Benito Juárez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Benito Juárez (apartigilo).
Benito Juárez
Prezidanto de Meksiko
Persona informo
Benito Pablo Juárez García
Naskiĝo 21-a de marto 1806
en San Pablo Guelatao, Oaxaca,  Meksiko
Morto 18-a de julio 1872
en Meksikurbo,  Meksiko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio katolikismo vd
Etno Zapotekoj vd
Lingvoj hispanazapoteka lingvaro vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Instituto de Ciencias y Artes de Oaxaca vd
Partio Partio Liberala vd
Subskribo Benito Juárez
Familio
Edz(in)o PERREO vd
Infanoj Benito Juárez Maza vd
Profesio
Okupo advokatojuĝistopolitikisto vd
Prezidanto de Meksiko
Dum 18581864
Antaŭulo Ignacio Comonfort
Sekvanto Maksimiliano de Habsburgo (imperiestro)
2-a periodo
Dum 18671872
Antaŭulo Maksimiliano de Habsburgo (imperiestro)
Sekvanto Sebastián Lerdo de Tejada
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benito Pablo JUÁREZ GARCÍA [Ĥŭares Garsia] (naskiĝis la 21-an de marto 1806 en San Pablo Guelatao (Oaxaca), mortis la 18-an de julio 1872 en la nacia palaco en Meksikurbo) estis prezidanto de Meksiko inter 1858 kaj 1872.

Juárez estis indiĝena meksikano deveninta de la zapotekoj kaj lernis la hispanan lingvon nur en la aĝo de 12 jaroj. Kiel guberniestro de la provinco Oaxaca li distingis sin per progresema agado. Sub la prezidanteco de Santa Anna li estis arestita kaj deportita al Havano; li sukcesis fuĝi al Nov-Orleano, kie li vivis ĝis 1855.

Dum la regado de Juan Álvarez li estis ministro pri justico kaj publika klerigo. Li instigis progresemajn leĝojn, kiuj preparis la konstitucion de 1857, kiam li estis nomumita prezidanto de la Plej Supera Tribunalo.

Konservativula ribelo ekigis la reforman militon, dum kiu Juárez en 1858 senbalote alprenis la prezidantecon de la respubliko kaj unu jaron poste proklamis reforman leĝaron. Tiu leĝaro konsistigas la bazon de la moderna meksika ŝtato; ĝi konfiskis la bienojn de la klerikaro, ŝtatigis la terenon kaj deklaris la disecon de eklezio kaj ŝtato.

Post iro en Meksikurbon en 1860 li estis en 1861 konfirmita kiel prezidanto. Pro la malfacila fiska situacio li suspendis la pagon de eksterlandaj ŝuldoj, kontraŭ kio protestis Francio, Hispanio kaj Britio. Sekvis invado de francaj trupoj, kun la konsento de la malvenkintoj de la reforma milito kaj la proklamado de Maksimiliano de Habsburgo kiel imperiestro de Meksiko, kiu formale regis de 1864 ĝis 1867.

Apogate de la burĝaro kaj granda parto de la kamparanaro Juárez sukcesis organizi reziston al la invadintoj. Kvankam li devis retiriĝi ĝis la ekstrema nordo de la lando, li fine ricevis helpon de Usono, kiu esperis tiel malgrandigi la influon de la eŭropaj ŝtatoj. Tiel Juárez sukcesis rekonkeri la ĉefurbon kaj iĝis reelektita kiel prezidanto en 1867. Li regis en tiu periodo tre aŭtoritatece kaj frontis pli kaj pli grandajn financajn problemojn.

En 1871 li estis reelektita, sed lia sano jam estis malforta. En 1872 li mortis, laŭ iuj pro angino, laŭ aliaj pro apopleksiokoratako.

Benito Juárez estas konsiderata nacia heroo de Meksiko. La germana verkisto Karl May priskribas lian agadon en sia romano Das Waldröschen (la arbara rozeto), en kiu li tamen iom unuflanke prezentas la historiajn detalojn.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Entre las personas, como entre las naciones, el respeto al derecho ajeno es la paz.   Inter homoj, kiel inter nacioj, respekto al alies rajto estas paco. 
— Benito Juárez

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]