. 3,0 3,1 3,2 Highfill, Philip H.; Kalman A. Burnim, Edward A. Langhans. (1973) Belfort to Byz and, p. 232–3.
  4. 4,0 4,1 4,2 Petrificata Derbiensia, William Martin, 1809
  5. 5,0 5,1 Cleevely, R.J.. (1983) [World palaeontological collections {{{Titolo}}}], p. 365.
  6. Derbyshire's Men of Science. Derbyshire.gov.uk.
  7. Cooper, Michael P. (2005-04-30). “The Devonshire Mineral Collection of Chatsworth House”, Mineralogical Record. 
  8. Parker, J. (1864). “The Gentleman's Magazine”, The gentleman's magazine and historical review p.536 216. 
  9. Martin, William. (1809) Petrificata Derbiensia p33-34. “p39 Fig 4....A fossil shell. The original a nautilus ... The crocodile said to be found in the limestone of Ashford, appears to be just a large specimen of this or some other Orthoceratite”.
  10. Outlines of an Attempt to establish a Knowledge of Extraneous Fossils on Scientific Principles., William Martin
  11. Derby Museum Minerals section, William Martin display

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]