Alberto de Ejbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto de Ajbo
(1420-1475)
Germana juristo kaj humanisto.
Germana juristo kaj humanisto.
Persona informo
Naskiĝo 24-a de aŭgusto 1420
en Kastelo Sommersdorf, apud Ansbach,  Germanio
Morto 24-a de julio 1475
en Burgoberbach,  Germanio
Lingvoj mezaltgermanaMezepoka latinogermanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Padovo
Universitato de Pavio
Universitato de Erfurto
Familio
Gefratoj Gabriel von Eyb vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto-juristo • verkistojuristo vd
Laborkampo jurotraduko vd
Aktiva en BambergVircburgoErfurto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eta libro pri la geedziĝo, eldonita en Nurenbergo, en 1472

Albrecht von Eyb (1420-1475) estis juristo, latinisto, humanisto, poeto, pedagogo, studis en la Universitatoj de Pavio, Bolonjo kaj Padovo, li tradukis la Dekameronon de Giovanni Boccaccio (1313-1375), "Philogenia" de Ugolino Pisani (1405-1445)[1], krom aliaj verkoj. La populareco de liaj verkoj atestas ke inter 1472 ka 1540 ne malpli ol dekdu represaĵoj estis faritaj. Lia verko "Margarita Poetica" (Nurenbergo, 1472) estas lernolibro pri homscienca retoriko, konsistanta je kolekto da tekstoj prozaj kaj versaj el latinaj aŭtoroj, al kiuj li aldonis speco de humanisma elokventeco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li faris siajn unuajn studojn en Erfurt kaj poste li iris al Italio kaj sin dediĉis al la humanismaj studoj en la Universitatoj de Pavio kaj Padovo. En 1451, li reiris al Germanio, kie li estis nomumita kanoniko en Eichstätt kaj Bambergo. Inter 1452 kaj 1459 li denove troviĝas en Bolonjo kie li ricevis sian diplomon kiel Dokteron pri kanonikeco kaj civila juro. Li ankaŭ estas honorigita kun la posteno kiel ĉambelano de la papo Enea Silvio Piccolomini (1405-1464).

Post sia reveno al Germanio, li ĉefe rezidis en Eichstätt. En 1462, li fariĝis arkidiakono de Würzburg, tamen, trovinte fortan opozicion el la Episkopo de Würzburg, kiu malamis Eyb-on kiel partizano de Alberto Aĥilo (1414-1486), margrafo de Hohelzollern. Oni malmulte scias pri liaj lastaj jaroj.

Lia pli konata kaj plej grava verko estas lia Libro pri la geedziĝo (Ehebüchlein), kie li diskutas ĉu iu viro devas aŭ ne elekti virinon por edziĝi. Tiu verko estis publikigita en 1472. Antaŭ kelkaj jaroj li estis skribinta pri la sama temo latine An viro sapienti ŭor sit ducenda. La germana verko atestas la ĝojojn kaj malĝojojn pri la geedziĝa vivo kaj plenplenas je moralaj filozofiaj maksimoj. En 1474, li finis sian "Spiegel der Sitten" (Spegulo de Moralaĵo), longa verko pri etika morala enhavoj, tre eble bazita sur iu latina originalaĵo. La libro ne estis tiel sukcesa kiel la Libro pri la geedziĝo kaj ne estis presita ĝis 1511. Kelkaj komedioj de Plaŭto estis de li tradukitaj samkiel la Filogenio de Ugolino Pisani. Liaj manuskriptoj estis eldonitaj de Klaus Müller (Sondershausen, 1879) kaj la plej bonaj eldonaĵoj de Eyb estis faritaj de Max Hermann ("Deutsche Schriften des Albrecht von Eyb" (Germanaj skribajoj de Alberto de Ejbo, Berlino, 1895).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]