Gelozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Algo, Agaragaro, nekuirita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio Esprima eraro: Nekonata vorto “kj”. kkal   Esprima eraro: Nekonata vorto “kj”. kJ
Karbonhidrato 6.75 g
- Sukeroj 0.28 g
- Fibro 0.5 g
Graso 3.0e-2 g
Proteino 0.54 g
Akvo 91.32 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  5.0e-3 mg 0%
Riboflavino (B2-vitamino)  2.2e-2 mg 1%
Nikotina acido (B3-vitamino)  5.5e-2 mg 0%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.302 mg 6%
Piridoksino (B6-vitamino)  3.2e-2 mg 2%
E-vitamino  0.87 mg 6%
K-vitamino  2.3 μg 2%
Mineraloj
Kalcio  54.0 mg 5%
Fero  1.86 mg 15%
Magnezio  67.0 mg 18% 
Mangano  0.373 mg 18% 
Kalio  226.0 mg 5%
Natrio  9.0 mg 1%
Zinko  0.58 mg 6%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle
Algo, Agaragaro, sekigita
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio Esprima eraro: Nekonata vorto “kj”. kkal   Esprima eraro: Nekonata vorto “kj”. kJ
Karbonhidrato 80.88 g
- Sukeroj 2.97 g
- Fibro 7.7 g
Graso 0.3 g
Proteino 6.21 g
Akvo 8.68 g
Vitaminoj
Tiamino (B1-vitamino)  1.0e-2 mg 1%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.222 mg 15%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.202 mg 1%
Pantotena acido (B5-vitamino)  3.018 mg 60%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.303 mg 23%
E-vitamino  5.0 mg 33%
K-vitamino  24.4 μg 23%
Mineraloj
Kalcio  625.0 mg 63%
Fero  21.4 mg 171%
Magnezio  770.0 mg 208% 
Mangano  4.3 mg 205% 
Kalio  1125.0 mg 24%
Natrio  102.0 mg 7%
Zinko  5.8 mg 58%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle


Agaragaro

Agaragaro estas substanco ekstraktata el kelkaj specoj de ruĝaj algoj, kies efiko estas simila al tiu de gelateno. En la listo de E-numeroj ĝi portas la numeron E406.

Ĝi estas uzata por nutraĵo, apreturi ŝtofojn aŭ por prepari laksigilojn.

Nomo

La nomo devenas de la malaja lingvo, agar-agar, kies signifo estas ĵeleo.

  • En Japanio oni nomas ĝin kanten (寒天) aŭ ĉina herbo. La signifo de kanten estas malvarma vetero kaj rilatas al la vetero dum la rikoltepoko de la algoj.
  • En la ĉina oni nomas ĝin yángcài (洋菜), t.e. oceana legomoeksterlanda legomo. Aliaj nomoj estas 海藻瓊脂 aŭ 凍粉.
  • En Tajvano agaragaro nomiĝas chhài-iàn (菜燕), t.e. legoma apuseto, ĉar ĝi similas al la teksturo de la nesto de la apuseto, kies nesto manĝeblas, kiujn oni uzas en birdnestsupo.
  • En Koreio ĝi nomiĝas hancheon (한천).
  • Sur la Filipinoj ĝi estas konata kiel gulaman en la lingvoj tagaloga, apajaa, bikola kaj pangasinano, kiel guraman en la ilokana kaj kiel gurguraman en la sambala.[1]
  • En la taja lingvo oni nomas ĝin wóon (วุ้น).

Agaragaro estis elektita kiel komercnomo por vendo en okcidentaj landoj.

En la germana oni nomas ĝin ankaŭ japanaĉina gelateno.

Ecoj

Agaragaro estas gustneŭtrala kaj ne digestebla. Ĝi estas tre efika gelatilo, kiu ne dependas de la ĉirkaŭa medio. Jam koncentraĵo de 1 %, likviigita en varmega akvo sufiĉas por bona gelataĵo. Duona kulereto da agaragaro korespondas al ĉirkaŭ kvar folioj de gelateno. Agaragaro likviĝas je 95°, tial ĝi restas solida ĉe pli altaj temperaturoj ol gelatenaĵo. Ĝi solidiĝas je 45°, tial eblas aldoni aĵojn, kiuj malbone eltenas varmigon, post la likviĝo.

La ĉefa substanco de agaragaro estas agaroso.

Agaragaro estas pli facile uzebla ol pektinogelateno.

Listo de agaragaralgoj

Uzo

Oni uzas agaragaron:

Recepto

La bazo recepto por kuirado estas 4 gramoj da agaragaro (t.e. du kuleretoj) por 1 litro da likvaĵo. Boligi la miksaĵon dum 30 sekundoj. Verŝi en formilojn kaj malvarmigi.

Laŭ la kvanto de agaragaro oni obtenos aŭ ĵeleojn, aŭ ŝaŭmaĵojnsaŭcojn pli-malpli dikajn.

Notoj

  1. Gulaman ĉe la ttt-ejo de la buroo de plantindustrio
  2. Diabetes, Obesity and Metabolism; Maeda H., Yamamoto R.; Hirao K., Tochikubo O.; Blackwell Publishing, vol. 7, n° 1, januaro 2005 , pp. 40-46

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj