Sándor Kónya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Kónya
Sándor Kónya en 2000
Sándor Kónya en 2000
Persona informo
Naskonomo Kónya Sándor
Naskiĝo la  23-an de septembro 1923(nun 1923-09-23)
en Hungario Sarkad (Hungario)
Morto la 20-an de majo 2002
en Hispanio Ibizo-urbo (Hispanio)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt • Hochschule für Musik Detmold
Okupo
Okupo operkantisto • kantisto • universitata instruisto • komponisto
vdr

Sándor Kónya [ŝAndor kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Sándor estis hungara-germana operkantisto, (tenoro), altlerneja instruisto.

Sándor Kónya [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1923 en Sarkad, li mortis la 20-an de majo 2002 en Ibizo-urbo (Hispanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Kónya studis en Muzikakademio de Budapeŝto, kie lia instruisto estis Ferenc Székelyhidy. La 2-a mondmilito interrompis la lernadon, li estis militkaptito en Germanio. Post la liberiĝo li plulernis laŭvice en Detmold, Romo, Milano. Li debutis en 1951 en Bielefeld. En 1954 li kantadis en Darmstadt, en la sekva jaro en Okcidenta Berlino. Li partoprenis en festivaloj de de Edinburgh (1956), Bayreuth (1958-1971) kaj Parizo (1959). La festivaloj portis mondfamon, li kantadis en Teatro alla Scala kaj San Francisco (1960), Metropola Operejo (1961-1974), Royal Opera House (1963-). Li estis gastokantisto ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo (1964, 1965, 1971, 1972, 1973, 1975), ja li ne estis disidento. Fininta la aktivan kantadon li instruis en muzika altlernejo de Stuttgart. Li ricevis titolojn "eterna membro" en Teatro alla Scala kaj Metropola Operejo.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]