Ruĝa akacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Acacia seyal)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa akacio
Habito de ruĝa akacio
Habito de ruĝa akacio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Mimozedoj Mimosoideae
Tribo: Acacieae
Genro: Akacio Acacia
Acacia seyal
Del.
Sinonimoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝa akacio (latine Acacia seyal), estas arbo el la genro akacio de la familio de la fabacoj kiu estas indiĝena en grandaj partoj de Afriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Foliaro de ruĝa akacio.
Arboŝelo de ruĝa akacio.

La ruĝa akacio estas 6–10 m alta arbo kun pale verdeca aŭ ruĝeca ŝelo. Ĉe la bazo de la 3–10 cm longaj plumecaj folioj troviĝas du rektaj, hele grizaj dornoj, kreskantaj ĝis longeco de 7–20 cm. La floroj estas aranĝitaj kiel rondajn brilajn aretojn kun diametro de proksimume 1,5 cm.

Ĉe Acacia seyal var. fistula, kiu estas pli komuna sur dens-argilaj grundoj, iuj el la dornoj estas ŝvelitaj kaj gastigas simbiozajn formikojn [2].

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa kaj afrotropisa specio havas arealon ekde Egiptujo ĝis Kenjo kaj okcidenta Senegalo. En Saharo, ĝi ofte vegetas en humidaj valoj.

Uzadoj[redakti | redakti fonton]

Araba gumo[redakti | redakti fonton]

Ruĝa akacio, kune kun aliaj akacioj, estas grava fonto por araba gumo, natura polisaĥarido, kiu sekrecias el la damaĝitaj branĉoj kaj solidiĝas[3].

Tanado[redakti | redakti fonton]

Partoj de la arbo havas tanino-entenon de ĝis 18-20%. La ŝelo kaj guŝoj de Acacia seyal sensu lato var. seyal havas tanino-entenon de proksimume 20% [4].

Ligno[redakti | redakti fonton]

Ligno de la arbo laŭdire estis uzata en antikva Egiptujo por fari ĉerkojn kaj ankaŭ la Keston de Interligo[5].

Medicina uzado[redakti | redakti fonton]

Arboŝelo[redakti | redakti fonton]

La ŝelo estas uzita por trakti disenterion kaj bakteriajn infektojn de la haŭto, kiel ekzemple lepro. La ŝelo ankaŭ estas utiligita kiel stimulilo [3].

Gumo[redakti | redakti fonton]

La gumo estas utiligita kiel afrodiziigaĵo, por trakti diareon, kiel hidratanto, por trakti hemoragiojn, inflamon de la okulo, intestajn malsanojn kaj riniton. La gumo estas uzita por repuŝi artriton kaj bronkiton [3].

Ligno[redakti | redakti fonton]

Incenso de la ligno estas uzata por trakti doloron de reŭmatismo kaj por preventi riniton kaj febron ĉe la naskontinoj [3].

Botanikaj varioj[redakti | redakti fonton]

  • Acacia seyal var. fistula Del. var. fistula (Schweinf.) Oliver[6]
  • Acacia seyal sensu lato var. seyal

Acacia seyal okaze hibridiĝas kun A. xanthophloea.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ILDIS LegumeWeb
  2. angle Young T.P., Cynthia H. Stubblefield, Lynne A. Isbell 1996 : Ants on swollen-thorn acacias: species coexistence in a simple system, Oecologia, 109/1, 98–107. [1][rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Purdue University
  4. FAO
  5. Acacia seyal in BoDD – Botanical Dermatology Database
  6. ILDIS

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Arbonnier, M. 2000 : Arbres, arbustes et lianes des zones seches d'Afrique de l'Ouest, CIRAD, Montpellier ISBN 2-87614-431-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]