Wittumspalais (Weimar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wittumspalais
palaco • loĝejo
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 47″ N, 11° 19′ 36″ O (mapo)50.979711.3266Koordinatoj: 50° 58′ 47″ N, 11° 19′ 36″ O (mapo)
Wittumspalais (Turingio)
Wittumspalais (Turingio)
DEC
Wittumspalais
Wittumspalais
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Wittumspalais
Map
Wittumspalais
Parto de Classical Weimar vd
vdr
Fasado en la direkto de la Teatra placo.
La ĉambro de la poetoj.

La Wittumspalais (tradukite: Vidvina palaco) estas nobla loĝdomo en la centro de Vajmaro, Am Palais nr 3. La plej elstara enloĝintino estis sendube dukino Anna Amalia. Eta Wieland-muzeo pluse troviĝis en la domo antaŭ transloĝiĝo al Wieland-bieno (Oßmannstedt).

Priskribo de la domo[redakti | redakti fonton]

La malfrubaroka palaco konstruitis de 1767-69. Komisiinto estis barono Jakob Friedrich von Fritsch, prezidanto de la Sekreta konsilio de registaro de la duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach, kies estradon plenumis la vidviniĝinta dukino Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel. Post la incendio de la kastelo en 1774 ŝi serĉis novan loĝejon. Pro tio ŝi akiris de Fritsch la domon kaj uzis ĝin ĝismorte kun sia servistino Luise von Göchhausen. Ŝi pligrandigis ankaŭ la hodiaŭ ne plu ekzistantan ĝardenon kaj ŝanĝis ĝin laŭ la angla stilo. Restintan tureton de la eksa ĉirkaŭfortikaĵo ŝi alikonstruigis en pavilonon pentritan kun bildoj de ĉinaj pejzaĝoj kaj figuroj. Dum la tri jardekoj ŝi ŝanĝis la meblaron kaj la internon de la ejo kontinue laŭ la respektivaj tiamaj modoj. Rezulto estis relative modesta, burĝarstila interno sen troa pompo kaj mebloj de tre alta kvalito. La ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta originala inventaro de ŝia privata tagĉambro Verda salono prezentitis en 1786 en la vajmara gazeto Journal der Moden.

Responsis pri la interna ekipado grandparte Adam Friedrich Oeser, akademiano kaj desegno-instruisto de Johann Wolfgang von Goethe en Leipzig. Li faris ĉiujn plafonajn pentraĵojn en la vivĉambroj de la nobla unua supra etaĝo kaj en la festosalonego de la dua supra etaĝo. Pentrante Minervon (diino de saĝeco, sciencoj kaj artoj) li aludis alegorie la kvalitojn de la dukino mem.

Kelkaj gravaj orientiĝpunktoj ene de la palaco laŭetaĝe[redakti | redakti fonton]

  • Teretaĝo - Portoseĝo de la dukino
  • Unua etaĝo - Portreto de la olda dukino (de Ferdinand Jagemann); Ruĝa salono: mozaikbildo inter la fenestroj kun la Arko de Konstanteno el la vatikanaj atelieroj, pentraĵoj el oleo de la brunskvika kortega pentristino Anna Rosina de Gasc-Lisiewska montrantaj la gepatrojn de Anna Amalia kaj la prusan reĝon Frederiko la Granda, fornoŝirmo kun brodaĵoj el oro de Luise von Göchhausen; Ruĝa salono: du pentraĵoj el oleo de la vajmara kortega pentristo Loeber pri Anna Amalia dum rajdado kaj pri ŝia edzino Ernst August Constantin krome pri la fratoj de la dukino, bustoj pri la edukisto de la dukido Karl Ludwig von Knebel kaj de Luise von Göchhausen; Dormo- kaj studĉambro de la dukino: pentraĵo el oleo de Heinsius pr la dukino, kolektoj de figuretoj kunportitaj el Braunschweig; Verda salono (okcidenta alo): italaj pejzaĝoj sur akvareloj de Johann Philipp Hackert memorintaj la vojaĝojn de la dukino Italujon; Pentroĉambro: portretoj de Carl August kaj de la bofilino Luise; Muzikĉambro: harpo kaj gitaro atestas la muzikemon de la dukino kiu komponis i.a. la melodiojn de la goetaj verkoj Jahrmarktsfest zu PlundersweilernErwin und Elmire
  • Dua etaĝo - Blua salono por akceptoj rokokostila kun portretoj de la duka familianaro; Festosalonego: danke al specialaj pentroteknikoj ĝi aspekta tre profunda kaj alta kun plafono pentrita de Oeser, memorindas ankaŭ la stukaĵoj kaj la kristala kandelabro kaj bustoj de Voltaire kaj Rousseau el marmoro / la salono ankaŭ servis kiel teatrejo kie la opero "Alceste" de Wieland kaj la goeta verko "Paläophron und Neoterpe" havis la premierojn, tie ĉi Goeto en la 1813-a jaro faris la funebran paroladon por sia amiko Wieland
  • Mansarda etaĝo - tie ĉi troviĝas la biblioteko de la dukino laŭ la aranĝo de la kulturhistoriisto Karl Ludwig Fernow

