Saltu al enhavo

Naser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĝamal Abdol Naser)
Naser
Persona informo
جمال عبد الناصر
Naskiĝo 15-an de januaro 1918 (1918-01-15)
en Aleksandrio,  Sultanlando Egiptio
Morto 28-an de septembro 1970 (1970-09-28) (52-jaraĝa)
en Kairo,  Unuiĝinta Araba Respubliko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Gamal Abdel Nasser Mosque (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabafrancaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1970)
Respubliko Egiptio (1953–1958)
Egipta Reĝlando (1922–1953)
Sultanlando Egiptio (1918–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kairo - juro
Egipta Milita Akademio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Araba Socialista Unio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Naser
Familio
Edz(in)o Tahia Kazem (en) Traduki (1944–1970) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Khalid Abdel Nasser (en) Traduki, Mona Gamal Abdel Nasser (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ashraf Marwan (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto
revoluciulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko kaj armearo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1938– vd
Prezidanto de Egiptio
Dum 1954-1970
Antaŭulo Ali Muhammad Nagib
Sekvanto Anŭar as-Sadat
Prezidanto de Unuiĝinta Araba Respubliko
Dum 1958-1961 (1970)
Antaŭulo
Sekvanto (Anŭar as-Sadat)
Ĝenerala sekretario de la Senalianca Movado
Dum 1964-1970
Antaŭulo Josip Broz Tito
Sekvanto Kenneth Kaunda
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gamal Abdel NASER (dialekte egipta por arabe جمال عبد الناصر, Ĝamāl ʿAbd an-Nāṣir; naskiĝis la 15-an de januaro 1918 en Aleksandrio; mortis la 28-an de septembro 1970 en Kairo) estis inter la jaroj 1956 kaj 1970 la ŝtata prezidanto de Egiptio. En 1952, li kunlaboris kun Anŭar as-Sadat kaj aliaj por renversi la reĝon. Naser fariĝis ĉefministro en 1954 kaj prezidento en 1956. Naser premis Egiption fariĝi socialista (ĉefe pere de agra reformo kaj subvenciado de la prezoj de bazaj varoj), kaj naciista nacio kun registaro nereligia kaj politika sistemo kun ununura partio (lia). Tiuj transformoj renkontis jen grandajn malserenon, jen entuziasmon en la popolo. Opozicioj favorigis la diktatorecajn emojn de Naser kaj la reĝimo iĝis pli kaj pli policeca. Sed Naser estis ankaŭ politikisto de granda karismon, kiu restis populara eĉ post malvenko en milito (dufoje: en 1956 kaj 1967).

Gamal Abdel Naser.

En 1955 li estis inter la ĉefaj iniciatintoj de la Bandunga konferenco, kaj idearo "kontraŭimperialisma".

En 1956, Naser naciigis la Suezan Kanalon, kiu antaŭe ekde ĝia konstruado en 1875 estis posedaĵo plejparte de britaj akciuloj. La armeoj de Britio, Francio kaj Israelo tiam atakis Egiption kaj prenis la kanalon. Sed, pro timo de la Tria Mondmilito, Unuiĝintaj Nacioj, Usono kaj Sovetunio negocis la donadon de la kanalo al Egiptio. Tiel la dekomenca malvenko de Naser fariĝis en la okuloj de la popolo venko, kaj estigis fervoran entuziasmon.

Inter 1958 kaj 1961, Egiptio unuiĝis kun Sirio por fariĝi la Unuiĝinta Araba Respubliko (UAR), sed la unio ne estis solida kaj malkonsentoj kaŭzis ties baldaŭan kadukiĝon kaj disfalon.

En 1967, Egiptio atakis Israelon, sed perdis Gazaon dum la Sestaga milito.

Naser ankaŭ konstruigis la Altan Baraĵon de Asuano.

Li mortis en 1970. Anŭar as-Sadat fariĝis la sekva prezidento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.