Bilbao
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bilbao (filmo) kaj Bilbao (metroo de Madrido). |
Bilbao | |||
hispane Bilbao, eŭske Bilbo | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Bilbao | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Eŭskio | ||
Provinco | Biskajo | ||
Komarko | Granda Bilbao | ||
Montaro | Kantabra Montaro | ||
Transporto | - | ||
- metroo | Metroo de Bilbao | ||
Konataj lokoj | Katedralo de Bilbao, Muzeo Guggenheim Bilbao | ||
Rivero | Nervión | ||
Situo | Bilbao | ||
- alteco | 19 m s. m. | ||
- koordinatoj | 43° 15′ 25″ N 02° 55′ 25″ U / 43.25694 °N, 2.92361 °U (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Ganeta | ||
- alteco | 689 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 41,43 km² (4 143 ha) | ||
Loĝantaro | 352 700 (2011) | ||
Denseco | 8 513,15 loĝ./km² | ||
Estuaro | Estuaro de Bilbao | ||
Fondo | 1300 | ||
Urbestro | Jose María Urrutia | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 48001 - 48015 | ||
Situo enkadre de Hispanio
| |||
Situo enkadre de Eŭskio
| |||
Situo enkadre de Biskajo
| |||
Vikimedia Komunejo: Bilbao | |||
Retpaĝo: www.bilbao.eus | |||
Bilbao (hispane Bilbao, eŭske Bilbo) estas havenurbo en norda Hispanio apud Biskaja Golfo ĉe rivero Nervión. Ĉefurbo de Biskajo kaj plej granda urbo de Eŭskio. En 2001, estis ĉirkaŭ 350 000 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fondita en 1300 de Diego López de Haro kun foruo.
En la 19-a jarcento ĝi tre rapide kreskis, pro la malkovro de proksimaj ferminejoj, kaj la ekesto de industrio de ŝtalo en la apudaj ĉirkaŭurboj. Ĝi estis la centro de la liberala opono al la tradicia karlismo kaj suferis longan sieĝon, kiu fariĝis kvazaŭ simbolo de la progresema tendenco de la urbo.
Ĉefurbo de Eŭska Aŭtonoma Registaro (1936-1937) dum Hispana Enlanda Milito. Unu el la membroj de la registaro, Juan Gracia, antaŭe vicurbestro de la urbo, estis aktiva esperantisto.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Bilbao (1842-2010)
En Bilbao estas distriktoj, ekzemple Deŭsto, kaj kvartaloj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Post la krizo de ŝtala industrio, la urbo sin direktas al servoj (foiroj, haveno). Ĝi estas sidejo por bankoj.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Estas apuda flughaveno en Loiu/Sondika (kode BIO).
Metroo de Bilbao ligas per tri linioj Bilbaon kaj la apudajn urbojn. Ĝian arĥitekuron faris Norman Foster.
Tramo (EuskoTran) ekfunciis en 2002.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]En Bilbao naskiĝis Miguel de Unamuno.
Muzeo Guggenheim Bilbao, de arĥitekturisto Frank Gehry kaj la novaj metroo kaj tramo estas simboloj de la restarigo post la krizo.
La Muzeo de Belartoj de Bilbao estas aktuale unu el la ĉefaj muzeoj de la tuta lando. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas ties amplekso kronologie konsiderita, kiu kovras el la 13-a jarcento ĝis aktuale, kaj la granda diverseco de artaĵoj kiuj estas tie enhavitaj.
Ĝi estas la urbo de futbalteamo Athletic Club Bilbao.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Bonaero, Argentino (1992).
- Bordozo, Francio (2006).
- Medellín, Kolombio (1998).
- Pittsburgh, Usono.
- Qingdao, Ĉinio (2006).
- Rosario, Argentino (1988).
- San Adrián de Besós, Hispanio (kun la kvartalo de Ibaiondo/San Adrián).
- Tbiliso, Kartvelio.
Esperanto en Bilbao
[redakti | redakti fonton]Grupo Esperantista de Bilbao estis fondita je la 20-a de majo de 1906.
En 1908 la Esperantistoj de Bilbao publikigis dum iuj monatoj litografite revuon "Bilbao Esperantista". Inter 1909 kaj 1912, oni eldonis revuon "Nova Sento". De januaro de 1912 ĝi rolis oficialan organon de Hispana Asocio por propagando de Esperanto, postsekvante Gazeton Hispanan.
En 1911, aperis Montara Grupo Esperanto.
En 1924, Bilbao gastis por 2-a Kongreso Iberiko-Esperantista kaj 4-a Hispana Kongreso de Esperanto.
