Jean Jouzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Jouzel
Jean Jouzel prelegas pri tutmonda varmiĝo, en Reims (2019).
Jean Jouzel prelegas pri tutmonda varmiĝo, en Reims (2019).
Persona informo
Jean Jouzel
Naskiĝo 5-an de marto 1947 (1947-03-05) (77-jaraĝa)
en Janzé
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera lernejo pri kemio, fiziko kaj elektroniko de Liono • Universitato de Parizo-Sudo • Liceo Chateaubriand vd
Profesio
Okupo klimatologo • glaci-sciencisto • esplor-instruisto • universitata instruisto • paleoklimatologo • scienca esploristo vd
Doktoreca konsilisto Étienne Roth vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Jouzel [ĵa ĵouzel] (naskiĝis la 5-an de marto 1947 en la urbo Janzé en Ille-et-Vilaine) estas franca sciencisto pri klimato, ano de ISKŜ kaj ano de Akademio de Sciencoj de Francio. Pro sia laborado pri klimatŝanĝo, li ricevis kun Claude Lorius la oran medalon de CNRS en 2002[1]. Dum sia kariero, Jean Jouzel ĉiam estis motivita per du celoj : reprezenti la pasintajn klimatojn kaj antaŭvidi tiujn estontajn[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Esplorado de la glacioj[redakti | redakti fonton]

En 1968, Jean Jouzel samtempe preparis sian universitatan doktorecon kaj eklaboris en la laborejo pri izotopa geokemio, en CEA de Saklay, kie li renkontis Claude Lorius[3][4]. La laborado de Jean Jouzel estis analizi la izotopojn de akvo, tra glacikernoj, kiujn Claude Lorius alportis post sia ekspedicio al Antartko[5]. En 1970, Jean Jouzel multe interesis pri simulado de la izotopoj. La celo estis krei modelojn bazitajn sur la observado de faktoj : tra la pecoj da glacikerno venitaj de Gronlando kaj de Antarkto, Jean Jouzel konstatis, ke la kvanto da izotopoj rilatis al la temperaturo. Per multaj observoj, li kreis ĝeneralan modelon, kiu klarigis la variado de la temperaturo[6].

Je la komenco de la kariero de Jean Jouzel, la ĝenerala ideo pri klimato ĉe multaj sciencistoj estis, ke Tero rapide revenos en glaciepoko pro tio, ke la tria lastaj varm-epokoj (t.e. la epoko inter du glaciepokoj) daŭris 10 000 jaroj[7]. Sed tiu klimata hipotezo estis bazata nur la efiko de la sunaj radioj. Alimaniere, Jean Jouzel studis la izotopojn de akvo, tra glacikerno, kiu ebligis al li havi pli multajn informojn pri la klimato. Tiel la izotopo deŭterio ebligis al li dati glacian epokon, kaj la izotopo oksigeno-18 informas lin pri la precipitado : ju pli malvarme estas la temperaturo, des pli vaporas la molekuloj de akvo (kiuj konsistantas el oksigenoj-18). El la kombinado de tiuj du informoj (dati per deŭterio kaj mezuri temperaturon perj oksigeno-18) rezultis ĉi tiu informo : ĉiuj temperatur-ŝanĝoj dum iu periodo, kiel ekzemple glaciepoko[8][9]. La konkludoj de Jean Jouzel estis, ke la pasintaj glaciepokoj certe rilatis al la sunradioj, ĉar la pozicio de la tero orbito ebligis al la Tero ricevi pli malpli sunenergion. Sed hodiaŭ tio ne estas, ĉar la Tero ĉirkaŭas ronde la Sunon : la ricevita sunenergio ne plu varias kiel antaŭe[10].

