Anna Sobolewska
Anna Sobolewska | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Anna Sobolewska | |||||
Naskiĝo | 10-an de majo 1947 (77-jaraĝa) en Gdańsk | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio - anglistiko (–1970) vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Jadwiga Stańczakowa (en) vd | ||||
Edz(in)o | Tadeusz Sobolewski (en) vd | ||||
Infanoj | Justyna Sobolewska (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | literaturkritikisto polisto literaturteoriisto literaturhistoriisto prozisto vd | ||||
Laborkampo | Historio de literaturo, literatura teorio, literatura kritiko, polologio, prozo kaj kinologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Anna Sobolewska (naskiĝis la 10-an de majo 1947 en Gdańsk) – eseistino, kritikisto kaj historiisto de literaturo, okupiĝanta pri spiritecaj travivaĵoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Anna Sobolewska laboras en la Instituto de Literaturaj Esploroj de la Pola Scienca Akademio. Habilitan disertaĵon dediĉis al registritaj internaj travivaĵoj en la monda literaturo. Ŝi ankaŭ okupiĝas pri literaturaj priskriboj de personeco, asociigoj de artismaj formoj kun la religia konscio kaj pri diversaj manifestoj de religieco de la nuntempa homo.
Ŝi esploris interalie verkadon de Miron Białoszewski, Kornel Filipowicz, Jarosław Iwaszkiewicz, Janusz Korczak, Tadeusz Konwicki, Julian Stryjkowski, Stanisław Vincenz. En 2000 akiris la titolon de profesoro.
Ekde 1989, kiam naskiĝis Cecylia, la filino kun Down-sindromo, ŝi aktivas en pluraj landaj kaj eksterlandaj asocioj favore al la intelekta malkapablo. En 2002 publikigis aŭtobiografian libron Cela (Kelo). Respondo al la sindromo, priskribanta disvolvon kaj edukadon de la filino en la unuaj 12 vivjaroj, ligitaj kun la malkapablo. La libro estis nomumita al Literatura Premio Nike.
Ŝi estas filino de blinda poetino Jadwiga Stańczakowa, edzino de filma kritikisto Tadeusz Sobolewski kaj patrino de ĵurnalistino Justyna Sobolewska.
Anna Sobolewska estas membrino de la Pola Konsilio de Kristanoj kaj Judoj.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sciencaj publikaĵoj
- Polska proza psychologiczna 1945-1950 (Pola psikologia prozo 1945-1950), Vroclavo, 1979, ISBN 83-04-00314-7.
- Mistyka dnia powszedniego (Mistiko de la ĉiutaga tago), Open, Varsovio 1992, ISBN 83-85254-17-X.
- Maksymalnie udana egzystencja: Szkice o życiu i twórczości Mirona Białoszewskiego (Maksimume sukcesa ekzisto: skizoj pri la vivo kaj verkado de Miron Białoszewski) , 1997.
- Maski Pana Boga: szkice o pisarzach i mistykach (Maskoj de la Sinjoro Dio: skizoj pri verkistoj kaj mistikuloj), Wydawnictwo Literackie, Krakovo, 2003, ISBN 83-08-03309-1.
- Mapy duchowe współczesności: Co nam zostało z Nowej Ery? (Spiritecaj mapoj de la nuntempo. Kio postrestis el la Nova Erao?), WAB, Varsovio 2009, ISBN 978-83-7414-346-2.
Aliaj:
- Cela. Odpowiedź na zespół Downa (Kelo. Respondo al la Down-sindromo), W.A.B. Varsovio, 2002, ISBN 83-88221-96-5.
Kunaŭtoreco:
- Sporne postaci polskiej literatury współczesnej (Kontroversiaj siluetoj de la nuntempa literaturo)
- Sporne postaci polskiej literatury współczesnej: Kontynuacje (...Kontinuo)
- Sporne postaci polskiej literatury współczesnej: Następne pokolenie (...Venonta generacio)
- Wielojęzyczność literatury i problemy przekładu artystycznego (Plurlingveco de la literaturo kaj problemoj de la artisma traduko)
- Oniryczne tematy i konwencje w literaturze polskiej w XX wieku (Kvazaŭsonĝaj temoj kaj konvencioj en la pola literaturo en la 20-a jarcento), 1999.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Współcześni uczeni polscy. Słownik biograficzny (Nuntempaj polaj sciencistoj. Biografia vortaro) (scienca redakto Janusz Kapuścik), volumo IV: S–Ż, Varsovio 2002, p. 168 (kun la foto)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Premio Nike Arkivigite je 2016-08-09 per la retarkivo Wayback Machine