Manuel Bretón de los Herreros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bretón de los Herreros)
Manuel Bretón de los Herreros
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1796 (1796-01-01)
en Quel
Morto 1-an de januaro 1873 (1873-01-01) (77-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Manuel Bretón de los Herreros
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manuel Bretón de los Herreros (Quel, La Rioja, 19-a de decembro de 1796 - Madrido, 8-a de novembro de 1873), estis dramaturgo, poeto kaj ĵurnalisto hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li realigis studojn en religia lernejo San Antón, en Madrido, estante malriĉa. Tre juna kaj ankoraŭ studento aliĝis kiel volontulo en la Milito de Sendependiĝo (1812) kaj sekvis la militistan karieron dum dek jaroj, licenciiĝis en 1822, sen atingi ascendojn eble pro sia liberala idearo. Tiam li perdis la maldekstran okulon dum duelo kiu okazis en 1818 en Jerez de la Frontera, kaj li havis oportuon veturi tra Hispanio.

Li plenumis administrajn postenojn pri trezoro en Ŝativo kaj Valencio kaj luktis kontraŭ la Cent Mil Filoj de Sankta Ludoviko (1823); tiujare li direktis sin al Madrido por serĉi literaturajn triumfojn; kion li akiris per la premiero de A la vejez viruelas en 1824. Li tradukis francajn komediojn por la entreprenisto Grimaldi el 1825 al 1830 kaj amikiĝis kun la Markizo de Molíns (1828), kiu estos lia ĉefa biografo. Li partoprenis aktive en la babilrondo El Parnasillo el 1830, apenaŭ konstituita. En 1831 la sukcesa triumfo de Marcela, o ¿cuál de los tres? malfermis al li la pordojn de la famo, same kiel la publikigo de traduko de Tibulo havigis al li postenon kiel bibliotekisto en la Nacia Biblioteko de Madrido. Pro observoj troa kritikaj de Larra pri lia teatro li malamikiĝis; Larra estis kolera pri la dura kritiko de Bretón al sia komedio No más mostrador kaj komprenigis lin, ke li ripetiĝas kaj uzas ĉiam la samajn formulojn. Bretón respondis per atako en Me voy de Madrid (mi eliras el Madrido, 1835) kaj Redacción de un periódico (ĵurnala redaktejo, 1836), kie li akuzon lin kiel fripono, edinema kaj trompema. Tamen komunaj amikoj reamikigis ilin en 1836. Li edziĝis en 1837 kun burĝino neiome romantisma, kaj samjare li eniris en la Reĝa Akademio per diskurso interesanta pri la gravo de la metrika varieco en teatro. Li ĉeestis regule al Ateneo kaj al Liceo. La ludo de Ponchada (1840) havigis al li nearindita reagon de militistoj kiuj devigis lin fuĝi al Burgos kaj Donostio. El 1840 li iĝis direktoro de la Nacia Presejo, ĉefredaktoro kaj direktoro de la Gaceta (1843-1847) kaj el 1847 al 1853 direktoro de la Nacia Biblioteko kaj porviva sekretario de la Real Academia Española, kie li estis enirinta en 1837. Li estis redaktoro kaj teatra kritikisto de multaj revuoj. Al 1848, li klopodis renovigi siajn teatrajn formulojn per la historia treatraĵo ¿Quién es ella? (kiu estas ŝi?, 1849), kun etoso en la kortego de Filipo la 4-a kie Quevedo reprezentas elstaran rolon. La maljuneco de Bretón de los Herreros estis trista: mizantropo kaj tre ĝeniga, rompis kontraŭ la Akademio, al kiu tiom servis (1870). La imperiestro don Pedro de Brasil vizitis lin en 1872, pro la granda populareco de Bretón tiulande. Li mortiĝis en 1873 de pulmito.

Spite sia situo en epoko de Romantismo li preferis kultivi la komedion je stilo moratina kaj satiri la tiamajn kutimojn. Li estas heredanto, en la fako de la komedio, de la ĝenrismo de Mariano José de Larra, Ramón Mesonero Romanos kaj Serafín Estébanez Calderón, kaj prikribis detale ampleksan repertorion de roluloj. Lia amikeco kun José de Espronceda, Nicasio Gallego kaj Larra kontribuis purigi lian stilon kaj al la formado de stilo propra kaj originala.

