UK 1928

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 20-a UK 1928)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1928
Loko Antverpeno,  Belgio
Ekde 3-a de aŭgusto 1928
Ĝis 11-a de aŭgusto 1928
← Antaŭa Sekva →
vdr

20-a UK Antverpeno, Belgio, 1928, kun 1494 partoprenantoj el 36 landoj. 20-jara jubilea festo de UEA. La precipa temo estis "Esperanto en radio". Dum tiu kongreso la aktoraro de la Reĝa Nederlandlingva Teatro (Koninklijke Nederlandse Schouwburg, KNS) prezentis en la Reĝa Flandra Operdomo Hamleto de William Shakespeare, en traduko de L. L. Zamenhof. Ĉiuj kongresanoj ricevis ekzempleron de la duvoluma Belga Antologio.

LKK[redakti | redakti fonton]

La Loka Kongresa Komitato de la 20-a Universala Kongreso de Esperanto konsistis el Oscar Van Schoor (prezidanto), Frans Schoofs (sekretario-kasisto), Maurice Jaumotte (gazetara sekretario), Marcel Roost, prizorganto de la Somera Universitato, Gustave Vermandere, prizorganto de la loĝado, Maria Elworthy-Posenaer kaj Louis Ritschie.

La kongreso mem tamen estis gvidata de Frans Schoofs, kiel prezidanto de Belga Ligo Esperantista kaj de Maurice Jaumotte kaj Marcel Roost.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anonimulo 1928 : La XXa Universala Kongreso de Esperanto, Antverpeno, 3-11 aŭgusto 1928, Esperanto, XXIV-a jaro, no 337-338 (9-10), 179-188.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]