Inter 1995 kaj 2001, la Eŭropa Scienca Fondumo starigis la Eŭropean projekton EPICA (Eŭropean Project for Ice Coring in Antarctica), kiun prezidis Jean Jouzel. Tiu projekto ebligis forigi glacikernon, kiun sciencistoj datis antaŭ 800 000 jaroj. Ilia konkludo estis, ke neniam ekzistis tiom da karbona dioksido kaj da metano, kiom estas hodiaŭ[11][12]. Inter 1994 kaj 2015, Jean Jouzel multe kontribuis al la redaktado de la dua ĝis la kvina raporto de ISKŜ. Li komencis redakti ilin kiel la ĉefa aŭtoro, poste li iĝis ano de la estraro kaj fine, inter 2002 kaj 2015, li iĝis subprezidanto de la scienca grupo 1. Inter 2001 kaj 2008, li direktis Instucio Pierre Simon Laplace (ISPL), kiu grupigas parizajn laborejojn pri la studado de la klimato kaj de la naturmedio. La rezulto de tiu laboro estis, ke sciencistoj simulis precizan modelon pri klimatevoluo, bazantan sur multaj modeloj (atmosfermodelo, oceanmodelo, ktp.)[13][14].

Lukto kontraŭ la tutmonda varmiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum sia kariero, Jean Jouzel ĉiam luktis kontraŭ la tutmonda varmiĝo, por ke la novaj generacioj povas sin adapti al ĝi. Li opinias, ke la laboro de sciencisto ne estas nur esplori, sed ankaŭ komuniki siajn rezultojn al la publiko. Laŭ la konstatoj de Jean Jouzel, la agado de la homoj sur la klimato estas pli kaj pli perceptebla, kiel atestis la evento de la varm-ondo en 2003 : almenaŭ 15 000 mortoj en Francio kaj 75 000 en Eŭropo[15].

Jean Jouzel klarigis, ke la tutmonda varmiĝo efikas grave sur la socio. Partoprenante ofte en Konsilio pri ekonomio, socio kaj medio, li konkludis, ke la unua konsekvenco de klimata varmiĝo estas la kreskado de neegalecoj : kelkaj landoj malsukcesas kreski la vivkondiĉojn de siaj loĝantoj, ĉar la klimato ne favoras tion. Jean Jouzel klarigis, ke la varmiĝo ne nur malbonigos Afrikajn landojn sed ankaŭ la plej malriĉan loĝantaron en industri-landoj, kiel ekzemplis la uraganon Harvey en Teksaso aŭ kiel la ciklonon en Sankta Marteno dum la jaro 2017 : okazis multaj damaĝoj pro la inundo kaj la vento, kies la rapido estis almenaŭ 300 km/h. Tiel la konsekvenco de tutmonda varmiĝo efikis unue sur la malriĉaj sociklasoj, kiuj ne antaŭvidis ĝin, kiam ĝi detruis iliajn malfortikajn loĝejojn[16].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CNRS-a retpaĝo pri Jean Jouzel
  2. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ (ISBN 978-2-271-12537-8), p. 31
  3. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ (ISBN 978-2-271-12537-8), p. 10
  4. Jean Jouzel iĝis ano de Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
  5. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ (ISBN 978-2-271-12537-8), p. 11
  6. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ (ISBN 978-2-271-12537-8), p. 16
  7. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ (ISBN 978-2-271-12537-8), p. 6
  8. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ , 14-15 p. (ISBN 978-2-271-12537-8)
  9. CNRS-a filmo : Interparolo kun Jean Jouzel en 2002
  10. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ (ISBN 978-2-271-12537-8), p. 6
  11. CNRS-a komunikaĵo pri EPICA
  12. L'Humanité: Lire L’avenir du cLimat dans Les gLaces du passé (français) (2018).
  13. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ , 34-35 p. (ISBN 978-2-271-12537-8)
  14. Le Monde: Jean Jouzel, sentinelle du climat (français) (2007).
  15. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ , 49-50 p. (ISBN 978-2-271-12537-8)
  16. (fr) Jean Jouzel, Climats passés, climats futurs, CNRS Éditions,‎ (ISBN 978-2-271-12537-8), p. 47