Władysław Bortkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Bortkiewicz
Persona informo
Naskonomo Владислав Иосифович Борткевич‏
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1868 (1868-08-07)
en Sankt-Peterburgo
Morto 15-an de julio 1931 (1931-07-15) (62-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj rusagermana
Ŝtataneco PollandoRusia ImperioSovetunioGermanioRusio
Alma mater Universitato de StrasburgoUniversitato de Göttingen
Okupo
Okupo matematikisto • ekonomikisto • statistikisto • profesoro
Verkoj Law of the Third
vdr

Władysław Bortkiewicz (ruse: Владислав Иосифович Борткевич, germane: Ladislaus Bortkiewicz; naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1868 en Peterburgo, mortis la 15-an de julio 1931 en Berlino) – pola matematikisto aganta en Germanio, unu el kreintoj de la moderna matematikia statistiko, signife kontribuinta al esploroj pri Poasona probabla distribuo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Józef Bortkiewicz, kaj la patrino Helena Bortkiewicz el domo Rokicka. Józef Bortkiewicz, pola nobelo, servis en la rusa armeo en grado de kolonelo, estis lekciisto pri artilerio kaj matematiko en armea altlernejo. Verkis kelkajn lernolibrojn pri matematiko, ekonomiko kaj librotenado.

Bortkiewicz finis studojn pri juro en Peterburgo en 1890, kaj poste studis statistikon kaj politikan ekonomikon en Strasburgo. Li doktoriĝis en Universitato de Göttingen en 1893. En 1897 revenis al Peterburgo kaj eklaboris en Direkcio de Fervojo. En la jaroj 1899–1900 krome laboris kiel instruisto en Liceo je la nomo al Aleksandro la 1-a. En 1901 estis engaĝita kiel eksterordinara profesoro de statistiko kaj politika ekonomiko en Humboldt-Universitato en Berlino kaj reston de la vivo pasigis en Berlino.

Li ĉefe okupiĝis pri aplikoj de matematika statistiko al esploroj pri demografio kaj natursciencoj. Lia plej grava laboraĵo estis publikaĵo Leĝo pri etaj nombroj, en kiu analizis nombron de mortigaj piedbatoj de soldatoj fare de ĉevaloj en prusa kavalerio kaj surbaze de kolektitaj donitaĵoj dum 20 jaroj el 14 korpusoj de kavalerio pruvis ke ĝi estas konforma kun la Poasona distribuo.

Li ankaŭ aplikis matematikan statistikon al esploroj de radioaktiveco.

En politika ekonomiko provis modifi teorion de Karl Marx. Membro de pluraj sciencaj societoj, interalie de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, Reĝa Statistika Societo, Asocio de Amerikaj Statistikistoj kaj Internacia Statistika Instituto. Li estis amikiĝinta kun alia pola sciencisto el la berlina universitato, profesoro Aleksander Brückner (aŭtoro de "Historio de Pola Kulturo").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]