Bohumil Mathesius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohumil Mathesius
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1888 (1888-07-14)
en Prago
Morto 2-an de junio 1952 (1952-06-02) (63-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj rusagermanafrancanorvegalatinajapanaĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalistotradukisto • rusologo • literatursciencisto • redaktisto • publikigisto vd
Laborkampo poezioliteratursciencotraduko • rusologio • opinia ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bohumil Mathesius (naskiĝis la 14-an de julio 1888, mortis la 2-an de junio 1952) estis ĉeĥa poeto, tradukisto, publicisto, literatura sciencisto kaj fakulo pri la rusa literaturo. Li estis profesoro en la Filozofia fakultato de la Universitato de Karolo en Prago. Lia kuzo estis lingvisto Vilém Mathesius.

Mathesius tradukis precipe el lingvoj rusa (Puŝkin, Lermontov, Gogol, Dostojevskij, Tolstoj, Pasternak, Majakovskij, Jesenin), germana (Goethe, Remarque, Lessing, Schiller) franca (France,Gide) kaj norvega (Ibsen), sed ankaŭ el la latina kaj japana.

Tre aprezataj fariĝis lia parafrazoj de la lirika ĉina poezio: Zpěvy staré Číny (Kantoj de antikva Ĉinio), Nové zpěvy staré Číny (Novaj kantoj de antikva Ĉinio) kaj Třetí zpěvy staré Číny (Tria libro de kantoj de antikva Ĉinio).

Rimarkigo[redakti | redakti fonton]

Multaj enciklopedioj ripetas eraron, ke Vilém Mathesius (1882-1945) kaj Bohumil Mathesius (1888-1952) estis fratoj, kvankam Bohumil en siaj memoroj asertas, ke li havis nur pli aĝajn fratinojn. En la realo estis fratoj iliaj patroj, nome gantisto Bedřich Mathesius el Pardubice(patro de Vilém) kaj tanisto Petr Mathesius el la Praga kvartalo Žižkov.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]