UK 2001

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2001
Loko Zagrebo,  Kroatio
Ekde 21-a de julio 2001
Ĝis 28-a de julio 2001
← Antaŭa Sekva →
vdr

En 2001, la 86-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Zagrebo, Kroatio. Aliĝis 1691 kongresanoj. La kongresa temo estis "Kulturo de dialogo - dialogo inter kulturoj".

Programeroj[redakti | redakti fonton]

Tiuokaze oni organizis multajn programerojn por prezentado de Kroatio. Por la 54a sesio de la Internacia Kongresa Universitato okazis prelegoj pri tutmondaj lingvoj, dialogo al ekstertera kulturo, Harry Potter, ekonomia socialismo, frazeologio, muziko, edukmodeloj.

Krom la kutimaj distraj koncertoj, en la Nacia Teatro Vida Jerman prezentis verkon "La lasta tago en la vivo de Maria Teresia" kun ege alta sukceso de publiko kaj prestiĝo. Saša Pilipović prezentis la verkon "La malfermilo" de Victor Lanoux.

Loka kongresa komitato[redakti | redakti fonton]

  • Dalibor Brozović - prezidanto
  • Ankica Jagnjić - vicprezidanto, infana kongreseto
  • Dalibor Šeatović - vicprezidanto, loĝigo
  • Spomenka Štimec - sekretario
  • Dinka Šimunić - kasisto
  • Željka Kelava - personaro, giĉetoj
  • Faruk Islamović - ekskursoj
  • Miroslav Jerković - arta programo
  • Maja Tišljar - arta programo
  • Danka Tišljar - arta programo
  • Stjepan Žgela - arta programo
  • Emina Višnić - arta programo
  • Judita Hudeček - ekstera informado
  • Josip Pleadin - movada informado
  • Davor Štimec - kongresejo
  • Irina Barač - junularo, loĝado
  • Melanija Grgić - bonveniga servo
  • Ljerka Stilinović - administrado
  • Ivan Špoljarec - interreto

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Dumkongresaj ekskursoj konatigis al la kongresanoj interalie la regionojn lagoj de Plitvice kaj Zagorje, la naturparkon Lonjsko Polje (la vadejoj de rivero Lonja), folkloron en Hlebine, kastelajn manĝaĝojn en Djurdjevac kaj arbarojn en Vrbovec, kaj la urbojn Opatija en Istrio kaj (per aviadilo) Dubrovnik en Dalmatio, krome multajn lokojn en kaj ĉirkaŭ la kongresurbo Zagrebo. Aldoniĝis antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]