Listo de miliarduloj
La liston pri la Plej riĉaj homoj de la mondo aperigas ĉiujare la usona ekonomia gazeto Forbes, kiu listigas ĉiun personon de la mondo, kies posedaĵo superas unu miliardon da usona dolaro. Oni publikas la liston ekde 1987. Oni ne surlistigas diktatorojn kaj anojn de reĝaj familioj.
Inter 1996 kaj 2005 kreskis la nombro de miliarduloj de 423 al 691. La liston gvidas ekde 1998 Bill Gates, kunfondinto de la usona softvara entrepreno Microsoft.
Plimulto de la 691 miliarduloj en 2005 estis usonanoj (277), sekvataj de germanoj (52) kaj rusoj (25). La plej riĉa germano en tiu jaro estis la 8-a en la listo, Karl Albrecht, posedanto de Aldi, la plej riĉa eŭropano entute la 6-a en la listo, la svedo Ingvar Kamprad, posedanto de IKEA.
Laŭ la listo de intertempe 1 810 miliarduloj en 2016, plejmulto estis usonanoj (540), sekvataj de ĉinoj (251), germanoj (120) kaj baratanoj (84).
La tuta posedaĵo de la listuloj estas 2,2 bilionoj da usona dolaro.
Forbes-listo de la miliarduloj je usona dolaro
2005:
- William („Bill“) Gates, III - 46,5 miliardoj da USD (vidu la apudan foton)
- Warren Buffett - 44,0 miliardoj da USD (vidu la apudan foton)
- Lakshmi Mittal - 25,0 miliardoj da USD
- Carlos Slim Helú - 23,8 miliardoj da USD
- Princo Alwaleed Bin Talal Alsaud - 23,7 miliardoj da USD
- Ingvar Kamprad - 23,0 miliardoj da USD
- Paul Allen - 21,0 miliardoj da USD
- Karl Albrecht - 18,5 miliardoj da USD
- Lawrence Ellison - 18,4 miliardoj da USD
- S. Robson Walton - 18,2 miliardoj da USD
- Jim Walton - 18,2 miliardoj da USD
- John Walton - 18,2 miliardoj da USD
- Alice Walton - 18,0 miliardoj da USD
- Helen Walton - 18,0 miliardoj da USD
- Kenneth Thomson kaj familio - 17,9 miliardoj da USD
- Liliane Bettencourt - 17,2 miliardoj da USD
- Bernard Arnault - 17,0 miliardoj da USD
- Michael Dell - 16,0 miliardoj da USD
- Sheldon Adelson - 15,6 miliardoj da USD
- Theo Albrecht - 15,5 miliardoj da USD
- Roman Arkadjeviĉ Abramoviĉ - 13,3 miliardoj da USD
- Li Ka-shing - 13,0 miliardoj da USD
- Amancio Ortega - 12,6 miliardoj da USD
- Steven Ballmer - 12,1 miliardoj da USD
- Silvio Berlusconi - 12,0 miliardoj da USD
- Abigail Johnson - 12,0 miliardoj da USD
- Barbara Cox Anthony - 11,7 miliardoj da USD
- Anne Cox Chambers - 11,74 miliardoj da USD
- Stefan Persson - 11,2 miliardoj da USD
- John Kluge - 11,0 miliardoj da USD
- Raymond, Thomas & Walter Kwok - 10,9 miliardoj da USD
- Forrest Mars Jun.- 10,4 miliardoj da USD
- Jacqueline Mars - 10,4 miliardoj da USD
- John Mars - 10,4 miliardoj da USD
- Luciano Benetton kaj familio - 9,9 miliardoj da USD
- Pierre Omidyar - 9,9 miliardoj da USD
- Galen Weston kaj familio - 9,9 miliardoj da USD
- Lee Shau Kee - 9,3 miliardoj da USD
- Azim Premji - 9,3 miliardoj da USD
- Nasser Al-Kharafi kaj familio - 9,0 miliardoj da USD
- Kirk Kerkorian - 8,9 miliardoj da USD
- Sumner Redstone - 8,8 miliardoj da USD
- Leonardo Del Vecchio - 8,5 miliardoj da USD
- Michele Ferrero kaj familio - 8,5 miliardoj da USD
- Michael Otto kaj familio- 8.3 miliardoj da USD
- Susanne Klatten - 8,2 miliardoj da USD
- Philip Knight - 8,2 miliardoj da USD
