Busswil ĉe Melchnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bützberg (Busswil))
Busswil ĉe Melchnau
Blazono de Busswil ĉe Melchnau
Blazono de Busswil ĉe Melchnau
Blazono de Busswil ĉe Melchnau
Busswil ĉe Melchnau
Busswil ĉe Melchnau
Busswil ĉe Melchnau
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 11′ 14″ N 7° 50′ 0″ O / 47.18722 °N, 7.83333 °O / 47.18722; 7.83333 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 14″ N 7° 50′ 0″ O / 47.18722 °N, 7.83333 °O / 47.18722; 7.83333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 201
Areo 2,87 km²
Alteco 559 m super marnivelo
Poŝtkodo 4917
Komunumkodo 0325
Mapo de Busswil ĉe Melchnau
Mapo de Busswil ĉe Melchnau
Mapo de Busswil ĉe Melchnau
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Busswil ĉe Melchnau (prononcu busvilĉemelĥnaŭ; en la germana lingvo Busswil bei Melchnau) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 201 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Busswil ĉe Melchnau situas en la Svisa Mezlando tri kilometrojn sude de la urbo Langenthal. La komunumo konsistas el la vilaĝo Busswil kaj la setlejoj Breitacker, Bützberg, Guger kaj Hohlen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,87 km², de kiuj 40,8% estas kovritaj de arbaro, 52,3% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Busswil ĉe Melchnau limas en nordo al Obersteckholz, en nordoriento al Langenthal, en sudoriento al Melchnau, en sudokcidento al Madiswil, kaj en nordokcidento al Lotzwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Busswil ĉe Melchnau situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas du flankaj vojoj de la kantona vojo de Langenthal al Melchnau kaj mallarĝa kurboriĉa vojo de Madiswil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭotvojo A1 situas proksimume 14 kilometrojn norde apud Rothrist. La komunumo Busswil ĉe Melchnau estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Langenthal al Melchnau. Inter Busswil kaj la iama tramhaltejo de Melchnau la uzado de la buso estas dank al la komunuma ĝeneralpago senpaga por ĉiu.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Busswil datiĝas el la jaro 1194 kiel Bouswillare. Dum mezepoko bienposedantoj en Busswil estis lokaj senjoraj familioj, inter ili la Senjoroj de Langenstein, kiuj en la jaro 1194 donacis bienon en Busswil al la Monaĥejo Sankt-Urban, ankaŭ la Monaĥejo Sankt-Galo posedis bienojn en Busswil. Ĝis la reformacio Busswil apartenis al la grandparoĥo Grossdietwil, ek de la reformacio al la paroĥo Melchnau. Kiel parto de la Senjorujo Grünenberg en la jaro 1480 Busswil fariĝis havaĵo de la urbo Berno, kiu ĝis atribuis al la tribunalo de Melchnau kaj la kamparvoktejo Aarwangen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Busswil apartenis al la distrikto Langenthal. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Aarwangen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]