Amin Maalouf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amin Maalouf
Amin Maalouf.jpg
Persona informo
Amin Maalouf
أمين معلوف
Naskiĝo 25-an de februaro 1949 (1949-02-25) (73-jara)
en Bejruto
Lingvoj anglafranca [#]
Ŝtataneco LibanoFrancio [#]
Alma mater Collège Notre Dame de Jamhour • Universitato de Sankta Jozefo [#]
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • libretisto • sciencfikcia verkisto • aŭtoro [#]
Verkado
Verkoj The Rock of Tanios [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Amin MAALOUF (arabe أمين معلوف [amīn maʿlūf]) (naskiĝis la 25-an de februaro 1949 apud Bejruto) estas estas franca verkisto kaj akademiano de libana origino.

Ĵurnalisto por la arablingva gazeto An Nahar, li interalie raportis pri la militakiro de Saigono. Dum la Libana interna milito, li ekzilis en Parizon en 1976; tie li iĝis ĉefredaktoro de la revuo Jeune Afrique kaj de la tagĵurnalo An-nahar International.

Nuntempe, li plentempe dediĉas sian tempon al verkado. La kulturo de nomadismo kaj la “malplimulto”, kiu loĝas en lia verkaro, estas sendube klarigebla parte pro la multeco de la patrujoj de la verkisto, kaj pro tio li estis ĉiam fremdulo: kristano en la araba mondo aŭ araba en Okcidento[1].

Plurlingveco[redakti | redakti fonton]

Inter 2007 kaj 2008, li prezidis, por la Eŭropa Komisiono, pensgrupon pri plurlingveco, kiu produktis raporton titolitan "Un défi salutaire : comment la multiplicité des langues pourrait consolider l'Europe" (Bonvena defio: kiel la multeco de lingvoj povus fortigi Eŭropon").

En 2008 li lanĉis la ideon de trilingvismo por eŭropanoj, kun adopta lingvo (la idiomo "de la koro") apud la denaska lingvo kaj alia "de granda komunikado"[2].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Amin Maalouf sur libana poŝtmarko (2013).
Amin Maalouf sur libana poŝtmarko (2013).

LIaj verkkoj jam estas tradukitaj al dudek sep lingvoj.

Liaj romanoj ofte okupiĝas pri historiaj temoj.

Li faris sian sukceson kiel verkisto kun Les croisades vues par les Arabes (Krucmilitoj laŭ la araboj), Maalouf provas priskribi la krucmilitojn el la perspektivo de la araboj. La libro ne estas romano, sed nefikcia libro bazita sur esploro de nuntempaj arabaj fontoj, kiu ĵetas tutnovan lumon pri la tiamaj eventoj por la eŭropa leganto. Ne temas pri kolekto de fontoj, sed sekundara literaturo kiu proponas referencojn al fontoj, sed ne en formo de piednotoj. La libro unue estis eldonita en 1983 kaj jam estis tradukita al proksimume dudeko da lingvoj.

Por Le Rocher de Tanios (1993) li ricevis samjare la plej altan literaturan premion en Francio: la Premion Goncourt.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • (1986) Léon l'Africain
  • (1988) Samarcande
  • (1991) Les Jardins de lumière
  • (1992) Le premier siècle après Béatrice
  • (1993) Le Rocher de Tanios (Premio Goncourt 1993)
  • (1996) Les Échelles du Levant
  • (2000) Le Périple de Baldassare
  • (2012) Les Désorientés

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • (1983) Les croisades vues par les Arabes (La krucmilitoj laŭ la araboj)
  • (1998) Les Identités meurtrières (La mortigaj identecoj) en kiu temas pri temoj de identeco kaj tutmondiĝo.
  • (2004) Origines (Premio Mediteraneo), verko plej aŭtobiografia pri siaj familiaj originoj, de Libano ĝis Kubo
  • (2009) Le Dérèglement du monde: Quand nos civilisations s'épuisent.
  • (2019) Le Naufrage des civilisations

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Abadallah Ouali Alami, D'un livre d'histoire à un livret d'opéra : histoire et fiction chez Amin Maalouf, Horizons Maghrébins, vol. 52,‎ 2005, p. 74-84 (rete legebla [arkivo]).
  2. (eo) Arkivo pli gravas ol biblioteko, HeKo n-ro 786 4-B, la 17-an de aprilo 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo

Neoficiala retejo