Alupko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Alupko
ruse Алупка
ukraine Алупка
krime-tatare Alupka
Apartenas al: Jalta municipo
Koordinatoj: 44° 25′ N, 34° 3′ O (mapo)44.41972222222234.043055555556Koordinatoj: 44° 25′ N, 34° 3′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~90 m
Areo: 4 km²
Loĝantaro: ĉ. 8.745 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 298676
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Alubika, Lupiko

Oficiala paĝaro

Alupko (Krimeo)
Alupko (Krimeo)
DMS
Alupko
Alupko
Alupko
Situo de Alupko sur la mapo de Krimeo
Alupko (Jalto)
Alupko (Jalto)
DMS
Alupko
Alupko
Alupko
Situo de Alupko sur la mapo de la Jalta municipo
vdr
La monto Ajpetro vidata de la palaco de Voroncov

Alupko (ruse Алупка, ukraine Алупка, krime-tatare Alupka) estas negranda urbo sur la Suda Bordo de Krimeo, kiu administre apartenas al la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (montrita dens-blue sur la mapo). En la urbeto loĝas 8.745 homoj.

La nomo de la urbo venas de la helena lingvo kaj signifas "vulpo".

Alupko estas fama turisma loko de la Suda Bordo de Krimeo, ĉefe pro la fama palaco de Voroncov, sed ankaŭ pro belaj vidaĵoj — la urbo situas ĉe la piedo de la monto Ajpetro.

Klimato

La averaĝa aer-temperaturo de januaro estas ĉ. +3...+4°С, en aŭgusto — +24,6°С. La kvanto de hidrometeoj — 400 mm. jare, la kvanto de sunhoroj jare — 2 150, la relativa humideco de la aero — 69 %. La ban-sezono daŭras de majo ĝis oktobro (la averaĝa mar-temperaturo somere estas +22...+28°С).

Historio

La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj sur la teritorio de Alupko estas datitaj je la oka jarmilo aK. La unua skriba mencio pri la urbo rilatas al la jaro 960. En la 14-15aj jarcentoj ĉi tie situis ĝenova fortikaĵo. En la 1475-1774 Alupko estis posedaĵo de la otomanaj sultanoj.

Post anekso de Krimeo fare de Rusio (1783) Alupko apartenis al la princo Potjomkin. En la jaro 1823 ĝi transiris al grafo Voroncov, kiu konstruigis ĉi tie la faman palacon. Fine de la 19a jarcento Alupko fariĝas populara kurac-loko. Ĉi tie ripozis kaj estis kuracataj multaj famaj artistoj (Ŝaljapin, Gorjkij, Brjusov, Bunin, Raĥmaninov kaj multaj aliaj).

Post la Oktobra Revolucio Alupko fariĝas grava kurac-loko, ĉi tie estis konstruitaj multaj ripozejoj kaj sanatorioj. En la jaro 1938 Alupko ricevis statuson de urbo.

Nuntempe Alupko estas grava kurac-loko kaj populara turisma urbo.

La marbordo en Alupko

Ekonomio

La ĉefa por Alupko estas la kurac-ripoziga sektoro de ekonomio. En la urbo estas pli ol 10 sanatorioj (i.a., la porinfana); funkcias ankaŭ la filioj de la vinproduktejoj "Livadio" kaj "Masandro".

En la urbo estas 2 bazaj kaj unu muzika lernejoj, hospitalo, polikliniko, urba kulturcentro, du bibliotekoj, du hoteloj.

La suda parto de la palaco de Voroncov

Vidindaĵoj

La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas la palaco de grafo Voroncov kaj la parko, kiu ĝin ĉirkaŭas. La palaco estis konstruita en la jaroj 1828-46 laŭ la projekto de angla arkitekto Edward Blore kaj prezentas interesan miksaĵon de la tudora (laŭ la nomo de la angla reĝ-dinastio) kaj neo-maŭra stiloj.

Aldone en la urbo estas eta pentraĵ-muzeo kaj ĉambro-muzeo de la heroo de la Granda Patruja Milito Amet-Ĥan Sultan.

Transporto

La urbo situas 17 kilometrojn for de Jalto, kun kiu ĝi havas aŭtobusan kaj (somere) ŝipan konekton.

Ceteraĵoj

La nomon "Alupko" havas ankaŭ la asteroido № 2508.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje