Bernardino Ochino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardino Tommassini
(1487-1564)
Itala reformatoro
Itala reformatoro
Persona informo
Bernardino Ochino
Naskiĝo 1487
en Sieno,  Italio
Morto 1564
en Austerlitz, Moravio,  Ĉeĥoslovakio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernardino Ochino (1487-1564) estis itala kuracisto, liberpensulo, itinera religia reformatoro kiu influis aliajn radikalajn reformatorojn per siaj polemikaj antikatolikaj vidpunktoj. Pro liaj influoj kiel renoma asketa predikisto, la papo Paŭlo la 3-a decidis akceli kelkajn ekleziajn regulojn. Li estis Ĝenerala Kontrolisto de la Observantoj de la Franciskanaj Monaĥoj kaj Generalo de la Kapucenoj. Lia aŭdantaro vidis lin kiel la enkorpigo de la idealoj de Sankta Francisko. Multaj respektegis lin kiel religia estro, tamen aliaj vidis lin kiel la antikristo.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Domenico Tommasini, iu kirurga-barbiro tre renoma en lia epoko. La humanisto Aonio Paleario (1504-1570) kaj la itala poetino Olympia Fulvia Morata (1526-1555) opiniis ke la nomo "Ochino" devenas el liaj etaj okuloj. La historiisto Zaccaria Boverio (1568-1638) opiniis ke Ochino estis familinomo. La erudiciulo Giusto Fontanini (1666-1736) asertas ke tiu estis kuntirita formo por la siena parolo Oca ("ansero"), kaj tiu versio fine venkis, kvankam neniam ĝi estis pruvita. Aliaj fontoj diras ke la nomo derivas el la raŭka voĉo kvazaŭ de ansero, aŭ eble ia karesa vorto por indiki lian bonan aspekton.

Kiam june li laboris kiel paĝio de la siena senjoro Pandolfo Petrucci, kaj inter 1503-1504, li engaĝiĝis en la Ordeno de la Franciskaj Observantoj apud la monaĥejo de la Capriola. Post kelkaj jaroj li forlasis la ordenon por studi medicinon en la Universitato de Peruĝo, kie li konatiĝis kun Giulio de' Medici, la estonta papo Klemento la 7-a. En 1510 li doktoriĝis. Reenirante en la ordeno de la franciskanaj observantoj , en 1523, li elektiĝis generalo en la siena provinco, kiun li defendis post tri jaroj, dum la ĝenerala kanonikaro en Asizo kaŭze de la aneksantaj pretendoj de la florencaj monaĥoj. Tiuepoke, li fariĝis unu ela la ĉefaj kunlaborantoj de la ĝenerala ministro en la ordeno, Paolo Pisotti, kiu sendis lin kiel ambasadoro en Venezio. Ĉar Pisotti perdis la postenon, li eble estis nomumita, en 1533, ĝenerala vikario de la cismonta provinco, eĉ se la dato ne speguliĝas en la registroj (Regesta) de la minoraj generaloj de la minoraj monaĥoj.

Komence de la jaro 1534, iu spirita krizo je neklaraj difinoj induktas lin aliĝi al la nova reformacio de la eremetaj fratoj minoraj de Sankta Francisko, establita en 1529 de Matteo da Bascio (1495-1552) e Ludovico da Fossombrone (1490-1560). Li sendube sentis sin altiria de la asketa kaj eremita rigoreco de la nova familio, kaj eble pro la deziro fuĝi el la kvereloj kiujn li atestis inter la observantaro. La protektoj de Klemento ka 7-a kaj Paŭlo la 3-a, krom la privilegiaj rilatoj al Katerina Cybo (1501-1557) kaj Vittoria Colonna (1490-1547) favorigis lin al rapida ascendo inter la eremitaro. Li kontribuis por la laŭgrada ŝanĝo de spirita adreso de la ordeno, instigante al la forlaso de la eremita-kontempla sintenoj dezirita de Ludovico da Fossombrone favore de pli grandaj klopodoj pri la studoj kaj predikoj.

En 1536, la fondintoj de la eremitanoj estis devigataj forlasi la ordenon, kaj okaze de klerika kunveno de Sankta Eŭfemia oni registris la kreskon da famaj teologoj kaj predikistoj deventaj el la Observanta ordeno. kaj surbaze de la konstitucioj skribitaj dank'al la signifoplena kontribuado de Ochino kaj aprobitaj en tiu sama jaro, ili skizis novan idealon je miksa vivo kiu diagnozis pli strukturitajn klopodojn de la monaĥoj en la predikadoj kaj apostoladoj de la popolo, kiun la kapucenoj ekpraktikis ekde tiu momento.

