Christopher Clavius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristoforo Klavo
(1528-1612)
Refutatio cyclometriae Iosephi Scaligeri, 1609
Refutatio cyclometriae Iosephi Scaligeri, 1609
Persona informo
Christophorus Clavius
Naskiĝo 25-a de marto 1528
en Bambergo,  Germanio
Morto 3-a de februaro 1612
en Romo,  Italio
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo vd
Laborkampo matematiko vd
Aktiva en Prago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christophorus Clavius (1528-1612) estis germana matematikisto, latinisto, astronomo, jezuito, erudiciulo, kiu modifis la proponojn de la Gregoria kalendaro, post la morto de Ludoviko Lilo (1510-1576). Klavo verkis defendojn kaj eksplikojn pri la kalendaro reformita[1], reliefigante kaj agnoskante la kontribuojn de Lilo[2]. En siaj lastaj vivotagoj li estis tre respektata astronomo en Eŭropo kaj liaj libroj estis uzataj en la universitatoj de la tuta mondo dum pluraj jarcentoj post lia epoko, kaj estis rigardataj kiel aŭtentikajn enciklopediojn pri la scio. Klavo kelkfoje estas konsiderata la Eŭklido de la 16-a jarcento.

En 1555, li estas akceptita en la Societo de la Jezuitoj. Poste li enmatrikuliĝis en la Universitato de Koimbro[3], en Portugalio, kie li konatiĝis kun la fama matematikisto Petro Nuno (1502-1578)[4]. En Romo li studis en la jezuita kolegio kie li ankaŭ instruis matematikon. Escepte de tiu periodo, kiam li vojaĝis al Napolo, en 1596, kaj post iom da restado en Hispanio, en 1597, Klavo restis kiel profesoro pri Matematiko en la Roma Kolegio dum la resto de sia vivo.

En 1579, kune kun Pedro Chacón (1526-1581), li estas komisiita de la Vatikano por studi la bazojn pri la reformo de la kalendaro, kaj serĉis solvon por la daŭra delokiĝo de la kristanaj religioj kun la paso de la tempo. Li kontribuis per la solvo kiu finfine estas adoptita, en 1582, inter la katolikaj landoj, laŭ ordo de la papo Gregorio la 13-a (1502-1585), estas uzata en la plejmulto de la mondo, kaj estas konata kiel Gregoria kalendaro. Por korektado de la diferencoj inter la oficiala kalendaro kaj la sunkalendaro, Klavo proponis ke la ĵaŭdo de la 4-a de oktobro 1582 devus sekviĝi de la vendredo 15-a de oktobro de la sama jaro.

Krom tio, li proponis ke la superjaroj okazu precize en tiuj jaroj kies nombroj estas dividitaj je kvar, escepte de tiuj kies cifero finiĝas per 00 kaj ne estas divideblaj je 400. Tiamaniere ke li eliminadis unu superjaron ĉiun 400 jaroj. Kelkaj matematikistoj samkiel François Viète (1540-1603)[5] elmontris grandan opozicion al li kaj estiĝis forta disputo inter la matematikistoj de la papo.

En la kampo de astronomio li defendis ke la tero estas la centro de la universo, kaj estis akra partizano de la Tercentra teorio, kaj kontraŭis al ĉiuj movadoj defendantaj la suncentrigajn teoriojn, forte defendita de Galileo Galilei (1564-1642).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

In Sphaeram Ioannis de Sacro Bosco commentarius, 1585

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]