Marko el Aviano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beata
Marko el Aviano
Persona informo
Naskonomo Carlo Domenico Cristofori
Naskiĝo 17-an de novembro 1631 (1631-11-17)
en Aviano
Morto 13-an de aŭgusto 1699 (1699-08-13) (67-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo presbitero vd
Beatulo
Beatigo 2003 de Johano Paŭlo la 2-a
Festotago 13-a de aŭgusto
Atributoj kapucena froko, enmane krucifikso
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
statuo antaŭ la Kapucena kirko en Vieno

Marko el Aviano (itale: Marco d'Aviano; naskiĝinta Carlo Domenico Cristofori la 17-an de novembro 1631 en Aviano, mortinta la 13-an de aŭgusto 1699 en Vieno) estis itala kaj aŭstra kapuceno kaj pastro. Li estas romkatolika beatulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marko studis ĉe la kolegio de la jezuitoj en Gorico antaŭ frokuliĝi ĉe la kapucenoj de Conegliano en 1648 ardante pri ideo de misio inter la turkoj. En 1655 li ordinitis pastro en Chioggia kaj furoris baldaŭ per ravaj predikoj kaj eĉ sanigoj. Li estis prioro en konventoj: ekde 1672 en Belluno, ekde 1674 en Oderzo kaj de 1676 en Padovo. Liaj metodoj ne de ĉiuj ŝatitis. Forto lia estis simpla pieco pli ol profunda teologiumado.

Jam en 1676 li kontaktis la nuncion de Venecio kiu apogis liajn misivojaĝojn. Dum vojaĝo den 1680 li ekkonis dukon Karlo la 5-a (Loreno), kiu tiam estis guberniestro en Innsbruck. Lin li ege impresis. La posta renkontiĝo kun imperiestro Leopoldo la 1-a en la 7.9.1680 ekigis daŭran kontakton. La misiplanojn de 1681 li devis restrikti al Hispana Nederlando kaj la Sankta Romia Imperio ĉar Ludoviko la 14-a (Francio) ordonis lian forpelon. Frukto de liaj misiaj vojaĝoj Germanujon estis publicaĵaro riĉa sed ankaŭ pridisputata.

Post vizito en julio 1682 en Vieno li gajnis gravan influon sur imperiestrajn decidojn, buŝe kaj skribe. Marko ne ŝparis kritikojn kaj liveris multajn ideojn reklamante por la politiko de nuncio Francesco Buonvisi. Tamen restis neŝanceligebla lia lojaleco por imperiestro Leopoldo. Kun multaj elstaruloj de la Regno, antaŭ ĉio el cirkloj parencaj-klientaj de la imperiestro, kaj kun ekleziuloj li havis adan leterinterŝanĝon. Pro la minaco de la turkoj li venis laŭ volo de Leopoldo al Linz en la 1.9.1683. Marko vere sukcesis pozitive influi la planadon militan prezentante sin kiel lertan mediacianton inter diversaj prestiĝemaj kapitanoj.

Li meritis pri la venko ĉe Kahlenberg danke al elstara talento animzorge motivi rezistadon. Rilate al liaj agadoj fariĝis multaj legendoj, ekz. ke li igis la turkojn vundeblaj danke al ekzorco. Sekve li iĝis ano de unuiĝinta inicitivaro kontraŭturka inter papaj kaj imperiestraj grupoj. La jarojn ĝis 1688 li pasigis kiel papa legato ĉe la turka gronto kie li kontinue favorigis senkondiĉan agressivecon. Tiam li kritikis alipensantajn konsilistojn ĉe la viena kortego, ekz. la kancelieron Theodor Heinrich von Stratmann. Post la konkero de Budao (1686) kaj Belgrado (1688) li retiriĝis klostren. Tamen li ankoraŭ engaĝiĝis politike por la elektiĝo de Jozefo la 1-a kaj ties nupto de Wilhelmine Amalie (Braŭnschweig-Lüneburg). En 1697 Marko ree vojaĝis Vienon kie li provis peradon en kverelo pri regnaj feŭdaĵoj inter la imperiestro kaj la papo. Same li zorgis pri la financado de la sukcesa kontraŭotomanimperia kampanjo de princo Eŭgeno de Savojo. Dum vizito en Vieno li mortis en ĉeesto de la imperiestra paro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ Marko el Aviano regis la italan lingvon li havis siajn plej grandajn sukcesojn en Germanlingvio. Lia apero gavis en ĉirkaŭaĵo de renovigita baroka piec-movado. En Aŭstrujo la kultado de Maria ricevis multajn impulsojn. Kanonizon jam lia imperiestra moŝto Leopoldo mem intencis. La tuto reprenitis okaze de la 200-a datreveno batala en la 1883-a jaro. En la 10.12.1912 startis procezo pri beatigo. Ĝi faritis en la 27.4.2003 fare de papo Johano Paŭlo la 2-a. Memortago lia estas la 13-a de aŭgusto.

Atributoj liaj estas la kapucena froko kaj krucifikso enmane. Lia rolo dum memortagoj de la forpelo de mahometanaj trupoj fine de la 17-a jarcento ne estis grava ĝis 1890. Poste kaj precipe en la tempo de aŭstrofaŝismo publikiĝis pluraj libroj pri li.

Honoroj kaj filmigo[redakti | redakti fonton]

En 1935 starigitis granda statuo de Hans Mauer Viene antaŭ la kapucena konvento. Urbocentrega strateto, kiu antaŭe nomiĝis Schwangassealinomitis por Marko el Aviano. Ludas lian rolon F. Murray Abraham en la filmo The Day of the Siege de 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Press, Volker, "Marco d`Aviano" ĉe: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 128-129 (tie ĉi interrete)
  • Josef Dominicus Hamminger: Leopoldi Capelln am Kallenberg oder St. Josephskirche der PP Kamaldulenser auf dem Josephsberg? Wo hat Pater Marco d’Aviano vor d. Entscheidungsschlacht am 12. Sept. 1683 die heilige Messe gefeiert? In: Wiener Kath. Akademie. Miscellanea, Reihe 3, 100. Wiener Kath. Akademie, Wien 1986
  • Erich Feigl: Halbmond und Kreuz: Marco d’Aviano und die Rettung Europas. Amalthea, Wien 1993, ISBN 3-85002-326-5.
  • Fidelis Krautsack: Markus von Aviano: Künder eines geeinten christlichen Europa. Provinzialat der Kapuziner, Wien 1999 (postmorta eldono fare de Erhard Mayerl).
  • Johanna Pisa, Isabella Wasner-Peter: Marco d’Aviano: Prediger und Diplomat. Wien 2000
  • Jan Mikrut (eld.): Die Bedeutung des P. Markus von Aviano für Europa. Wien 2003
  • Ute Küppers-Braun: Ein Wunder in Thorn? Clara Elisabeth von Manderscheid-Blankenheim und Markus von Aviano. Ĉe: Das Münster am Hellweg, Mitteilungsblatt des Vereins für die Erhaltung des Essener Münsters. Essen 2007, p. 63–83.
  • Martin Luksan, Hermann Schlösser, Anton Szanya: Heilige Scheine. Marco d’Aviano, Engelbert Dollfuß und der österreichische Katholizismus, Promedia, Wien 2007, ISBN 9783853712757
  • Hans-Joachim Böttcher: Die Türkenkriege im Spiegel sächsischer Biographien. Gabriele Schäfer Verlag Herne 2019, ISBN 978-3-944487-63-2. p. 82, 89, 129, 135, 137, 145, 147, 149, 156.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]