Bretón opinias pri sociaj problemoj kaj proponis solvojn inspiritajn en la vidpunkto de la burĝaro mezklasa kaj konformisma. Li kontruaxas reformojn socialajn se radikalajn, defendas ankoraŭ la aranĝitan geedzecon pro koveno, kaj kondamnas la flirtadon kaj la pasian troigon; preferas malbonan situacion al divorco kaj kritikas la romantismon importitan el Francio. Lia idealo estas la vivo rutina, antaŭvidita kaj ordigita de la racio kaj komuna senco.

Lia ĝenrisma teatro karakteras pro la facila intrigo, tendenco al triangulaj konfliktoj kaj grava rolo de la esprimivo kaj lingvaĵo. Li posedas lertan kaj fortan dialogon. Zorgas detale kaj la verkojn kaj la rolulojn. Kondamnas la tiaman francisman tendencon, sed ankaŭ ne estas troiga puristo. La etoso estas tipaj lokoj de Madrido, kiaj la Prado; li prezentas ĉiajn etosojn kaj cirkonstacojn de la tiama socia vivo.

La teatro de la urbo Haro, en La Rioja, nomiĝas por lia honoro Teatro Bretón de los Herreros.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Monumento al Manuel Bretón de los Herreros en naskoloko Quel.

Li verkis 103 verkaĵojn, el kiuj 23 proze, ĉefe novklasikaj komedioj, el kio li estis mastro inter Moratín kaj la alta komedio, sed li verkis ankaŭ kelkajn romantikajn teatraĵojn, kiaj Helena (1834), tipa melodramo kun etoso inter banditoj de Sierra Morena, kaj la historiajn teatraĵojn Fernando el Emplazado (1837) kaj Vellido Dolfos (1839), inspirira en la Romancaro kiu prezentas Vellido enamiĝinta je la reĝino Urraca de Leono kaj Kastilio. Li faris 64 tradukojn (ĉefe el franca: Marivaux, Scribe, la María Estuardo de Schiller, Jean Racine, Voltaire kaj aliaj aŭtoroj. Li faris dek refandojn (verkoj de Lope de Vega, Juan Ruiz de Alarcón, Calderón ktp.) Li verkis 387 poemojn kaj ĉirkaŭ 400 artikolojn ĝenrismajn aŭ pri teatra kritiko ĉefe. Inter liaj teatraĵoj elstaras Marcela, o ¿a cuál de las tres?, Muérete y verás, El pelo de la dehesa, Flaquezas mninisteriales, El hombre pacífico, El editor responsable, La batelera de Pasajes, Dios los cría y ellos se juntan, Un francés en Cartagena, La escuela de las casadas, Un novio para la niña, La escuela del matrimonio, Todo es farsa en este mundo kaj Un tercero en discordia.

Lia poeziarto estas fidela al Novklasikismo pro liaj odoj, anakreonaj, romancoj kaj satiroj. La unua eldonita poemkolekto estis Poesías (1831), sed li poste publikigis ilin en revuoj kaj ĵurnaloj laŭlonge de sia vivo. Evidentiĝas la influo de Eugenio Gerardo Lobo pro tendenco al vortoludo, de Manuel José Quintana pro patriotismo kaj de Juan Meléndez Valdés pro amtemaro. Sed plej valoraj estas liaj satiroj, kiaj la Epístola a Ventura de la Vega pri moraro de Madrido, premiita de la Liceo, kaj aliaj variaj pri la Sankta Alianco, Karlismo, klerularo kaj tiamaj eventoj.

Li kultivis la ĝenrisman artikolon laŭ stilo de Ramón Mesonero Romanos, kaj kunlaboris en Semanario Pintoresco Español kaj en Los españoles pintados por sí mismos per priskribo de malriĉaj al mazklasaj tipoj kiaj maronistinoj, lavistinoj aŭ mam-nutristinoj. Li intense laboris en la Real Academia, partoprenis en la naŭa eldono de la Diccionario (vortaro) kaj en la redakto kaj presado de la Gramática, kies Compendio (1859) por instrusistemo prilaboris entute. Preparis krome 497 artikolojn por la vortaro de sinonimoj kaj faris resumojn kaj protokolojn de la akademio el 1859 al 1868.

Kiel teatra kritikisto faris nombrajn verkojn por El Universal, La Abeja, La Ley kaj aliaj. Li intermezis inter Novklasikismo kaj Romantismo, uzas referencojn kaj teknikajn kaj historiajn kaj starigis la dramatisman efikon kiel supera regulo de teatro. Kritikis akre la komedion No más mostrador de Larra, kio eble malamikigis iin. Krom lia diskurso por eniro en la Akademio pri teatra metriko, meciindas Progresos y estado actual del arte de la declamación en los teatros de España (1852)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.)