- Hans Rausing - 8,2 miliardoj da USD
- Serge Dassault kaj familio - 7,8 miliardoj da USD
- Carl Icahn - 7,8 miliardoj da USD
- Keith "Rupert" Murdoch - 7,8 miliardoj da USD
- Rudolf August Oetker kaj familio - 7,7 miliardoj da USD
- Birgit Rausing kaj familio - 7,6 miliardoj da USD
- Spiro Latsis kaj familio - 7,5 miliardoj da USD
- Sergey Brin - 7,2 miliardoj da USD
- Charles Ergen - 7,2 miliardoj da USD
- Larry Page - 7,2 miliardoj da USD
- George Soros - 7,2 miliardoj (vidu la supran foton)
- Reinhold Würth - 7,2 miliardoj da USD
- Mukeŝ & Anil Ambani - 7,0 miliardoj da USD
- Mikhail Fridman - 7,0 miliardoj da USD
- Vladimir Lisin - 7,0 miliardoj da USD
- Donald Newhouse - 7,0 miliardoj da USD
- Samuel Newhouse Jun - 7,0 miliardoj da USD
- Adolf Merckle - 6,9 miliardoj da USD
- Stefan Quandt - 6,7 miliardoj da USD
- Micky Arison - 6,5 miliardoj da USD
- Philip & Cristina Green - 6,3 miliardoj da USD
- Maria-Elisabeth & Georg Schaeffler - 6,3 miliardoj da USD
- August von Finck junior - 6,3 miliardoj da USD
Kompreneble la listo daŭriĝas. En tiu ĉi vikipedia paĝo principe estas 550 homoj ĝis 1,1 miliardoj da USD, kaj ankoraŭ pliaj homoj de ekzakte miliardo da USD, tiel ke fine 586 el ĉiuj 691 el la listo de 2005 nome citiĝas, kvankam ankaŭ la 105 pliaj miliarduloj, kiuj ne nome listiĝis en vikipedio, havas ekzakte miliardon da USD, ĉar tiu sumo ja estas la kriterio por listiĝi. Tamen tiel longegan liston de nomoj plejparte sen artikoloj en la esperanta vikipedio ne sencas publikigi. Tial ni post la unuaj 70 nur mencias tiujn nomojn, pri kiuj estas artikoloj en la esperanta vikipedio. Kompreneble, se pliaj artikoloj verkiĝos, oni povas aldoni pliajn nomojn al tiu-ĉi "blua listo".
- 094. Michael Bloomberg - 5,0 miliardoj da USD
- 115. Giorgio Armani - 4,5 miliardoj da USD
- 126. Gordon Moore - 4,3 miliardoj da USD
- 129. Masayoshi Son - 4,3 miliardoj da USD
- 170. Richard Branson - 3,2 miliardoj da USD
- 180. Pallonji Mistry - 3,2 miliardoj da USD
- 195. Steven Jobs - 3,0 miliardoj da USD
- 197. George Lucas - 3,0 miliardoj da USD
- 204. Barbara Piasecka Johnson - 2,9 miliardoj da USD
- 208. Karl Wlaschek - 2,9 miliardoj da USD
- 215. Ralph Lauren - 2,8 miliardoj da USD
- 226. Steven Spielberg - 2,7 miliardoj da USD
- 240. Donald Trump - 2,6 miliardoj da USD
- 300. Miĥail Ĥodorkovskij - 2,2
- 370. Kazuo Okada - 1,6 miliardoj da USD
- 422. Dietrich Mateschitz - 1,4 miliardoj da USD
- 536. Marc Rich - 1,1 miliardoj da USD
- 546. Oprah Winfrey - 1,1 miliardoj da USD
- 557. Sergey Brin - 1,0 miliardo da USD
- 575. Larry Page - 1,0 miliardo da USD
- 579. J. K. Rowling - 1,0 miliardo da USD
- 581. Charles Simonyi - 1,0 miliardo da USD
Notoj kaj referencoj
- ↑ Jeff Bezos, la fondinto de Amazon.com, nur ekde la jaro 2016 reprezentiĝas inter la 10 plej riĉaj homoj de la listo, sed de 2018 ĝis 2021 estis la 1-a en la listo, en 2022 estis 2-a kaj en 2023 3-a.
Eksteraj ligiloj
- originala listo de Forbes el 2005 (angle)
- arkivigo de la listo de Forbes el 2010 (angle, arkivigo de la 1-a de julio 2016)
- la plej nova listo de Forbes pri plej riĉaj individuoj (angle)