Saltu al enhavo

Reĝlando Francio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 86: Linio 86:
Post la morto de Filipo la Bela en [[1314]], ties tri filoj [[Ludoviko la 10-a (Francio)|Ludoviko la Kverelema]] (kies filo [[Johano la 1-a (Francio)|Johano la Unua, la postmorta]] vivis nur dum kelkaj tagoj), [[Filipo la 5-a (Francio)|Filipo la Longa]] kaj [[Karlo la 4-a (Francio)|Karolo la Kvara, la Bela]] postreĝis lin. Post la morto, sen vira infano, de Karolo la Kvara estingiĝis la linio nomata de la "rektaj kapetidoj".
Post la morto de Filipo la Bela en [[1314]], ties tri filoj [[Ludoviko la 10-a (Francio)|Ludoviko la Kverelema]] (kies filo [[Johano la 1-a (Francio)|Johano la Unua, la postmorta]] vivis nur dum kelkaj tagoj), [[Filipo la 5-a (Francio)|Filipo la Longa]] kaj [[Karlo la 4-a (Francio)|Karolo la Kvara, la Bela]] postreĝis lin. Post la morto, sen vira infano, de Karolo la Kvara estingiĝis la linio nomata de la "rektaj kapetidoj".


==== La valezianoj ====
==== La [[Valezio|valezianoj]] ====
{{Ĉefartikolo|Domo de Valois|Centjara milito|Francaj religiaj militoj}}
{{Ĉefartikolo|Domo de Valois|Centjara milito|Francaj religiaj militoj}}
[[Dosiero:Blason France moderne.svg|thumb|Blazono de la reĝlando de Francio]]
[[Dosiero:Blason France moderne.svg|thumb|Blazono de la reĝlando de Francio]]
Linio 93: Linio 93:
[[Dosiero:Francis1-1.jpg|thumb|[[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la Unua]].]]
[[Dosiero:Francis1-1.jpg|thumb|[[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la Unua]].]]


Post la morto de Karolo la Kvara, la hereda krizo finiĝis kiam Filipo de Valezio, kuzo de la mortinta suvereno, fariĝis reĝo de Francio sub la nomo [[Filipo la 6-a (Francio)|Filipo la Sesa]]. Lia kuzo [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la Tria de Anglio]] postulis la tronon de Francio, sed lia heredrajto estis kontestata, ĉar li estis heredanto per virinoj kaj pro artikolo de la [[salfranka leĝo]] oportune remalkovrita tiuokaze. La [[centjara milito]], naskita de la angla postulo por la trono de Francio, estis aparte aflikta por la reĝlando de Francio, kiu travivis vicon da katastrofoj. En 1346, la angloj venkegis en la [[batalo de Crécy]]. En 1356, okaze de la [[Batalo de Poitiers (1356)|batalo de Poitiers]], [[Johano la 2-a (Francio)|Johano la Bona]] estis kaptita. Lia filo, la daŭfeno [[Karlo la 5-a (Francio)|Karolo]], regento de la reĝlando kaj estonta Karolo la Kvina, devis alfronti gravan defion : [[Étienne Marcel]] provis, per la [[granda edikto de 1357]], redukti la reĝan aŭtoritatecon. Lia provo fine malsukcesis. En 1358, la regionoj situantaj norde de la riverego [[Sejno]] travivis gravajn kamparanajn ribelojn. Tamen, Francio konis poste, sub la reĝado de Karolo la Kvina, militan restariĝon. Sed la katastrofoj rekomenciĝis poste, kun la frenezeco de [[Karlo la 6-a (Francio)|Karolo la Sesa]], dum Francio multe suferis pro la [[nigra morto]] ekde [[1347]]. En [[1415]], France denove estis milite venkegita de [[Henriko la 5-a (Anglio)|Henriko la Kvina de Anglio]] en la [[batalo de Azincourt]]. En [[1420]], tiu ĉi kompletigis sian militan kaj politikan superecon, dank'al alianco kun la duko [[Filipo la 3-a (Burgonjo)|Filipo la Tria de Burgonjo]], per la [[traktato de Troyes]] kiu agnoskis lin kiel la heredanton de Karolo la Sesa, damaĝe al la [[Karlo la 7-a (Francio)|daŭfeno Karolo]], estonta reĝo Karolo la Sepa. Sed la morto de Henriko la Kvina, okazinta iomete antaŭ tiu de Karolo la Sesa, malutilis al la angla sukceso : en [[1429]], post la franca sukceso en la [[batalo de Patay]], la daŭfeno konvinkita de [[Johana de Arko]] iris al [[Reims]] por sia kronado. La centjara milito fakte finiĝis en [[1453]] per la venko de la francoj, favore al [[Karlo la 7-a (Francio)|Karolo la Sepa]] (kromnomata la Venkinta aŭ la Bone Servata). La konflikto ankaŭ kontribuis al la naskiĝo de sento pri nacia unueco<ref>''Encyclopaedia universalis'', Volumo 16, 1990, paĝo 7</ref>, <ref>[http://www.larousse.fr/encyclopedie/divers/Cent_Ans/112327 {{fr}} Guerre de Cent Ans (1337-1453)] sur Larousse.fr</ref> kaj fine plifortigis la reĝan povon. La [[edikto de Bourges]], en [[1438]], plie, limigis la povon de la papo en la reĝlando, starigante la reĝon kiel la solan gardanton de la Eklezio de Francio. En [[1475]], la [[traktato de Picquigny]], inter [[Ludoviko la 11-a (Francio)|Ludoviko la Dekunua]] kaj [[Eduardo la 4-a (Anglio)|Eduardo la Kvara de Anglio]], oficiale kaj definitive ĉesigis la militon, malfavore al la duko de Burgonjo [[Karlo la Brava|Karolo la Troriskema]], kiu serĉis kiel reaktivigi la konflikton, sin alianciĝante kun Eduardo la Kvara.

