Janina Ochojska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janina Ochojska
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1955 (1955-03-12) (69-jaraĝa)
en Gdańsk
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Nicolaus Copernicus University in Toruń
Familio
Edz(in)o Michał Okoński
Okupo
Okupo humanitaristo • politikistoastronomodisidento
TTT
Retejo http://www.jankaochojska.pl
vdr

Janina Maria Ochojska-Okońska (naskiĝis la 12-an de marto 1955 en Gdańsk) – pola humanitara aktivulino, fondintino de ne-registara organizaĵo Pola Humanitara Kampanjo, astronomino. Distingita per la titolo Virino de Eŭropo fare de la Eŭropa Komisiono kaj per la Honora legio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi finis La Unuan Ĝeneralklerigan Liceon en Zabrze. En 1980 iĝis diplomitino pri astronomio en Universitato Koperniko en Toruń, ĝis 1984 laboris en Laborejo de Astrofiziko de Pola Scienca Akademio en Astronomia Centro je la nomo al Nikolao Koperniko en Toruń. Kiel studentino agis en Akademia Animzorgado de Jezuitoj en Toruń. De la fino de la 70-aj jaroj ligita kun demokratia opozicio, kunlaboris kun sendependa Socia Biblioteko. Ŝi aliĝis al "Solidareco", post enkonduko de la milita stato en Pollando engaĝita en distribuo de samizdatoj, kaj ankaŭ agado de loka komitato okupiĝanta pri helpo al persekutataj personoj kaj iliaj familioj.

Janina Ochojska estas nalkapablulino de la frua infaneco (poliomjelito). Kiel ŝi mem rememorigas, akcepton de sia malkapableco ŝuldas al restado en Kurac-Eduka Fako por Kriplaj Infanoj, gvidata de kuracisto Lech Wierusz. En 1984 forveturis al Francio por operacio. Tie renkontiĝis kun la ideo de humanitara helpo. Kiel volontulino laboris por Fondaĵo EquiLibre, serĉante kontaktojn kaj kunlaborigante helpon por Pollando. En 1989 estis unu el kreintoj de la pola filio de la Fondaĵo EquiLibre. En 1992 organizis karavanon de la pola helpo al eksinta Jugoslavio. En 1992 ankaŭ fondis Polan Humanitaran Kampanjon, en kiu estis prezidantino.

En 1996 edziniĝis al Michał Okoński, ĵurnalisto de "Tygodnik Powszechny". En 2000 aperis libra intervjuo de Wojciech Bonowicz kun Janina Ochojska Niebo to inni (Ĉielo estas aliaj), kaj en 2015 alia intervjuo farita de Marzena Zdanowska titolita Świat według Janki (La mondo laŭ Janina).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]