Éva Klein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Éva KLEIN [klejn], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Klein Éva estas hungara-sveda kuracisto, imunologo, onkologo, tradukisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1993), membro de Sveda Reĝa Scienca Akademio (1987).

Éva Klein [1] naskiĝis kiel Fischer Éva la 22-an de januaro 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Klein devenis el juda familio, tial ŝi devis kaŝiĝi fine de la 2-a mondmilito. Baldaŭe ŝi frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Szeged. En 1947 ŝi edziniĝis al György Klein, en la sekva jaro ili migris al Svedio, ili ekhavis esplorajn postenojn en universitata instituto de Stokholmo. Ŝi okupiĝis pri esplorado de kanceroj. Ŝi tradukis al sveda lingvo poemojn de Dezső Kosztolányi, Attila József, Miklós Radnóti, Sándor Kányádi. Ŝi ricevis svedajn premiojn ekde 1960.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Transformation of solid into ascites tumors (1955)
  • Antigenic properties of lymphomas induced by the Moloney agent (1964) (kun sia edzo)
  • How one thing has led to another. (1989) (kun sia edzo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]