Carlo Bourlet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bourlet)
Carlo Bourlet
Persona informo
Aliaj nomoj Carlo Bourlet
Naskiĝo 25-an de aprilo 1866 (1866-04-25)
en Strasburgo
Morto 12-an de aŭgusto 1913 (1913-08-12) (47-jaraĝa)
en Annecy
Tombo Cimetière de Montrouge
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo
Subskribo Carlo Bourlet
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • matematikisto • lernolibroverkisto
Esperanto
Esperantisto numero 6484
vdr

Carlo BOURLET [burle] (naskiĝis la 25-an de aprilo 1866 en Strasburgo, mortis la 12-an de aŭgusto 1913 en Annecy pro malbonŝanca engluto de fiŝosto) estis franca profesoro, sciencisto kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis 4-jara, kiam okazis la bombardado de Strasburgo fare de la germana armeo dum la milito de 1870, kaj tiu terura evento lasis en lia memoro fortan spuron, kiu klarigas lian amon al la paco kaj lian aliĝon al la idealo de Esperanto. Dum la jaroj 1870-aj lia familio forlasis Alzacon kaj instaliĝis en Parizo, kie li studis tiel bone, ke li estis akceptita en la faman École Polytechnique kun la plej bonaj notoj iam atingitaj ĝis tiam. De 1906 li estis profesoro pri mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en Parizo. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi al la praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝin plej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn pri aritmetiko, algebro kaj geometrio, uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj de Francio, kaj eĉ alilande; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitaj matematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri biciklo[1], bremsoj, k.a. Li estis ano de la teknika komitato de Touring-Club de France. De 1903 li direktis, kun Laisant kaj Bricard, la revuon Nouvelles Annales de Mathematiques. Bourlet ekinteresiĝis pri Esperanto danke al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la Grupo Pariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havis nek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj de la unuaj pioniroj, Esperanto estis konata en Francio de apenaŭ kelkcentoj da personoj. Bourlet, tuj post sia aliĝo, danke al sia alta, scienca situacio, al sia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidan antaŭenpuŝon.

Carlo Bourlet ĉ. 1908
Carlo Bourlet kaj Félicien Menu de Ménil alparolas esperantiston-urbgvardianon dum UK 1909 en Barcelono

Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo Touring-Club, kaj en majo 1901 komencis en ĝiaj salonoj kurson de Esperanto. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson. La 17-an de julio samjare li akceptis la prezidan postenon en la Pariza grupo, kaj de tiam la Esperanta movado rapide disvastiĝis en Francio, kaj ankaŭ eksterlande.

Tombo de la familio de Bourlet, tombejo de Montrouge.

Ricevinte dank'al sia persona influo kunvenajn ĉambrojn en la Sorbonne por la Grupo Pariza kaj la helpon de la grava eldonista firmo Hachette por la publikigo de Esperanto-libroj, li organizis ĉiam pli multajn paroladojn kaj kursojn. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo li prenis sur sin preskaŭ la tutan laboron. En la urboj de provinco, kie oni povis organizi paroladon, li sukcesis krei kursojn kaj grupojn, danke al sia simpla elokventeco, al sia forto de konvinko. En 1902 li fondis 19 novajn grupojn.

karikatura bildkarto el ĉ. 1912

La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj, la publikigo de bulteno Paris-Esperanto, la organizo de monataj vespermanĝoj, de konkursoj kun disdonado de premioj en Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝi kalkulis pli ol mil membrojn. Sed Bourlet plivastigis ankoraŭ sian agadkampon.

En septembro 1906 li fondis La Revuon kaj faris tre gravan kontribuon al la esperanta literaturo per la antaŭenigo de la Esperantaj Floraj Ludoj, kiuj okazis la unuan fojon dum la 5-a Universala Kongreso de Esperanto en 1909 en Barcelono[2].

Li ankaŭ verkis artikolojn en francaj ĵurnaloj: babilis en La Revuo, helpis al ĉiuj, ricevis centojn da leteroj, senlace respondis, starigis la Komisionon pri Propagando en la Franca Societo, vicprezidis la Konstantan Komitaton, helpis al la organizo de la kongresoj en Cambridge, Dresden kaj Barcelono, unuvorte dediĉis al Esperanto pli ol duonon de sia vivo.

Zamenhof diris ĉe lia tombo: "Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio. Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo; al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la Internacia Scienca Asocio. Krom siaj multegaj artikoloj li verkis kelkajn informajn broŝurojn kaj paroladojn; li publikigis la gramatiketon Broŝuro ruĝa, (pli ol 500.000 ekzempleroj estas ĝis nun disdonitaj). Lia morto estis grava bato por la afero kaj ĝin neatendite okazigis malbonŝanca engluto de fiŝosto. Oni venigis faman anglan kuraciston, kiu ne sukcesis savi lin.

Faka apliko de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Menciante kongreson de katolikaj esperantistoj, Carlo Bourlet asertis en La Revuo:

Citaĵo
 “Jen la unua ekzemplo de neesperantista kongreso internacia, kiu uzos internacian lingvon. [...] Jen la vera maniero definitive enradikigi Esperanton en la mondo!” 
— BRAGA, Ismael Gomes (org). Monumento de Carlo Bourlet. Rio de Janeiro: FEB, 1940. (Dua eldono, 1987)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

BRAGA, Ismael Gomes (org). Monumento de Carlo Bourlet. Rio de Janeiro: FEB, 1940. (Dua eldono, 1987).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Carlo Bourlet (broŝuro)

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Verkoj de kaj pri Carlo Bourlet[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Bourlet, Carlo, Traité des bicycles et bicyclettes suivi d'une application à la construction des vélodrome, Paris, Gauthier-Villars et fils, s.d., 180-[16]-16 p.
  2. (en) Esperanto: Language, Literature, and Community par Pierre Janton, eldonejo SUNY Press, 1993, paĝo 97.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.