Brunbrusta karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunbrusta karpodako
Brunbrusta karpodako, masklo ĉe Kullu – Manali, Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato
Brunbrusta karpodako, masklo ĉe Kullu – Manali, Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. nipalensis'
Carpodacus nipalensis
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunbrusta karpodako (Carpodacus nipalensis) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga monotipa genro Procarduelis, pli proksima al Fringilla ol la veraj karpodakoj. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj.

Tiu birdo montras tre rimarkindan bildon en kapo, nome tre ruĝa frunto kaj iom pli rozecruĝa gorĝareo, dividitaj per bruna traokula strizono kiu iras al kolflankoj, sed kun duaranga branĉo kiu disigas post la okulo kiel pli mallarĝa bordo de la ruĝeca krono. Inter ambaŭ brunaj strioj iras tre rimarkinda rozkolora strio al nukoflankoj. La dorso estas strieca rozkolora kaj bruna, dum la flugiloj estas pli brunaj. La subaj partoj estas rozruĝecaj kaj punktecaj sed kun tre forta bruna nuanco en brusto, kio nomigas la specion en la komuna nomo. La vosto estas mezlonga, la kruroj rozkolorecaj kaj la fingroj tre longaj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]