Walery Pisarek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walery Pisarek
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1931 (1931-05-31)
en Rabka-Zdrój
Morto 5-an de novembro 2017 (2017-11-05) (86-jaraĝa)
en Katowice
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Philology of the Jagiellonian University • Jagelona Universitato
Memorigilo Walery Pisarek
Familio
Edz(in)o Krystyna Pisarkowa
Okupo
Okupo lingvisto
Verkoj Q108665668
vdr

Walery Pisarek (naskiĝis la 31-an de majo 1931 en Rabka; mortis la 5-an de novembro 2017 en Katowice) – pola lingvosciencisto kaj spertulo pri amaskomunikiloj kaj sociolingvistiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Honora prezidanto de Konsilio de Pola Lingvo. Aŭtoro de publikaĵoj pri la pola lingvo, teorio pri informado kaj amasa komunikado. De 1982 profesoro de Jagelona Universitato, en la jaroj 1969–2000 direktoro de la Gazetar-Esplora Centro en Krakovo.

En la 70-aj jaroj ofte prelegis pri lingvo kadre de televida prelegserio. Prezidanto de ĵurio kaj aŭtoro de plimulto da tekstoj por populara ortografi-interpunkcia konkurso, de ties komenco. Partoprenanto de laboroj de la Centro de Civitanaj Leĝdonaj Iniciatoj de Solidareco.

Aŭtoro de pluraj libroj: Poznać prasę po nagłówkach (Ekkoni gazetaron laŭ titoloj), Retoryka dziennikarska (Ĵurnalista retoriko), Słowa między ludźmi (Vortoj inter homoj), Wstęp do nauki o komunikowaniu (Enkonduko al scienco pri komunikado). Aŭtoro de multaj eldonoj de ortografia vortaro.

Scienca laboranto de Ĵurnalista Instituto kaj Socia Komunikado de la Papa Universitato je la nomo de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo.

Laŭreato de pluraj premioj, interalie de Silezia Literatura Laŭro 2002 pro la libro Nowa Retoryka Dziennikarska (Nova Ĵurnalista Retoriko). Februare 2007 pro la Słownik terminologii medialnej (Vortaro de amasmedia terminologio) estis honorigita de Krakova Premio Libro de la Monato. En 2011 li ricevis honoran doktorecon de Silezia Universitato, kaj en 2014 de la Universitato al Jan Kochanowski en Kielce.

Liaj verkoj pri la lingvaj problemoj en Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

  • Pisarek, Walery (2001) Następstwa członkostwa UE dla małego języka – sprawozdanie (La sekvoj de la aneco en Eŭropa Unio por la malgranda lingbo). S. 2
  • Pisarek, Walery (2008) Polityka językowa w wybranych krajach europejskich (La lingvopolitiko en elektitaj landoj de Eŭropa Unio). W: J. Warchala, D. Krzyżyk (red.) Polska polityka językowa w Unii Europejskiej (La pola lingvopolitiko en Eŭropa Unio). Katowice: Wydawnictwo Uniwersytetu Śląskiego (La Eldonejo de Silezia Universitato en Katowice), 79-105.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sylwester Dziki: Pokłosie uroczystości jubileuszowych: Walery Pisarek (65 lat życia i 40 lat pracy naukowej). (Postrikolto de jubileaj solenaĵoj: Walery Pisarek (65 jaroj de la vivo kaj 40 jaroj de la scienca laboro), Rocznik Historii Prasy Polskiej (Jarlibro de Historio de Pola Gazetaro) 1998, kajero 1/2, p. 285-293
  • Kazimierz Barczyk, Stanisław Grodziski, Stefan Grzybowski: Obywatelskie Inicjatywy Ustawodawcze Solidarności 1980–1990 Arkivigite je 2015-08-13 per la retarkivo Wayback Machine (Civitanaj Leĝdonaj Iniciatoj de Solidareco 1980-1990), Kancelaria Sejmu, Warszawa 2001, ISBN 83-7059-503-0