Agado de Anna Amalia post la retiriĝo politika[redakti | redakti fonton]

Post la transdono de ĉiuj registaraj ŝarĝoj al sia filo Carl August ŝi trovis la tempon dediĉi sin pli al la muzikaj emoj. Tion atestas ankaŭ la muzikinstrumentoj en la muziksalono kaj la desegnotablo en la pentrosalono.

Imitante sian faman onklon Friderikon la Grandan, kies portreto ornamas la festenosalonon, ŝi kutimis inviti regule tiel anojn de la kortego kiel burĝajn poetojn kaj artistojn por interŝanĝoj kulturaj kaj renkontiĝoj artistaj. La pentristo Georg Melchior Kraus faris en 1795 akvarelon pri tia sceno. Nur pli malfrue, ekde 1850, oni nomis la (vendredajn) renkontiĝojn vesperajn de societemuloj ĉe Anna Amalia Tafelrunden (laŭvorte: festenantaj rondoj). Tiuj seriozaj interŝanĝoj sciencaj inter fakuloj kaj scienculoj faris eblaj eĉ alvokojn al la Universitato de Jena, ekz. en 1792 de la medicinisto Christoph Willibald Hufeland. Fiksita tago por sciencaj mitingoj estis la unuaj vesperoj de monato. Daŭraj gastoj estis Friedrich Justin Bertuch, Carl Ludwig von Knebel, Johann Heinrich Meyer, Hufeland kaj Kraus. Spontanee venis i.a. Johann Caspar Lavater, Johann Georg Jacobi, Jakob Michael Reinhold Lenz. Friedrich Maximilian Klinger, Christian Graf zu Stolberg, Wilhelm von Humboldt, Alexander von Humboldt, Jean Paul, Madamo de Staël.

Uzo post la morto de la dukino[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Anna Amalia la Vidvinan palacon nur malofte plue vizitis anojn de la duka familio. La framasona loĝio Anna Amalia zu den drei Rosen uzis la festosalonon inter 1808-48. La pranepo, grandduko Carl Alexander malfermis la komplekson al la publiko en 1875 post profundaj restaŭradlaboroj. Ekde tiam prezentas sin la dua Ruĝa salono (Zweiter Roter Salon) omaĝe al la klasikuloj kiel Poeta salono kun portretoj de la verkista kvaro Christoph Martin Wieland, Johann Gottfried Herder, Goethe kaj Friedrich Schiller. Meze troviĝas la bildo de la dukino kaj mecenatino mem.

Wieland-muzeo[redakti | redakti fonton]

En la orienta alo troviĝis ĝis ĉ. 2005 eta muzeo pri Wieland. Per pentraĵoj kaj gravuraĵoj tiutempaj oni skizis la vivon kaj la agadon de tiu gravega verkisto de germana racionalismo: en kvin ĉambroj eblis postflari la junajn jarojn de la verkisto kaj la fruajn verkojn (Geschichte des Agathon; Musarion oder die Philosophie der Grazien) kaj lian rilaton al la junaj verkistoj, la majstroverkojn de la vajmara epoko (Oberon; Geschichte der Abderiten) kaj lian adopton de ideoj de la Franca Revolucio. Memorigaĵoj elektitaj el la posedo de la verkisto kaj de lia familio (i.a. skribotablo, porcelanaĵoj altvaloraj) kompletigis la ekspozicion. Hodiaŭ ĉio ajn pri Wieland troviĝas en la Wieland-bieno en Oßmannstedt.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 191-192
  • Fritz Kühnlenz, Paul Meßner: Tourist Stadtführer. Weimar, VEB Tourist Verlag Berlin/Leipzig, 3-a eldono 1988, p. 56-59

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]