Berberoj
Berberoj | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Berbera simbolo | |||||||||||||||||||||
etno | |||||||||||||||||||||
tribo • Afrikaziaj gentoj | |||||||||||||||||||||
Afrikaziaj gentoj | |||||||||||||||||||||
Suma populacio | |||||||||||||||||||||
ĉ. 71 milionoj tra la tuta mondo | |||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | |||||||||||||||||||||
Berbera, Araba | |||||||||||||||||||||
Religio | |||||||||||||||||||||
Islamo, judismo | |||||||||||||||||||||
Parencoj | |||||||||||||||||||||
Berberoj aŭ amaziĥoj estas grupo de parencaj etnaj grupoj en Norda Afriko. Temas ĝenerale pri la idoj de la popolanoj antaŭaj al la alveno de la araboj dum la islama konkero. Oni uzas ofte la nomon kun kriterio lingva, por aludi la parolantojn de la malnovaj berberaj lingvoj, kun origino malsama al la araba.
La berberoj loĝas en la magrebaj landoj, precipe Maroko kaj Alĝerio, sed ankaŭ en la Saharo kaj en aliaj landoj tiel malproksime kiel Egiptio. Multaj berber-devenaj migrintoj loĝas ankaŭ en Francio. Ankaŭ la praloĝantoj de la Kanarioj estis berberaj.
La vorto ŝajne devenas de la latina barbaro. Pro la supozata insulta signifo, oni ofte uzas la vorton amaziĥo (berbere "amaziɣ").
Berbera identigo
[redakti | redakti fonton]Berberoj ĝenerale estas grupiĝantaj en triboj. Grandaj berberaj triboj estas ekzemple la Kabiloj, la Tuaregoj , la Ŝaŭoj, la Ŝeluhoj aŭ la Beraberoj kaj pli malgrandaj triboj kiaj la Magraŭa, la Berghŭata, la Kutama, la Huara ktp. Ili ne sentas komunan berberan identecon for de tiuj triboj aŭ trans la limoj de siaj landoj (male al la araboj kiuj jes). Tio ebligis al ili ĝis nun konservi sian kulturon en izolitaj regionoj, sed samtempe estas ĝuste tiu ĉi fakto, kiu limigas ilian kapablon defendi siajn kulturajn rajtojn je politika nivelo.
Inter la berberaj popoloj troviĝas:
- La rifoj en Rifio (Maroko)
- La ŝeluhoj en Atlaso kaj Sus Valo (Maroko)
- La amaziĥoj en Atlaso (Maroko)
- La kabiloj en Kabilio (Alĝerio)
- La ŝaŭoj en Aŭres Montaro (Alĝerio)
- La ŝenuoj en Tipaza regiono (Alĝerio)
- La mzaboj en Mzab Oazo (Alĝerio)
- La tuaregoj en Saharo
- La zenagoj en Maŭritanio
- La nefusoj en Nefusa Montaro (Libio)
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La plejparto de la berberoj estas lok-fiksitaj terkulturistoj. Tamen, estas kelkaj, kiuj vintre kultivas la ebenojn kaj somere paŝtas siajn bestarojn en montaj kampoj. Aliaj estas tutjaraj nomadoj. Iliaj precipaj produktoj estas tritiko, hordeo, fruktoj, legomoj, nuksoj, kaj olivoj. Iliaj bovoj, ŝafoj, kaj kaproj vivas en gregoj, kune kun tirbovoj, muloj, kameloj, kaj ĉevaloj, kiuj estas bestoj por laboro kaj veturado.
Hodiaŭ multaj berberoj estas migrantaj laboristoj en Hispanio aŭ Francio, kaj multaj migris al grandaj urboj ankaŭ ene de siaj patrujoj por serĉi laboron.