Benito Arias Montano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benito Arias Montano
Persona informo
Benito Arias Montano
Naskiĝo 30-an de novembro 1527 (1527-11-30)
en Fregenal de la Sierra
Morto 6-an de julio 1598 (1598-07-06) (70-jaraĝa)
en Seville city
Lingvoj latinahispanahebrea vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater historia universitato de Alkalao vd
Profesio
Okupo lingvistobibliotekistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benito Arias Montano (Fregenal de la Sierra, 1527 - Sevilo, 1598) estis hispana humanisto, hebreisto, biologo kaj poliglota verkisto.

Unuaj studoj[redakti | redakti fonton]

Realigis unuajn studojn en Sevilo, kie li interesiĝis per fiziko kaj medicino kaj, ĉefe por poezio, filozofio, lingvistiko kaj teologio. Tie restis ĝis 1548, kiam li translokiĝis al Alcalá de Henares por studi en ties universitato, ampleksigante konojn pri medicino, teologio, filozofio, klasikaj lingvoj (latina kaj greka) kaj la ŝemidaj lingvoj (araba, hebrea kaj siria).

Pastriĝo kaj retiriĝo en Alájar[redakti | redakti fonton]

Li pastriĝis kaj retiriĝis al Peña de Alájar (Onubo) por dediĉi sin tie al profunda studado de la Biblio.

Koncilio de Trento kaj Biblia Regia[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la Poliglota Biblio en eldono redaktorita de Arias Montano.
Ekzemplero de Elucidationes in omnia sanctorum de Arias Montano.

Pro famo de saĝa teologo en 1562 la episkopo de Segovio don Martín Pérez de Ayala kunportis lin al partopreno en la Koncilio de Trento kie li distingiĝis pro saĝeco. Reveninte en Hispanion, Filipo la 2-a nomumis lin sian kapelanon en 1566 kaj mendis la enorman verkon de la Poliglota Biblio (de Antverpeno), konata kiel Biblia Regia aŭ «Reĝa Biblio», de kies presado respondecis Christoffel Plantijn, membro de la sekto Familia Caritatis (familio de karitato), al kiu allogis la propran Arias Montano. La novaĵoj rilate al la Biblia Políglota Complutense kaj, rilate al la Vulgata, levis suspektojn de la Inkvizicio, kaj ĝi estis denoncita de León de Castro, kvankam ĝi finfine povis esti eldonita en Antverpeno en 1572. Arias korektis la interliniaĵojn de Sanctes Pagnino, kaj konstruis veran biblian tekstaron per multnombraj klarigoj pri la Masraho, pri hebreaj idiotismoj, pri arkaika lingvaĵo, pri pesunuoj, mezurunuoj kaj monunuoj, pri geografio de Palestino, pri arkitekturo kaj vestaro de judoj, pri kronologio ktp. Aliaj bibliaj verkoj liaj estis Komentarioj al la dekdu malgrandaj profetoj, al Josuo, al la Juĝistoj, al Jesajo, ktp. Li verkis ankaŭ poezian latinan version de la Psalmoj, laŭ la vera hebrea versio.

En El Escorial[redakti | redakti fonton]

Filipo la 2-a, mendos al Arias Montano la administradon de la biblioteko de la Monaĥejo de El Escorial.

Instalita definitive en Hispanio, li dediĉis sin al mendo de Filipo la 2-a nome la administrado de la biblioteko de la Monaĥejo de El Escorial. Tradukis al la latina la faman Itinerario de la granda mezepoka vojaĝisto hispanhebrea Benjameno de Tudela kaj komponis nombrajn verkojn pri la libroj de la Antikva kaj Nova Testamento, teologiajn traktatojn, filozofiajn kaj sciencajn, tradukojn de la hebrea kaj abundan poemaron en latina kaj kastilia. Amiko de la granda poeto Francisco de Aldana, kiu dediĉis al li faman Epistolo al Arias Montano; li verkis 9 volumenojn pri Antigüedades Judías (judaj antikvaĵoj) (1593) kiu temas pri nomoj ĥaldeaj, hebreaj, grekaj kaj latinaj kiuj aperas en la Biblio; elstaras la Dictatum Christianum, Rhetoricum libri IV, (1569); la Humanae salutis monumenta, kolekto de latinaj odoj dediĉitaj al bibliaj temoj bele ilustraciita de Crispin van de Passe, Hieronymus Wierix, Pieter van der Borcht, Pieter Huys kaj aliaj, kaj presita de Christoffel Plantijn, Antverpeno, 1571; la Liber generationis Adam (1593), la Hymni et saecula (1593) kaj la Naturae Historia (1594); en tiu lasta plinovigas biologion apartiĝante el la biblia klasigo de animaloj en akvaj, flugaj kaj surteraj kaj aldonante morfologiajn diferencojn pli komplikajn kaj sciencajn.

Retiro en Sevilo[redakti | redakti fonton]

En 1584 li retiriĝis al Sevilo rezignante siajn ĉiujn postenojn en la kortego kaj aliajn honorojn. Tie li mortiĝis en 1598.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hänsel, Sylvaine, Benito Arias Montano. Humanismo y arte en España, Huelva, Universidad de Huelva, 1999, ISBN 84-95089-80-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]