<!-- traduko daŭros baldaŭ, ne forigu la sekvantan francan tekston
[[Louis XI de France|Louis XI]], fils et successeur de Charles VII, s’emploie à briser la coalition des grands féodaŭ en remportant la victoire en [[1465]] contre la révolte de la [[Ligue du Bien public]], vient à bout de Charles le Téméraire en [[1477]], brise les prétentions de la [[Maison d'Armagnac]], et accroît encore le domaine royal. Tandis que le pays, après la guerre, connaît un fort accroissement démographique durant le {{s|XV|e}}<ref>Janine Garrisson, ''Royauté Renaissance et Réforme'', Seuil, 1991, page 13</ref> , la monarchie française poursuit son évolution vers l’absolutisme à l'époque du passage à l'[[Époque moderne]]. Les [[Guerres d'Italie]] contre les [[Habsbourg]]s, initiées sous le règne de [[Charles VIII de France|Charles VIII]], et poursuivies sous [[Louis XII de France|Louis XII]], [[François Ier de France|François I{{er}}]] et [[Henri II de France|Henri II]], illustrent le redressement militaire et politique de la France après la guerre de Cent Ans. Charles VIII et Louis XII renforcent l'image du roi justicier par la publication de grandes ordonnances sur la justice, en [[1493]], [[1499]] et [[1510]]<ref>Janine Garrisson, ''Royauté Renaissance et Réforme'', Seuil, 1991, page 112</ref>. Par l’[[Union de la Bretagne à la France|union]] avec la [[Bretagne]] et la confiscation des terres du connétable de Bourbon, le domaine royal correspond, sous [[François Ier de France|François I{{er}}]], à peu près au territoire français actuel. La France connaît une embellie économique et culturelle, où les villes constituent les pôles du développement de l'économie et du savoir<ref>Janine Garrisson, ''Royauté Renaissance et Réforme'', Seuil, 1991, pages 28-19</ref>. François I{{er}} tente de se faire élire au trône du [[Saint-Empire romain germanique]], qui échoit finalement en [[1519]] à [[Charles Quint]] : son règne sera ensuite marqué par la rivalité contre la Maison d'Autriche, dont il tentera de contester la suprématique européenne<ref>Janine Garrisson, ''Royauté Renaissance et Réforme'', Seuil, 1991, page 134</ref>. Le [[concordat de Bologne]] passé avec la papauté en [[1516]] met fin à la [[Pragmatique Sanction de Bourges|Pragmatique sanction de Bourges]] tout en permettant au pouvoir royal de contrôler le marché des bénéfices ecclésiastiques majeurs. Par ce biais, le roi peut fidéliser les grandes familles aristocratiques car toutes les nominations aŭ fonctions d'évêques ou d'abbés impliquent une proposition royale<ref>Guy Saupin, ''La France à l'époque moderne'', Armand Colin, 2000, page 136</ref>. François I{{er}} s’emploie à moderniser l’administration du royaume, créant des ministres et surveillant les provinces par l’intermédiaire de commissaires. La vie fastueuse de la cour aide par ailleurs le roi à se concilier la haute noblesse. En [[1539]], l’[[ordonnance de Villers-Cotterêts]] fait du [[français]] la langue officielle du royaume. Pour combler le déficit financier, les souverains ont recours au développement de la [[vénalité]] des [[office]]s, ce qui favorise la bourgeoisie.

