Abu Tig
Abu Tig | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70 969 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 3′ N, 31° 19′ O (mapo)27.04416666666731.318888888889Koordinatoj: 27° 3′ N, 31° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 54 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Abu Tig, laŭ egipta arabe أبو تيج, kopte Ⲧⲁⲡⲟⲑⲏⲕⲏ estas urbego en Egiptio, en Provinco Asjut.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En Abu Tig loĝis 105 418 homoj en 2021 laŭ urbolisto de la Germanlingva Vikipedio [1].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Abu Tig situas en riverborda ebenaĵo laŭ la maldekstra (okcidenta) flanko de Nilo ĉe 51 m super la marnivelo. Tima troviĝas 19, provinca sidejo Asjuto 20, Manfalut 19, Abnub 29, Tahta 36, Manfalut 46, Saŭhaĝo 65, Malaŭi 89, ĉefurbo Kairo 334, Suezo 346, Asuano 365, Aleksandrio 482 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Abu Tig estas pratempa urbo kun antikvaj arkelogiaj restaĵoj. Longe ekzistis lernejo ĉi tie por trejnado de ventrodancistoj, dum la publika ventra dancado estis malpermesita. En la frua 19-a jarcento sklavoj el Sudano estis kastritaj proksime de Abu Tig, plejparte fare de koptaj pastroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Abu Tig vivtenis sin el agrikulturo, iomete el komercado kaj fremdultrafiko. Jam dum la atikva erao la komunumo estis centro por freŝaj kaj naturaj fruktoj, legomoj, spicoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Abu Tig situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Averaĝe pluvas jare resume 2 mm novembre aŭ decembre. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 14-30,5 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Abu Tig havas trairajn fervojon kaj ĉefvojon. Ponto mankas ĉi tie. La plej proksima flughaveno funkcias en Asjuto. Ekde la pratempo la plej evidenta trafikilo estis la ŝipoj sur la Nilo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeoj, kirkoj
- proksime piramido
- obelisko pri Hatŝepsut
- bestoĝardeno nomata pri Naser
- palacoj de antikva kopta kaj islamaj epokoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans