Albuñol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albuñol
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 391  (2023) [+]
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 47′ N, 3° 12′ U (mapo)36.791388888889-3.2033333333333Koordinatoj: 36° 47′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 250 m [+]
Areo 63 km² (6 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albuñol (Provinco Granado)
Albuñol (Provinco Granado)
DEC
Albuñol
Albuñol
Situo de Albuñol
Albuñol (Hispanio)
Albuñol (Hispanio)
DEC
Albuñol
Albuñol
Situo de Albuñol

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albuñol [+]
vdr


Situo de Albuñol en la provinco.

Albuñol [albuNJOL] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la orienta pinto de la komarko de la Granada Marbordo. Limas kun la municipoj granadaj Sorvilán, Albondón, Murtas kaj Turón, kaj kun la almeria Adra.

La municipo Albuñol estas formata de la domaroj Albuñol, El Pozuelo (La Puteto), La Rábita, Los Castillas, La Ermita (La Ermitejo) kaj Los Chaulines. Menciindas ankaŭ la setlejoj La Balsilla, El Cañuelo, El Castillo de Huarea, Los Chilches, Los Coliches, El Cortijo Bajo, Haza Llana, El Maurel, Los Morenos, Los Rivas , El Saltadero, La Tejera kaj El Cercado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restojn de la Neolitiko kiu estis unue en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio de Madrido kaj poste estis ceditaj al la koncerna Muzeo de Granado. Estis setlejo en la epoko de la Romia Imperio kaj grava urbo de agrikultura prospero en la epoko de Al Andalus. Okazis abandomo pro la forpelo de la moriskoj post la ribelo de Aben Humeya.

Komence de la 20 jarcento estis pli ol 9000 loĝantoj, poste oni falis ĝis 5000 ĉirkaŭ la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kaj poste pro la profito de la marbordo oni rekuperis ĝis pli ol 7000.

En la municipa balotado de 2015 venkis socialistoj.