7-a Pintokunsido de la Amerikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La 7-a Pintokunsido de la Amerikoj estis pintokunsido okazinta en Panamo inter la 10-a kaj 11-a de aprilo 2015.[1]

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Pintokunsido de la Amerikoj kunigas la ŝtatestrojn de la Amerika kontinento kiuj estas membroj de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, por pridiskuti politikajn aferojn, reaserti la komunajn principojn kaj plani kunajn agojn naci- kaj region-skale cele al superi la nunajn kaj estontecajn defiojn kiujn havas la landoj de Ameriko.

Ĉeesto de Kubo[redakti | redakti fonton]

Dum la 6-a pintokunsido, pluraj ŝtatestroj el la tuta politika spektro diris ke la sekva pintkunveno nepre inkludu al Kubo. La Ŝtatoj membroj de ALBA anoncis ke ili malhelpus la okazigon de la 7-a pintkunveno se oni ne invitos Kubon al ĝi. Tial la panama registaro anoncis la oficialan inviton al Kubo la 1-an de aŭgusto 2014.[2][3] La 12-a de decembro, la Ministerio pri Eksteraj Rilaroj de Panamo anoncis la partoprenon de Kubo en la pintkunveno.[4]

La proparolanto de la usona ministrejo por eksterlandaj aferoj, Jen Psaki, avertis ke la ĉeesto de Kubo en la pintkunveno estus moko al la spirito de la Tutamerika Demokratia Ĉarto.[5] Tamen, alia dungito de tiu usona ministrejo nerekte esprimis ke Usono ne kontraŭas la partoprenon de Kubo en la pintkunveno.[6]

Venezuelo[redakti | redakti fonton]

La 6-a de aprilo 2015, 24 eks-Prezidantoj publikigis sciigon por denonci kion ili opiniis ke estis «demokratia difekto» en Venezuelo, fare de la registaro de Nicolás Maduro. La sciigo petas la tujan liberigon de la «politikaj arestitoj» en tiu lando. Inter la eks-Ŝtatestroj kiu subskribis tiun sciigon estas: Jorge Quiroga (Bolivio); Sebastián Piñera (Ĉilio): Andrés Pastrana, Álvaro Uribe kaj Belisario Betancur (Kolombio); Miguel Ángel Rodríguez Echeverría, Rafael Ángel Calderón Fournier, Laura Chinchilla, Óscar Arias kaj Luis Alberto Monge (Kostariko), Osvaldo Hurtado (Ekvadoro); Alfredo Cristiani kaj Armando Calderón (Salvadoro); Felipe González[7] kaj José María Aznar (Hispanio); Felipe Calderón kaj Vicente Fox (Meksiko), Mireya Moscoso (Panamo), Alejandro Toledo (Peruo) kaj Luis Alberto Lacalle (Urugvajo).[8] La Prezidantino de Brazilo, Dilma Rousseff, diris ke «La landoj kiuj estas membroj de Unasur, kiuj partoprenas la Pintokunsidon, la Pintokunvenon de la Amerikoj, havas hodiaŭ la absolutan intereson pri pli granda libereco, ke ne estu niveloj da violento en la stratoj, ĉiuj ni havas tiun intereson»...«Ni ne pensas ke la plej bona rilato kun la opozicio estas enkarcerigi iun ajn (…), se tiu persono ne faris krimon, ne povas estis enkarcerigita». [9]

Siaparte, la Prezidanto de Venezuelo Nicolás Maduro donis al la Prezidanto de Usono, Barack Obama, subskribojn kolektitajn en sia lando kontraŭ la dekreto usona kiu diras ke Venezuelo estas «eksterordinara minaco por la nacia sekureco de Usono». La subsekretario usona por aferoj el la okcidenta hemisfero, Roberta S. Jacobson, diris de la punojn «ne celis damaĝi al venezuelanoj aŭ al la tuto de la venezuela registaro».[10]

Ĉeestintaj landoj[redakti | redakti fonton]

Pli ol 30 landoj el Ameriko estis invititaj al ĉi tiu kunsido, kiun partoprenis Prezidantoj, Ĉefministroj, Kancelieroj kaj delegitoj oficialaj de la landoj el Latin-Ameriko, Karibio, Usono, Kanado kaj Kubo.

Lando Reprezentanto Posteno
Flago-de-Antigvo-Barbudo.svg Antigvo kaj Barbudo Gaston Browne Ĉefministro
Flago-de-Argentino.svg Argentino Cristina Fernández de Kirchner Prezidanto
Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj Perry Christie Ĉefministro
Flago-de-Barbado.svg Barbado Freundel Stuart Ĉefministro
Flago-de-Belizo.svg Belizo Dean Barrow Ĉefministro
Flago-de-Bolivio.svg Bolivio Evo Morales Prezidanto
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo Dilma Rousseff Prezidanto
Flago-de-Kanado.svg Kanado Stephen Harper Ĉefministro
Flag of Chile.svg Ĉilio Heraldo Muñoz Kanceliero
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio Juan Manuel Santos Prezidanto
Flago-de-Kostariko.svg Kostariko Luis Guillermo Solís Prezidanto
Flago-de-Kubo.svg Kubo[11] Raúl Castro Ruz Prezidanto
Flago-de-Dominiko.svg Dominiko Roosevelt Skerrit Ĉefministro
Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro Rafael Correa Prezidanto
Flago-de-Usono.svg Usono Barack Obama[12] Prezidanto
Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro Salvador Sánchez Cerén Prezidanto
Flago-de-Grenado.svg Grenado Keith Mitchell Ĉefministro
Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo Otto Pérez Molina Prezidanto
Flago-de-Gujano.svg Gujano Donald Ramotar Prezidanto
Flago-de-Haitio.svg Haitio Michel Martelly Prezidanto
Flago-de-Honduro.svg Honduro Juan Orlando Hernández Prezidanto
Flago-de-Jamajko.svg Jamajko Portia Simpson-Miller Ĉefministro
Flago-de-Meksiko.svg Meksiko Enrique Peña Nieto Prezidanto
Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo Daniel Ortega Prezidanto
Flago-de-Panamo.svg Panamo Juan Carlos Varela Prezidanto
Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo Horacio Cartes Prezidanto
Flago-de-Peruo.svg Peruo Ollanta Humala Prezidanto
Flago-de-Domingo.svg Domingo Danilo Medina Sanchez Prezidanto
Flago-de-Sankta-Lucio.svg Sankta Lucio Kenny Anthony Ĉefministro
Flago-de-Sankta-Kito-kaj-Neviso.svg Sankta-Kito kaj Neviso Timothy Harris Ĉefministro
Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Ralph Gonsalves Ĉefministro
Flago-de-Surinamo.svg Surinamo Dési Bouterse Prezidanto
Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago Kamla Persad-Bissessar Ĉefministro
Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo Tabaré Vázquez Prezidanto
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo Nicolás Maduro Prezidanto
Flago-de-Vatikanurbo.svg  Vatikanurbo Pietro Parolin[13] Ŝtatsekretario
Flag of the United Nations.svg UNO Ban Ki-moon Ĝenerala Sekretario

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ekteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]