Heinrich Rose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Rose
Persona informo
Heinrich Rose
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1795 (1795-08-06)
en Berlino
Morto 27-an de januaro 1864 (1864-01-27) (68-jaraĝa)
en Berlino,  Reĝlando Prusio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Kilo vd
Familio
Gefratoj Gustav Rose vd
Parencoj Edmund Rose vd
Profesio
Okupo kemiisto • mineralogo • universitata instruisto • apotekisto vd
Doktoreca konsilisto Jöns Jacob BerzeliusJöns Jacob Berzelius vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich Rose (1795-1864) estis germana mineralogo, apotekisto, analiza kemiisto, remalkovrinto de la kemia elemento niobio (1844) kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Berlino (1835). Li ankaŭ verkis pri fosforesko aŭ fotona emisio de kelkaj materialoj en la Brita Ĵurnalo pri Sciencoj de la Reĝa Institucio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Heinrich Rose estis filo de la apotekisto kaj kemiisto Valentin Rose la Juna (1762-1807), frato de la mineralogo Gustav Rose (1798-1873), onklo de la germana kirurgo kaj kuracisto Edmund Rose (1836-1914), disĉiplo de Jöns Jacob Berzelius kaj samtempulo de Friedrich Wöhler. Li apartenis al familio de komercistoj kaj intelektuloj el Brandenburgo.

Li kaj lia frato Gustav estis trejnitaj de la kemiisto Martin Heinrich Klaproth, kiu estis asistanto de sia patro. En 1815, li venis al Parizo kaj kiel volontulo engaĝiĝis en la milita servo. En Parizo, li konatiĝis kun Louis Nicolas Vauquelin, Joseph Louis Gay-Lussac, Jean-Baptiste Biot kaj Claude Louis Berthollet. Li laboris unue kiel apotekisto en Jelgava, en Latvio, kie la amikeco kun Theodor Grotthuss (1785-1822), konvinkis lin studi kemion pli profunde.

Inter 1819 kaj 1821 li estis trejnita de Jöns Jakob Berzelius, en Stokholmo, kaj tie li plenumis siajn unuajn kemiajn eksperimentojn. En 1821 li ricevis sian doktorecan diplomon en la "Universitato de Kielo". Post diplomiĝi kiel kemiisto en 1822, li iĝis privata docento en la Universitato de Berlino kaj profesoro pri kemio en la 31-a de aŭgusto 1835.

En 1829 li iĝis membro de la Rusia Akademio de Sciencoj, en Sankt-Peterburgo. En 1830 li estis nomumita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. En 1832 li estis indikita kiel membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. En 1835 li estis nomumita eksterlanda membro de la "Bavara Akademio pri Sciencoj".

En 1849, li elektiĝis por la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. En 1856 li estis nomumita koresponmda membro de la "Akademio de Sciencoj" en Göttingen. En 1860 li iĝis membrom de la Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina kaj en la 31-a de majo 1861 li estis omaĝita per la "Ordeno de merito por la Sciencoj kaj Artoj".

Karl Friedrich Rammelsberg (1813-1899) estis sukcedanto de Heinrich Rose en la "Universitato de Berlino".[1]

Historio de la niobio[redakti | redakti fonton]

Kolumbito aŭ Niobito, erco de niobio.

Niobio (aŭ kolumbio) preskaŭ ĉiam okazas kun la tantalo pro la simileco rilate al atomgrando kaj kemiaj proprecoj. La mineraloj "kolumbito" kaj "tantalito" enhavas ambaŭ elementojn, malsimiligante nur rilate al iliaj proporcioj: kolumbito enhavas pli da niobio kaj tantalito pli da tantato. En 1802, Ekeberg malkovris novan metalon en rartera metalo nomata "itrotantalito", kaj nomis ĝin "tantalo" omaĝe al Tantalo el la greka mitologio, kiu suferis pro malsato, kaj ĉi-tiu nova elemento ne reakciis kun acidoj. Li skribis: "Mi nomas tiun metalon "tantalo" ... parte alude al ĝia nekapableco, kiam enmergigita en acido, absorbi ĝin kaj saturiĝi".

Kaj kolumbito kaj tantalito estis analizitaj de William Wollaston (1766-1828) en 1809 (post kiam Hatchett efektive forlasis la sciencon kaj ekprenis la negocojn de sia patro post lia morto). Wollaston estis konfuza pro la simileco en la fizikaj kaj kemiaj proprecoj de la du elementoj kaj li eĉ kredis ke ili estis la samaj, t. e., li deklaris ke la kolumbio de Hatchett kaj la tantalo de Ekberg estis verdire la samaj elementoj kaj sekve klarigo pri la du elementoj restis konfuzaj ĝis 1844. La repostuloj kaj nomoj de Hatchett estis preterlasitaj, kaj la nomo de Ekeberg supervivis.

La afero estis nur decidita en 1844, iom antaŭ la morto de Hatchett, kiam Heinrich Rose "remalkovris" la kolumbion, sed nomis ĝin niobio omaĝe al la greka nimfo Niobo, kiu estis filino de Tantalo, tiele agnoskante la intiman rilaton inter la elementoj. Hatchett estis jam montrinta ke la niobia oksido aŭ Nb2O5, kaj la koresponda tantala oksido aŭ Ta2O5 havis malsamajn proprecojn. La erara reputacio de Wollaston supervenkis tiun de Hatchett ĉefe pro tio ke tiuepoke tiu sciencisto jam estis forlasinta siajn kemiajn eksperimentojn.

Eĉ la esploroj de Rose ne sukcesis klarigi la kemion de la niobio kaj tantalo, pro la komplekseco kaj simileco inter ambaŭ. Finfine, en 1866, la sveda kemiisto Christian Wilhelm Blomstrand (1826-1897) kaj la svisa kemiisto Jean de Marignac klarigis la kemion de la du elementoj. Blomstrand unue sukcesis izoli la metalan elementon niobion per reduktado de la "niobia (V) klorido" kun hidrogeno.

La unuaj puraj specimenoj de ambaŭ niobio kaj tantalo estis nur produktitaj en 1907 kiam Werner von Bolton (1868-1912) reduktis la K2NbOF5 kaj K2TaOF5 kun metala natrio.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Tantalito, erco de mangano kaj tantalo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]