En 1935 Teodoro Elizondo verkis "Esperanto Giltza" (eŭsklingva versio de Ŝlosilo de Esperanto), kun 2100-eran vortaron eŭskan-Esperantan.
Post la Hispana Enlanda Milito, esperantismo restis kaŝe aŭ malaperis. Tamen, en 1953 oni laŭleĝigis la "Grupo Esperantista de Bilbao", kaj Bilbao ejis la 14-an Hispanan Kongreson de Esperanto.
En 1956, Grupo Esperantista de Bilbao festis sian oran jubileon.
En 1966, Bilbao ejis la 27-an Hispanan Kongreson de Esperanto kaj inaŭguris strato kun la nomo "Esperanto".
En 1968, okazis la 6-a Internacia Geografia Semajno.
En 1969 Julio J. Juanes sukcesis eldoni lernolibron "Método Bilbao" por elementaj Esperanto-kursoj.
En 1971, membroj de la loka Esperanto-asocio surscenigis la originalan teatraĵon "La Tago kiam Karla venis", de Julio J. Juanes.
En 1973, okazis 5-a Franca-Hispana Esperantista Renkontiĝo.
En 1981, oni festis la 75-jaran Jubileon de la fondo de Grupo Esperantista de Bilbao. Okazis Internacia Esperantista Renkontiĝo.
En 1989, Bilbao ejis la 49-an Hispanan Kongreson de Esperanto. La Biskaja Deputitaro eldonis turisman broŝuron trilingvan (eŭska-hispana-Esperanta) pri Bilbao.
Inter 1991 kaj 1992, oni eldonis la diskonigan revuon priesperantan "Internacia Lingvo", dulingve (hispane kaj eŭske).
Inter 1993 kaj 1994, oni eldonis la soci-kulturan revuon pri Eŭskio, Esperantlingve, "Eŭska Kverko".
En 1999, oni eldonis la trilingvan (Esperante - hispane - eŭske) libron "Omaĝe al Aldecoa", enhavanta du rakontojn de la vitoria aŭtoro. Ankaŭ estis eldonita "Memoraĵoj de Eŭska Bovino". Ĝi estas la unua romano Esperanten tradukita el la Eŭska. La originalo estas la libro de Bernardo Atxaga "Behi euskaldun baten Memoriak".
En 2001, okazas la unua oficiala kurso de Esperanto en la Eŭskia Universitato.
En 2002, oni eldonis la romanon "La Baptofilino", verkita de Jon Mirande. La tradukon el la Eŭska, "Haur Besoetakoa", faris bilbaano Joxemari Sarasua.
Inter 25-a kaj 29-a de aŭgusto de 2004, okazis kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Katedralo de Bilbao
- Domo Arróspide (Bilbao)
- Domo Montero (Bilbao)
- Nova Placo (Bilbao)
- Bilbao (metroo de Madrido)
- Funikularo de Artxanda
- Tramtransporto en Bilbao
- Proksimaĵoj Bilbao
- Ametzola (stacidomo)
- Autonomía (stacidomo)
- Basurto Hospital (stacidomo)
- Bilbao-Abando (stacidomo)
- Bilbao-La Concordia (stacidomo)
- Kastrexana (stacidomo)
- La Peña de Bilbao (stacidomo)
- Miribilla (stacidomo)
- Olabeaga (stacidomo)
- San Mamés (stacidomo)
- Santa Águeda (stacidomo)
- Zabalburu (stacidomo)
- Zorrotza (stacidomo)
- Zorrotza-Zorrozgoiti (stacidomo)
- Metroo de Bilbao
- Abando (metrostacio)
- Basarrate (metrostacio)
- Bolueta (metrostacio)
- Deustu (metrostacio)
- Indautxu (metrostacio)
- Matiko (metrostacio)
- Moyua (metrostacio)
- Otxarkoaga (metrostacio)
- San Ignazio (metrostacio)
- Santimami-San Mamés (metrostacio)
- Santutxu (metrostacio)
- Sarriko (metrostacio)
- Txurdinaga (metrostacio)
- Uribarri (metrostacio)
- Zazpikaleak-Casco Viejo (metrostacio)
- Zurbaranbarri (metrostacio)
- Bilbao (filmo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Magistrato de Bilbao
- Grupo Esperantista de Bilbao.
- Esperanta Grupo de Bilbao
- Juan Gracia kaj la historio de la vaska laborista movado
- Bilbao (Vizcaya) Arkivigite je 2004-10-30 per la retarkivo Wayback Machine en hispanlingva Enciclopedia Libre.