Essertines-sur-Rolle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bugnaux)
Essertines-sur-Rolle
Blazono de Essertines-sur-Rolle
Blazono de Essertines-sur-Rolle
Blazono de Essertines-sur-Rolle
Essertines-sur-Rolle
Essertines-sur-Rolle
Essertines-sur-Rolle
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 29′ 33″ N 6° 19′ 4″ O / 46.49250 °N, 6.31778 °O / 46.49250; 6.31778 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 33″ N 6° 19′ 4″ O / 46.49250 °N, 6.31778 °O / 46.49250; 6.31778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 655
Areo 6,95 km²
Alteco 726 m super marnivelo
Poŝtkodo 1186
Komunumkodo 5856
Mapo de Essertines-sur-Rolle
Mapo de Essertines-sur-Rolle
Situa mapo de Essertines-sur-Rolle
vdr

Essertines-sur-Rolle estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 655 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Essertines-sur-Rolle situas la monteta tavolo sude de la Ĵurasa Montaro super la valo de la rivero Saubrette. La komunumo konsistas el la vilaĝo Essertines, la vilaĝetoj Châtel, Bugnaux, Roussillon kaj Creux du Mars, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,95 km², de kiuj 19,6% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 7,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Essertines-sur-Rolle limas en nordo al Saint-Oyens, en nordnordoriento al Gimel, en nordoriento al Aubonne, en oriento al Mont-sur-Rolle, en sudo al Rolle, en okcidento al Tartegnin, en okcidentosudokcidento al Gilly, kaj en sudokcidento al Burtigny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Essertines-sur-Rolle situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Mont-sur-Rolle al Gimel. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn sude de la vilaĝocentro de Essertines apud Rolle. Pere de la poŝtaŭtolinio de Rolle al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Essertines-sur-Rolle datiĝas el la jaro 1152 kiel Essartinis. En la vilaĝeto Bugnaux estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo. Dum mezepoko la teritorio de Essertines kongruis kun la tiam Senjorujo Mont-le-Vieux. La merkatourbeto Mont-le-Vieux estis menciita la unua fojon en la jaro 1179 kaj detruita en la jaro 1475 kaj tiam forlasita favore al la vilaĝo Essertines. En la jaro 1315 la subuloj de la Kastelo Mont-le-Vieux ricevis la civitanecon de Moudon. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Essertines apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Aubonne kaj en la jaro 1803 al la Distrikto Rolle. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]