Après la mort prématurée d’[[Henri II de France|Henri II]], les trois fils de ce dernier, [[François II de France|François II]], [[Charles IX de France|Charles IX]] et [[Henri III de France|Henri III]] se succèdent. Le développement de l'administration étatique entamé sous François I{{er}} se poursuit, avec notamment la création en [[1563]] d'un conseil des finances destiné à régler les problèmes économiques nés de l'endettement des guerres d'Italie<ref>Guy Saupin, ''La France à l'époque moderne'', Armand Colin, 2000, page 86</ref>.La reine-mère [[Catherine de Médicis]] exerce la régence, de droit ou de fait, durant l'essentiel du règne de ses deŭ premiers fils. À partir de [[1562]], le royaume est ravagé par des [[Guerres de religion (France)|guerres de religion]] d’une extrême violence, dont le [[massacre de la Saint-Barthélemy]] en [[1572]] constitue l'épisode le plus connu. Henri III meurt en [[1589]] sans héritier : Henri, [[Liste des rois de Navarre|roi]] de [[Royaume de Navarre|Navarre]], fils d'[[Antoine de Bourbon]] et de [[Jeanne d'Albret]] lui succède, sous le nom de [[Henri IV de France|Henri IV]].
-->
==== La [[Burbono (dinastio)|burbonoj]] ====
{{Ĉefartikolo|Kapeta domo de Burbono}}
[[Dosiero:Pavillon royal de France.svg|thumb|Standardo kun lilifloroj, starigita enĉeesto de la reĝa familio.]]
[[Dosiero:Henry IV of france by pourbous younger.jpg|thumb|left|[[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la Kvara]].]]
[[Dosiero:Royal Standard of the Kingdom of France.svg|thumb|Reĝa standardo, starigita en ĉeesto de la reĝo.]]


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 11:00, 9 feb. 2012

La reĝlando de Francio estas la nomo de politika reĝimo de Francio sub la kapetidoj, kiuj reĝis dum parto de la Mezepoko kaj komence de la moderna epoko - tiu lasta periodo respondas al la periodo nomata Antikva Reĝimo.

La reĝlando de Francio originis rekte de la divido de la reĝlando de la frankoj en 843. La okcidenta reĝlando kreita okaze de tiu divido nete apartiĝis de la du aliaj meza kaj orienta reĝlandoj. Ekde 911, ĝia reĝo Karolo la Tria postulis la heredon de la frankoj kaj reprenis la titolon de 'reĝo de la frankoj', forlasitan depost Karolo la Granda kaj kiu rapide fariĝis la aparta titolo de la sola reĝo de la Okcidento, posedanto de la originaj terpecoj de la reĝlando de Klodvigo, kun Tournai, Reims, Parizo.

La unua mencio de la vorto France por nomi la tutan okcidentan reĝlandon de la frankoj (kelkfoje nomatan okcidenta Francio de iuj historiistoj) troviĝas en diplomo de la reĝo Ludoviko la Kvara de 946, priskribanta la momenton kiam "la reĝo reprenis Francion"[1].

Sed nur en 1204, por la unua fojo la reĝa titolado uzis la esprimon reĝo de Francio anstataŭ reĝo de la frankoj ; tiu uzo ĝeneraliĝis iom post iom poste.

