Wang Hao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wang Hao
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1989 (1989-08-04) (34-jaraĝa)
en Harbino
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Pekina Universitato
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Wang Hao (ĉine 王皓, naskiĝis la  4-an de aŭgusto 1989(nun 1989-08-04) en Harbino, Hejlongĝjango) estas ĉina ŝaka grandmajstro. En novembro 2009 Wang fariĝis la kvara ĉina ludanto, kiu trapasis la 2700 Elo-nombran markon.

Li helpis trejniĝi Levon Aronian por la kandidataj Matĉoj de 2011.

En 2019 li kvalifikis por la Kandidata Turniro pere de venko en la FIDE Grand Swiss Tournament 2019, li estis la dua ĉina sakisto en la turniro.

Grandmajstra titolo[redakti | redakti fonton]

En 2005 li fariĝis la 20a grandmajstro de Ĉinio en la aĝo de 16.

Kiel Garri Kasparov, Vladimir Kramnik kaj Boris Gelfand, Wang Hao fariĝis grandmajstro sen antaŭa akirado de la Internacia Majstra titolo. Li atingis siajn tri grandmajstrajn nonormojn ĉe:[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Wang lernis la bazajn regulojn pri ŝako kiam li estis 6 aĝa, li iris al loka klubo kun la espero lerni ĉinan ŝakon sed tuj li estis akceptita en ŝako. Proksimume unu jaron poste li ludis sian unuan junioran lokan ŝakturniron.

En 1999 Wang atingis la trian pozicion en la Monda Sub-10 Ĉampionumo ĉe Oropesa del Mar, Hispanio.

En julio 2002 li venkis en la Qingdao Zhongfand Pokalo. En la sekva monato, li gajnis 3 poenton el 5 ludoj sur la kvara tabulo per kiuj li gajnis oran medalon ĉe la ĉina teamo en la Sub-16 Ŝakolimpiko en Kuala-Lumpuro. En 2013 li venkis Magnus Carlsen ĉe la Sub-14 Monda Juna Ŝaka Ĉampionumo.

En julio 2004 je la 14 jaroj Wang denove gajnis oron kun sia nacia teamo en la Sub-16 Ŝakolimpiko ĉe Kalikuto, Barato. Li gajnis 8/9 sur la unua tabulo, rezulto kiu ankaŭ portis al li la individuan oran medalon, produktante efikecon de 2577. En la sama monato li gajnis la "Infanojn de Azio", junulara turniro en Jakutsko, Rusio.

La unua grava turnirvenko de Wang estis la Dubaja Malferma Turniro en aprilo 2005, kiam li daŭre estis sentitola kaj mirige finis unue per 7/9 poentoj (kaj efikeco de 2731), kontraŭ 53 grandmajstroj kaj 30 internaciaj majstroj. En aŭgusto 2005 Wang venkis per 10/11 (du poentoj super la resto de la konkursantoj) en la 2a IGB Dato' Arthur Tan en Kuala-Lumpuro (kaj efikeco de 2843). En oktobro 2005 li venis en la Pekino Zona 3.3 Turniro kaj prenis la duan lokon post malegaliga matĉo.

En februaro 2007 li venkis en la GACC-Turniro ĉe la Universitato de Malajo. En septembro 2007 li atingis la duan lokon post Zhang Pengxiang ĉe la Azia Individua Ĉampionumo en Manilo. En oktobro 2007 Wang estis tria ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo en Erevano.

En januaro 2008 ĉe la 15a Azia Teama Ĉampionumo en Visakhapatnam, Wang gajnis individuan oran medalon pro sia efikeco (5/6) en la tria ŝaktabulo. La nacia teamo ankaŭ gajnis oran medalon. En marto 2008 li gajnis la 23an Rejkjavikan Malferman Turniron kun 7/9 poentoj (kaj efikeco de 2721). En aprilo 2008 Wang konkuris ĉe la Rusa Teama Ĉampionumo en Dagomys, Soĉi en la "teamo 64" (Moskvo), kie li atingis poentaron de 8/11 (+5=6-0) kaj efikecon de 2795. En julio 2008 li atingis la 5an pozicion el 10 ludantoj ĉe la 9a Karpov Internacia Turniro (Kategorio 18, meza Elo: 2691) en Poikovskiy, Rusio. Lia rezulto estis 5/9 (+2=6-1) kaj efikeco de 2734. En septembro 2008 li konkuris en la 5a Rusio-Ĉinio Matĉo en Ningbo, kie li atingis la plej bonan rezulton en la sekcio de la viroj per 3½/5 kaj efikeco de 2844, liaj samteamanoj estis Wang Yue, Bu Xiangzhi, Ni Hua kaj Li Chao ĉe la ĉina vira teamo.

En majo 2009 li atingis 5½/10 (+3=5-2) ĉe la 39a Bosna Internacia Turniro en Sarajevo per 2725, kiu poziciigis lin en la dua loko kun Borki Predojevic. En novembro 2009 li konkuris en la FIDE Mondpokalo 2009: post venkado de Joshua Friedel kaj Surya Shekhar Ganguly en la unuaj du rondoj, li malvenkis kontraŭ Shakhriyar Mamedyarov.

En majo 2010 li gajnis la 40an Bosnan Internacian Turniron. En la sekva monato Wang Hao gajnis la Ĉinan Ŝakan Ĉampionumon per poentaro de 7½/11 kaj venko de la 2004 ĉampiono Bu Xiangzhi kaj Zhou Jianchao. En septembro 2010 li konkuris en la Grand Slam of Shanghai, en kiu la kontraŭuloj estis Levon Aronian, Alexei Shirov kaj Vladimir Kramnik. Wang Hao la plej malalte rangigita ludanto en la turniro, atingis 3 egalvenkojn kaj 3 malvenkojn.

En aŭgusto 2012 li gajnis la Biel Grandmaster Tournament en Bielo, Svislando, kun ses venkoj, unu egaleco kaj tri perdoj. La turniro estis ludita kun tri poentoj pro venko kaj tiu rezulto metis Wang unu poenton antaŭ Magnus Carlsen, kiu havis kvar venkojn kaj ses egalvenkojn.

Ĉe la Norway Chess turniro (2013) Wang Hao finis en sepa loko kun tri venkoj, tri egalvenkoj kaj tri perdoj. Tamen li finis la turniron tre forte kun du venkoj super la mondĉampionoj Magnus Carlsen kaj Viswanathan Anand.

En septembro 2014 li konkuris en la B-Grupo de la Gashimov Memorturniro kaj atingis 5/9, kundividis la trian lokon kun Etienne Bacrot.

En junio 2015 Wang Hao atingis 6½/9 en la 10a Edmontona Internacia Turniro, en kiu li kundividis la duan lokon kun Vassily Ivanchuk kaj Surya Shekhar Ganguly. La 31-an de decembro 2015 Wang gajnis la 4an Al Ain Classic tournament kun 8/9, 1½ poentoj antaŭ la plej proksimaj konkurantoj, li jam certigis la venkon unu rondon antaŭ la fino.

En 2019 li kvalifikis por la Kandidata Turniro pere de venko en la FIDE Grand Swiss Tournament 2019 per rezulto de 8/11 (+6−1=4).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GM title applications: Wang Hao (angle). FIDE. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]