Aleksejo Favorskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexey Favorsky
(1860-1945)
Rusa kemiisto, kiu kreis la reakcion kiu portas sian nomon.
Rusa kemiisto, kiu kreis la reakcion
kiu portas sian nomon.
Persona informo
Naskiĝo 3-a de marto1860
en Pavlovo,  Rusio
Morto 8-a de aŭgusto 1945
en Leningrado,  Rusio
Tombo Volkovo Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Rusia Imperio vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Universitato de Moskvo
Universitato de Sankta Peterburgo
Profesio
Okupo kemiistoinventisto vd
Doktoreca konsilisto Aleksandr Butlerov vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksejo Favorskij (ruse: Алексей Евграфович Фаворский) (1860-1945) estis rusa kemiisto, kreinto de la "Rearanĝo de Favorskij" (1894)[1] aŭ reordigo de la ciklopropanoj kaj alfa-halogenketonoj por estigi esterojn de karboksilataj acidoj; kaj la koncepto pri la "Reakcio de Favorskij" (1900-1905)[2], kiu estas nukleofila reakcio de iu fina etino sur karbonila grupo en acida medio. Li publikigis serion da sciencaj studoj pri la konvertiĝo de izomeroj da nesaturitaj hidrokarbonidoj en la "Revuo de la Fiziko-kemia Societo" de la Rusa Federacio. Pro lia plibonigo en la produktado de sinteza kaŭĉuko, li ricevis la Stalinan Premion, en 1941[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Favorkskij studis kemion en la imperia Universitato de Sankta Peterburgo inter 1878 ĝis 1882. Dum pluraj jaroj li estis asistanto de Aleksandro Butlerov (1828-1886) kaj en 1891 li fariĝis profesoro pri Analiza Kemio de la Fakultato pri Fiziko kaj Matematiko. En 1895, li defendis tezon kaj ricevis sian diplomon pri doktoreco kaj estis nomumita profesoro en la Instituto pri Inĝenierado por Kemia Fabrikado kaj Teknologio.

De 1897, li ekaktivis en la departemento pri neorganika kemio. Inter 1897 kaj 1908, li samtempe laboris en la Instituto Kemia kaj Teknologia de Sankt-Peterburgo kaj estis kun-fondinto de la Instituto pri Neorganika Kemio inter 1934 kaj 1937 kiam li iĝis direktoro. Ekde 1901, li same estis eldonisto de la Revuo de la Fiziko-kemia societo en Rusio.

En 1939, Favorskij disvolvis novan metodon por la sintezo de izopreno surbaze de acetileno kaj acetono tra la 2-metil-3-butin-2-ol kaj la prenolo[4]. La fama grafikartisto Vladimir Favorskij (1886-1964) estis lia nevo. Kelkal el liaj disĉiploj estis Sergejo Lebedefo (1874-1934), Vladimiro Ipatiefo (1867-1952) kaj Mihhail Poraj-Kovice (1877-1949).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Изомеризация двузамещенных ацетиленов и диметилаллена под влиянием металлического натрия и синтез ацетиленкарбоновых кислот (Izomerigo de la acetileno kaj dumetilalenoj dusubstituitaj sub la influo de metala natrio kaj la sintezo de la karbon-acetilenata acido]. Journal of Applied Polymer Science, 1888
  • Действие спиртовой щелочи на аллилен, 1888, (Reakcio de alkalaj alkoholoj sur etilenoj)
  • диметилацетилене и его тетрабромюре, 1890, (dumetil-acetileno kaj kvarbromido)
  • Геометрической изомерии бромопроизводных псевдобутилена, 1890, (Pri la geometria izomerismo de la bromaj derivaĵoj el pseŭdobutilenoj)
  • Сборник избранных трудов академика А.Е. Фаворского: посвяценный 50-летию его научной деятельности, 1934, (Kolekto da selektitaj verkoj de la akademiisto Aleksandro Jefgrafoviĉ Favorskij: memorfestante la 50-a datreveno de lia scienca verkaro
  • Aleksejo Jefgrafoviĉ Favorskij, 1948, Михаил Федорович Шостаковский (Mihail Fedoroviĉ Ŝostakoviĉ)
  • Избранне труды, Selektita verkaro, 1961
  • Aleksejo Jefgrafoviĉ Favorskij (1860-1945), 1980, Татьяна Алексеевна Фаворская (Tatiana Aleksejjevna Favorskaja)
  • Действие металлического натрия на этил-пропилацетилен, (Reakcio de la metala natrio sur etil-propril-acetileno), Revuo de la Fiziko-kemia societo de la rusa federacio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]