Junie de 1538, li elektiĝis ĝenerala vikario de la kapucenoj, kies posteno estis rekonfirmita en junio 1541. Tre baldaŭ li iĝis unu el la plej tiamaj renomaj predikistoj kaj komencis trairi la duoninsulon ĉien kiel respondo al la postuloj de la religiaj civilaj aŭtoritatuloj avidaj je aŭdado de lia arda flama parola.

La sacerdotoj en la Ordeno de la Teatinaj Klerikoj, antaŭ nelonge fondita de Gian Pietro Carafa, la estonta papo Paŭlo la 4-a, aparte aktivaj en la urbo Napolo, komencis nutri suspektojn rilate al la doktrinaj enhavoj je liaj predikoj. Lia restado en Napolo, en 1536, krom aliaj sinsekvaj, estis fundamentaj en la vivo de Ochino, kiu konatiĝis kun Juan de Valdés, restante profunde influita de lia religia doktrino kristocentriga, iluminita kaj laŭgrada. Li tiam ekteksis densan reton da interrilatoj kun la spirituala rondo ĉirkaŭ la karisma figuro de la ibera ekzilito, kies verkoj apudigis lin al la meditadoj rilate al la manuskripto pri la "Beneficoj de Kristo". Iu senduba signo de la valdana influo, kiu prezentis diversajn kontakto-punktojn kun la mistiko-begarda spiritualismo de la unuaj kapucenoj, troveblas en la "Dialoghi quattro" kaj post en la "Dialoghi sette" (Venecio, 1540). Ochino ree predikis en Napolo dum la dujareco 1530-1540, kaj laŭŝajne Valdés sugestis al li la argumentojn kiujn li devis uzi en liaj predikoj, ĉiuj surbaze de la temo pri la fido-pravigo, en periodo kiam tia doktrino ankoraŭ ne estis kondamnita kiel heterodoksa far la Katolika Eklezio, fakto kiu okazis nur ekde 1547.

En 1537, li komencis prediki en Bolonjo por la subteno de la "Hospitalo de la bastardoj" kaj en Feraro, dank'al apogo de Vittoria Colonna, li starigis la monaĥejon de la kapucenaj klaraninoj. En la sekvanta jaro, li sukcedis konvinki la civitanojn de Faenco rilate al starigo de institucio por solvado de la civilaj konfliktoj en la vilaĝo Val d'Amone. En 1538, ĉe Luko, post prediko kontraŭ avareco, la urba konsilantaro faris paŝojn por bremsi la plagon de la malriĉeco. En 1539, en Mantovo, li apogis, ĉe la duka kortego, la kaŭzon de la loka "Monaĥejo de la konvertitoj" kaj en Venecio li predikis favore al la "Hospitalo de la Nekuraceblaj", instigante la virinojn al starigo de asocioj por asistado al la malriĉuloj.

Okaze de sia restado, en Venecio, en 1539, la venecia filio de la teatinoj, ree kritikis liajn predikojn, kaj li brile defendis justajn siajn vidpunktojn sur la ambono kaj plu defendis la senĉesajn klopodojn de la kapucenaj reformoj en la duoninsulo. Decembre de tiu jaro li iris al Peruĝo, kaj oni sendube povas aserti ke en tiu kazo liaj predikoj kaŭzis impakton sur la politika tereno. Fakte, post kiam li eldiris akrajn akuzojn kontraŭ la civilaj leĝoj postulitaj de la princoj por tiranigo kaj malkonkordo de la popolo, la peruĝaj civitanoj ribelis kontraŭ la papo Paŭlo la 3-a, rifuzante pagi novajn impostojn sur la salo, kaj simbole metante la ŝlosilojn de la urbo sur ligna krucifikso apud la pordo de la katedralo. Pro la samaj kialoj, inter 1540-1541, ankaŭ Ascanio Colonna (1500-1557), unu el la pli proksimaj aristokratoj al Ochino, rekontiĝis kun la pontifiko. Do, tute verŝajne estas ke kontraŭ kritika fono de ekonomia kaj sociala krizo, la predikoj de Ochio, kies karakterizaĵoj estis la kristocentraj kaj evangeliaj doktrinoj, pulvorigitaj per la apokalipsaj tonoj de iu Savonarola, donis prestiĝan ideologian apogon al la ribelo anti-farnezana (kontraŭ la Papo Paŭlo la 3-a) kaj Ascanio Colonna, reprezentante la religian rifuzon al la liberigaj ideologioj kiu en la politika kampo akompanis la malvenkon de la organizantoj de la tumultoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]