La kapetaj reĝoj iom post iom malprogresigis la sistemon de feŭda monarkio por starigi absolutan monarkion, kiu apogeis en la 17-a kaj 18-a jc.

En 1791, la sistemo de absoluta monarkio finiĝis kaj la reĝlando de Francio aliformiĝis al sistemo de konstitucia monarkio. Malpli ol unu jaron poste, per la proklamo de la abolicio de la reĝeco en Francio la 21-an de septembro 1792, la reĝlando de Francio estis anstataŭata de la Unua Respubliko de Francio kaj poste de la Unua Imperio antaŭ sia restaŭro en 1814 kaj denove en 1815 pro la interrompo de la Cent-Tagoj. La reĝlando de Francio definitive malaperis kun la Revolucio de 1848.

Diversaj formoj laŭlonge de la historio

Movmapo montranta la evoluon de la teritorio de Francio de 985 ĝis 1947.
Evoluo de la teritorio de Francio, de 985 ĝis 1947.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Francio, Historio de Francio kaj Domo de Francio.

Estas pluraj interpretoj pri la naskiĝdato de la reĝlando de Francio ; post la Gaŭla Milito farita de la romia Imperio, la teritorio de la nuna Francio konis la periodon de la romia Gaŭlio. La malkresko de la romia Imperio kaj la Elorienteŭropaj popolmigradoj okazis dum la periodo de la Imperio de la Gaŭlioj.

La frankaj reĝlandoj de la 5-a ĝis la 9-a jc

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Merovidoj, Franka imperio kaj Burgundoj.

Post la disfalo de la Okcident-Romia Imperio en 476, reĝlandoj nomataj barbaraj konsistigis sendependajn ŝtatojn, en kiuj la ĝermanaj suverenoj regis kaj la gaŭlo-romianoj kaj siajn proprajn militistojn. Post la venko de la frankoj kontraŭ la gaŭlo-romianoj de Syagrius poste kontraŭ la aliaj ĝermanaj popoloj (visigotoj, alemanoj, turingoj, Burgundoj), la frankaj reĝlandoj regis la plej grandan parton de la malnovaj romiaj provincoj de Gaŭlio, same kiel vastajn ĝermanajn teritoriojn : iuj tradicioj asertas ke la naskiĝo de la franca monarkio komenciĝis kun la bapto de Klodvigo. Ekde la fino de la Mezepoko, la reĝoj de Francio estas numeritaj ekde la merovidoj.

La reĝlando de la frankoj de la 9-a ĝis la 11-a jc

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Karolidoj kaj Karola Imperio.

Post la merovidoj venis la karolidoj kun Pipino la pli juna, kiu firmigis sian legitimecon per sia kronado, kiu per tio fariĝis la unua kronita reĝo. Lia filo Karolo la Granda, estis kronita en 800 Imperiestro de Okcidento, tiel naskante la karolan imperion. Ekde la komenco de la naŭa jarcento preciziĝis la fundamentaj trajtoj de feŭdismo, kun la starigo de potencaj kamparaj senjorioj kaj la heredo de la profitoj. Post la regno de Ludoviko la Unua, la teritorioj de la origina reĝlando de la frankoj estis konataj sub la nomo Francie.

En 843, la Traktato de Verdun partigis la karolan imperion inter la nepoj de Karolo la Granda : Ludoviko la Ĝermana ricevis la orientan 'Francie' (Germania Magna), kiam Karolo la Dua, la Kalva kaj Lotario la Unua ricevis respektive la okcidentan 'Francie' kaj la mezan 'Francie'. Ĉe la okcidentaj karolidoj (aŭ « francaj ») la feŭda disfalo estis rapida, kaj Karolo la Dua rapide perdis aŭtoritatecon sude de la rivero Luaro. La karolida imperio estis reunuigita lastfoje sub Karolo la Tria, la Dika (885-887).

La malprogreso de la karolidoj estis markita per la bataloj kontraŭ la vikingoj, al kiuj Karolo la Tria, la Simpla cedis per la traktato de Saint-Clair-sur-Epte, teritorion kiu fariĝos la duklando de Normandio. La robertidoj iom post iom anstataŭis la karolidojn kaj, en 987, Hugo Kapeto ekregis por la lasta karolido Ludoviko la Kvina.

