Ĉina lofoforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina monalo)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉina lofoforo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophophorus
Specio: L. lhuysii
Lophophorus lhuysii
(Geoffroy Saint-Hilaire & Verreaux, 1866)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ĉina lofoforo, Verdvosta monalo, Purpurdorsa monaloĈina monalo, Lophophorus lhuysii, el la ordo de Kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas specio propra de Ĉinio, kio donas al ĝi nomon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej brilaj de ĉiuj fazanoj. Ties plumaro estas ege irizeca. La virbirdo havas verde brilantajn verton, malsuprajn vangojn kaj orelareojn kaj karmezinan (purpuran) okcipitan kreston. Lia plumkresto kovras la nukon. La verdigran (en nukareo), purpuran (en supra dorso) kaj verdbluan (en flugilplumoj) kolorojn havas la granda parto de ĝia supra korpo. La malsupra dorso sin montras blanka. La nuda ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas blua. Lia vosto estas bluverda kaj la malsupra korpo nigra. Lia malsupra dorso estas blanka. La vosto estas kun okraj kaj brunaj transversaj makuloj. Li longas 76 cm kaj pezas 3,5-4 kg kun vosto 27-30 cm longa.

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. La femala birdo sin vestas per malhelbrunaj plumoj kun makuloj helaj ĉefe en blankeca gorĝo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La plej granda el la tri monaloj, ĝis 80 cm longa, la Ĉina lofoforo estas limigita al la montoj de centra Ĉinio. Ĝi troveblas en sudorienta Ĉinghaj, Baŭŝing, Kangding, Ŭenĉŭan kaj Ping'u de okcidenta Siĉŭano, nordokcidenta Junano, nordorienta Tibeto kaj suda Gansuo.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio, limigita teritorio kaj kontraŭleĝa ĉasado en kelkaj areoj, la Ĉina lofoforo estas pritaksata kiel Vundebla ĉe la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj. Ĝi estas listita en Apendico I (1) de CITES.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La vivkutimoj de la Purpurdorsa monalo similas al tiuj de aliaj monaloj. Ili loĝas en rokoriĉaj alpaj herbejoj kaj subalpaj arbustaroj apude al plej altaj koniferarbaroj, 4,000-5,000 m super la marnivelo. Vintre ili transloĝiĝas al malaltaj lokoj. Ili agas pare aŭ grupete. Ili noktas sur pinoj aŭ inter densaj rododendraj arbedoj. Ĉe tagiĝo ili pepas per belsona voĉo. Serĉante manĝaĵon surtere, la maskla birdo ĉiam iras en fronto, dum la femala sekvas 4-5 m fore de li. Ili manĝas maldikajn radikojn, tuberojn, bulbojn, florojn, foliojn, muskon kaj ĝermojn, krom kelkajn senvertebrulojn. Lokanoj diris, ke tiu specio ŝatas manĝi bulbon de fritilario, kaj pro tio oni nomas ĝin ankaŭ Fritilaria koko. Sate manĝinte, ili aŭ ripozas aŭ faras terbanadon al si. Ili estas singardemaj. Eĉ eta bruo aŭ movo povas veki ilian atenton: antaŭ ĉio ili levas la kapon kaj observas la ĉirkaŭon; trovinte malamikon, ili tuj fuĝas en densan arbustaron, arbaron aŭ forflugas.

Aprilo kaj majo estas ilia reprodukta sezono. Ili konstruas rondan neston en rokfendo per velkintaj branĉoj, folioj kaj aliaj, en kiu la birdino demetas 3-5 rufajn ovojn, kun grandaj kaj malgrandaj purpurbrunaj makuloj. La femala birdo kovas ovojn. Post 28 tagoj idoj elŝeliĝas, kiuj pezas po 46 g.

La maskla birdo estas belkolora, sed malfacile bredebla sub artefaritaj kondiĉoj.

La latina scienca nomo omaĝas la francan politikiston Edmond Drouyn de Lhuys.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]