Saltu al enhavo

Margarita Lozano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margarita Lozano
Persona informo
Margarita Lozano
Naskonomo Margarita de las Flores Lozano Jiménez
Naskiĝo 14-an de februaro 1931 (1931-02-14)
en Tetuano, Hispana Maroko
Morto 7-an de februaro 2022 (2022-02-07) (90-jaraĝa)
en Lorko,  Hispanio
Lingvoj hispanaitala vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1953–2007 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margarita de las Flores LOZANO Jiménez (Tetuano, Hispana Maroko, 14a de februaro 1931 - Puntas de Calnegre, Lorca, Murcio, 7a de februaro 2022) estis hispana aktorino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de militisto kun posteno en Tetuano, kaj ŝi pasigis sian infanaĝon en Lorca (Murcio), kie ŝi havis familiajn ligojn kaj kien ŝi revenis plenkreskule por establi sian rezidejon en Puntas de Calnegre.

Teatro kaj kino

[redakti | redakti fonton]

Estante 19-jaraĝa ŝi translokiĝis al Madrido kaj ekstudis modon kaj fasonadon kion tuj abandonas por teatra aktorado. Ŝi iĝis prefeita aktorino de la reĝisoro Miguel Narros por gravaj spektakloj kiel Fedra, de Miguel de Unamuno (1957); Las tres hermanas, de Anton Ĉeĥov (1960); La señorita Julia, de August Strindberg (1961) kaj La camisa, de Lauro Olmo (1962). Ili kunlaboris ankaŭ por klasikaĵoj kiel El caballero de Olmedo, de Lope de Vega kaj La dama duende, de Calderón de la Barca.​

En kino ŝi ankoraŭ ludis nur duarangajn rolojn en Alta costura (Luis Marquina, 1954), El lazarillo de Tormes (César Fernández Ardavín, 1959), Un ángel tuvo la culpa (Luis Lucia, 1960) -pro kiu ŝi ricevis premion de Nacia Sindikato- kaj, jam pli elstare en Viridiana (Luis Buñuel, 1961), en kiu ŝi ludas gravan rolon de la fidela servistino Ramona kiu filmofine kartoludas kun Francisco Rabal kaj Silvia Pinal en mistera triopo.

Ŝi malpligis sian aktoradon en Hispanio el 1963, filminte Los Tarantos, reĝisorita de Francisco Rovira Beleta kaj protagonistigita de Carmen Amaya, kaj Los farsantes, debuto de Mario Camus pri la vivo de vagaktoroj en kiu ŝia rolulo dignigas humiligan striptizon.

Itala kariero kaj reveno

[redakti | redakti fonton]

La produktoro Carlo Ponti kondukis ŝin al la itala kino kie ŝi entreprenas duan karieron, interrompitan pro geedziĝo kaj posta vivo familia en diversaj afrikaj landoj. De tiu unua itala etapo elstaras Per un pugno di dollari (Sergio Leone, 1964), Diario di una schizofrenica (Nelo Risi, 1968) kaj Porcile (Pier Paolo Pasolini, 1969).

En la 1980-aj jaroj ŝi revenis al kino kun la fratoj Taviani, kij reĝisoris ŝin en La notte di San Lorenzo (1982), Kaos (1984), Good Morning, Babylon (1987) kaj Il sole anche di notte (1990). En 1985 ŝi intervenis en la filmo La messa è finita, reĝisorita de Nanni Moretti.

En 1986 Manuel Gutiérrez Aragón rekuperi ŝin por la hispana kino per La mitad del cielo, en kiu ŝi ludas la rolon de vigla kaj aminda avino kiu ŝajne havas magiajn povojn. En 1987 ŝi filmis por televido Lorca, muerte de un poeta, de Juan Antonio Bardem. Kaj ŝi revenis al hispana teatro kun Miguel Narros en Largo viaje hacia la noche de Eugene O'Neill (1988) kaj La vida que te di de Luigi Pirandello (1998).6​7​

En 2002 ŝi intervenis en la filmojn Octavia de Basilio Martín Patino kaj Nos miran, kun Icíar Bollaín kaj Carmelo Gómez. Kaj inter 2005 kaj 2007 ŝi faris lastan laboron per la ludado de la tirana ĉefrolulino de La casa de Bernarda Alba, de Federico García Lorca.

Kelkaj filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • 2006 - Io e Napoleone, de Paolo Virzì.
  • 2004 - Luisa Sanfelice (TV), de Paolo kaj Vittorio Taviani.
  • 2002 - Octavia, de Basilio Martín Patino.
  • 2002 - Nos miran, de Norberto López Amado.
  • 2000 - Les ritaliens (TV), de Philomène Esposito.
  • 1994 - Con gli occhi chiusi, de Francesca Archibugi.
  • 1991 - Mima, de Philomène Esposito.
  • 1990 - Il sole anche di notte, de Paolo kaj Vittorio Taviani.
  • 1987 - Lorca, muerte de un poeta (TV), de Juan Antonio Bardem.
  • 1987 - Good Morning, Babylon, de Paolo kaj Vittorio Taviani.
  • 1986 - Manon de la fontoj, de Claude Berri.
  • 1986 - Il caso Moro, de Giuseppe Ferrara.
  • 1986 - La mitad del cielo, de Manuel Gutiérrez Aragón.
  • 1986 - Jean de Florette, de Claude Berri.
  • 1985 - La messa è finita, de Nanni Moretti.
  • 1984 - Kaos, de Paolo kaj Vittorio Taviani.
  • 1982 - La notte di San Lorenzo, de Paolo kaj Vittorio Taviani.
  • 1971 - La vacanza, de Tinto Brass.
  • 1970 - Baltagul, de Mircea Muresan.
  • 1969 - Porcile, de Pier Paolo Pasolini.
  • 1969 - Un bellissimo novembre, de Mauro Bolognini.
  • 1968 - Diario di una schizofrenica, de Nelo Risi.
  • 1965 - Amador, de Francisco Regueiro
  • 1964 - Crimen, de Miguel Lluch.
  • 1964 - Per un pugno di dollari, de Sergio Leone.
  • 1963 - Los Tarantos, de Francisco Rovira Beleta.
  • 1963 - Los felices sesenta, de Jaime Camino.
  • 1963 - El sol en el espejo, de Antonio Fernández-Román.
  • 1963 - Los farsantes, de Mario Camus.
  • 1961 - Viridiana, de Luis Buñuel.
  • 1961 - Teresa de Jesús, de Juan de Orduña.
  • 1960 - Un ángel tuvo la culpa, de Luis Lucia.
  • 1959 - El Lazarillo de Tormes, de César Fernández Ardavín.
  • 1954 - Alta costura, de Luis Marquina.
  • 1954 - Manicomio, de Luis María Delgado kaj Fernando Fernán Gómez.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]