La reĝlando de Francio

La rektaj kapetidoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj kapetidoj kaj rektaj kapetidoj .
Supozata portreto de Hugo Kapeto.

Kun la surtroniĝo de Hugo Kapeto kaj poste de ties filo Roberto, la karola dinastio malaperis, kaj kun ĝi la eventualaj pretendoj al la imperia unuiĝo. La 'okcidenta Francie' estis tiel definitive apartigita de la imperio de la otidoj. Tio kelkfoje kondukis al konsideri lian regnon, konkurence kun la bapto de Klodvigo, kiel unu el aktoj de la naskiĝo de Francio : « nacia » dinastio anstataŭanta aŭstrazian dinastion. Tiu vidpunkto estis aparte disvolvita en la 19-a jc por la konstruado de la naciaj historioj. Hugo Kapeto inaŭguris la kutimon kroni sian plejaĝan filon antau sia morto, tiel dotante novajn legitimecon kaj daŭrecon al la franca monarkio. La reĝa teritorio pligrandiĝis, sed la regantoj post Hugo Kapeto estis ofte senpovaj antaŭ la malobeemo de siaj feŭduloj kaj ludis malgravan rolon en la gravaj tiutempaj eventoj kia estas la normana konkero de Anglio aŭ la unua krucmilito. Nur kun Ludoviko la Sesa, la Dika la franca monarkio vekiĝis, kiu firmigis kaj kreskigis la reĝan povon. Ludoviko la Sepa, edziĝante kun Eleonora de Akvitanio, kreis novajn ligilojn inter la monarkio kaj la sudo de Francio ; sed la rompo de tiu geedziĝo kondukis al nova edziniĝo de Eleonora kun la grafo de Anjou Henriko Plantaĝeneto, kiu poste fariĝis reĝo de Anglio sub la nomo Henriko la Dua. La reĝo de Anglio fariĝis ankaŭ tre potenca vasalo, regante kunaĵon de ĉiuj landoj de Normandio ĝis Akvitanio. Tamen li omaĝis al la reĝo.

Filipo Aŭgusto, filo de Ludoviko la Sepa estis la unua suvereno, kiu havis la titolon de reĝo de Francioe. Lia edziĝo kun la filino de la grafo de Flandrio ebligis al li grave kreskigi la reĝan teritorion. Li poste alfrontis la anĝevian « imperion » de la plantaĝenetoj. Helpata de la eraroj de Johano la Sentera, li kaptis de la angloj Normandion, Mansion, Anĵuon, Potevion kaj Turanĝion. La batalo de Bouvines estis decida sukceso por Francio. La konkeroj kaj la efika regado de Filipo Aŭgusto disvolvis la monarkian Ŝtaton, per centriga politiko apogata sur la burĝaro kaj la nobeletaro, kontraŭ la gravaj vasaloj. La reĝaj ŝtatoficistoj, prefektoj (aŭ seneskaloj) administris la etendojn de la reĝa teritorio.
La franca mezepoka monarkio atingis fortan internacian influon : Ludoviko la Naŭa (Sankta Ludoviko) ĉesigis la francan-anglan konflikton per la traktato de Parizo en 1259 kaj eĉ arbitracia rolo estis konfidita al li en internaciaj konfliktoj.

La regnoj de Filipo la Maltima kaj de Filipo la Bela ankoraŭ pli solidigis la reĝlandon de Francio. Filipo la Bela zorgis pri la disvolvo de la Ŝtato, apogante sin sur leĝistoj inspirataj de la romia juro kaj, dezirantaj montri la unuecon de la reĝlando ĉirkaŭ li, kunvenigis por la unua fojo la ĝeneralan Asembleon de Francio en 1302. La reĝo ankoraŭ pligrandigis la reĝan teritorion per la kunigo de Ĉampanjo, fariĝis reĝo de Navaro, kaj sukcesis elektigi francan papon, Klemento la Kvina, kiu ekloĝis en Avignon.

Post la morto de Filipo la Bela en 1314, ties tri filoj Ludoviko la Kverelema (kies filo Johano la Unua, la postmorta vivis nur dum kelkaj tagoj), Filipo la Longa kaj Karolo la Kvara, la Bela postreĝis lin. Post la morto, sen vira infano, de Karolo la Kvara estingiĝis la linio nomata de la "rektaj kapetidoj".

La valezianoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Domo de Valois, Centjara milito kaj Francaj religiaj militoj.
Blazono de la reĝlando de Francio
Flago kun lilifloro.
Ludoviko la Dekunua.
Francisko la Unua.

Post la morto de Karolo la Kvara, la hereda krizo finiĝis kiam Filipo de Valezio, kuzo de la mortinta suvereno, fariĝis reĝo de Francio sub la nomo Filipo la Sesa. Lia kuzo Eduardo la Tria de Anglio postulis la tronon de Francio, sed lia heredrajto estis kontestata, ĉar li estis heredanto per virinoj kaj pro artikolo de la salfranka leĝo oportune remalkovrita tiuokaze. La centjara milito, naskita de la angla postulo por la trono de Francio, estis aparte aflikta por la reĝlando de Francio, kiu travivis vicon da katastrofoj. En 1346, la angloj venkegis en la batalo de Crécy. En 1356, okaze de la batalo de Poitiers, Johano la Bona estis kaptita. Lia filo, la daŭfeno Karolo, regento de la reĝlando kaj estonta Karolo la Kvina, devis alfronti gravan defion : Étienne Marcel provis, per la granda edikto de 1357, redukti la reĝan aŭtoritatecon. Lia provo fine malsukcesis. En 1358, la regionoj situantaj norde de la riverego Sejno travivis gravajn kamparanajn ribelojn. Tamen, Francio konis poste, sub la reĝado de Karolo la Kvina, militan restariĝon. Sed la katastrofoj rekomenciĝis poste, kun la frenezeco de Karolo la Sesa, dum Francio multe suferis pro la nigra morto ekde 1347. En 1415, France denove estis milite venkegita de Henriko la Kvina de Anglio en la batalo de Azincourt. En 1420, tiu ĉi kompletigis sian militan kaj politikan superecon, dank'al alianco kun la duko Filipo la Tria de Burgonjo, per la traktato de Troyes kiu agnoskis lin kiel la heredanton de Karolo la Sesa, damaĝe al la daŭfeno Karolo, estonta reĝo Karolo la Sepa. Sed la morto de Henriko la Kvina, okazinta iomete antaŭ tiu de Karolo la Sesa, malutilis al la angla sukceso : en 1429, post la franca sukceso en la batalo de Patay, la daŭfeno konvinkita de Johana de Arko iris al Reims por sia kronado. La centjara milito fakte finiĝis en 1453 per la venko de la francoj, favore al Karolo la Sepa (kromnomata la Venkinta aŭ la Bone Servata). La konflikto ankaŭ kontribuis al la naskiĝo de sento pri nacia unueco[2], [3] kaj fine plifortigis la reĝan povon. La edikto de Bourges, en 1438, plie, limigis la povon de la papo en la reĝlando, starigante la reĝon kiel la solan gardanton de la Eklezio de Francio. En 1475, la traktato de Picquigny, inter Ludoviko la Dekunua kaj Eduardo la Kvara de Anglio, oficiale kaj definitive ĉesigis la militon, malfavore al la duko de Burgonjo Karolo la Troriskema, kiu serĉis kiel reaktivigi la konflikton, sin alianciĝante kun Eduardo la Kvara.

La burbonoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kapeta domo de Burbono.
Standardo kun lilifloroj, starigita enĉeesto de la reĝa familio.
Henriko la Kvara.
Reĝa standardo, starigita en ĉeesto de la reĝo.

Notoj kaj referencoj

  1. Hervé Pinoteau, france La symbolique royale française, Ve - XVIIIe siècle, P.S.R. éditions, 2004, p. 85 et 127.
  2. Encyclopaedia universalis, Volumo 16, 1990, paĝo 7
  3. france Guerre de Cent Ans (1337-1453) sur Larousse.fr

Vidi ankaŭ

Bibliografio

Rilataj artikoloj