Campinas
Campinas | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Brazilo | ||||
Ŝtato | San-Paŭlo | ||||
Regiono | Metropolitana de Campinas | ||||
Fondita | 14 jul. de 1774 | ||||
Komunumaro | Urbestrejo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 13000-000 | ||||
Telefonkodo | 19 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Hélio de Oliveira Santos (ĝis 2012) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1,056,644 (2 008) | ||||
Loĝdenso | 1 328 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 22°54′21″S 47°03′39″U / 22.90583°S, 47.06083°U (mapo) Koordinatoj: 22°54′21″S 47°03′39″U / 22.90583°S, 47.06083°U (mapo) | ||||
Alto | 580 - 1.050 m (INDI) | ||||
Areo | 795,667 km² | ||||
Horzono | UTC-3 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Campinas [+] | |||||
- Koordinatoj: 22° 54′ 21″ S 47° 03′ 39″ U / 22.90583 °S, 47.06083 °U (mapo)Koordinatoj: 22° 54′ 21″ S 47° 03′ 39″ U / 22.90583 °S, 47.06083 °U (mapo)
Campinas /kã'pinaz/ (kio signifas "Kamparoj"), foje esperantigita per Kampino, foje ankaŭ per la evitinda Kampinaso, estas la plej granda urbo de la landinterno de ŝtato/federaciero San-Paŭlio, kun 1,045 miliono da loĝantoj (laŭ taksado de 2005). En ĝi oni fondis la unuan Esperanto-grupon de Brazilo en 1906, Suda Stelaro. Tie estas la grava universitato UNICAMP. Ĝi estis alinomata "Urbo de Hirundoj", pro la amaso de tiuj birdoj, kiuj ĉiujare revenis kiam la urbo estis malpli granda. Ĝi fondiĝis en la 14-a de julio 1774.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Blumenau, Brazilo 1983
- Ŝablono:Flagikono Ubatuba, Brazilo 2007
- Ŝablono:Flagikono Belém, Brazilo 2003
- Ŝablono:Flagikono Gifu, Japanio, 1982
- Ŝablono:Flagikono San Martin de Porres, Bolivio 1981
- Ŝablono:Flagikono Malito, Italio 2006
- Ŝablono:Flagikono Fuzhou, Ĉinio 1996
- Ŝablono:Flagikono San Diego, Usono 1995
- Ŝablono:Flagikono Córdoba (Argentino), Argentino 1993
- Ŝablono:Flagikono Novi Sad, Serbio 1989
- Ŝablono:Flagikono Concepción, Ĉilio 1979
- Ŝablono:Flagikono Daloa, Eburbordo 1982
- Ŝablono:Flagikono Asunción, Paragvajo 1973
- Ŝablono:Flagikono Jeriko, Palestino 2003
- Ŝablono:Flagikono Auroville, Barato 2004
- Ŝablono:Flagikono Durban, Sud-Afriko 2009
- Ŝablono:Flagikono Torino, Italio
- Ŝablono:Flagikono Fuŝuno, Ĉinio
- Ŝablono:Flagikono Jingan, Ĉinio
- Ŝablono:Flagikono Bisaŭo, Gvineo Bisaŭa
- Ŝablono:Flagikono Santa Cruz de la Sierra, Bolivio
- Ŝablono:Flagikono Chitato, Angolo
Esperanto en Campinas
En Campinas, la 17-an de Marto 1906, João Keating kaj Tobias Rabelo Leite fondis klubon “Suda Stelaro”, la unua esperantista grupo en Brazillando.
Fine de la 1940-aj jaroj refondiĝis Suda Stelaro, kies unuan kunsidon atestis unu el niaj plej eminentaj brazilaj pioniroj, Ismael Gomes Braga. Inter ĝiaj aktivaj membroj estis ĵurnalisto Paulo Botelho Camargo.
En la 1960-aj jaroj Oscar Hoff estis la fondinto de Campinas Esperanto-Grupo. Li instruadis Esperanton en “Centro de Ciências, Letras e Artes”. Li redaktis bultenon kaj prelegadis.
En 1981 estis grupo de Esperanto en la Instituto pri Fiziko Gleb Wataghin de Unicamp. La instruistoj Gerald Weber kaj Augusto (el Maceio) instruis tie. En 1982 la kurso de Esperanto translokiĝis al la Instituto de Estudos da Linguagem (IEL) sub la gvidado de Emilio Cid, kiu instruis ĝis 1983.
Cele revigligi la movadon, en 1984 okazis Brazila Kongreso de Esperanto, en Campinas, kunordigita de Prof-ro Walter Francini, el EASP, kaj la tiama instruisto en Campinas, João Aguilera. Oficiale oni starigis, en la placo Napoleão Laureano, kvartalo Botafogo, monumenton kun medalo de Zamenhof.
En la jaro 1986 estis fondita Kultura Centro de Esperanto – KCE, fare de João Aguilera, David Bianchini, João Otávio V. Rodrigues, Fabrício Possebon kaj aliaj samideanoj.
En la posta jaro KCE ricevis la titolon de Publika Utileco, urba leĝo 5790/87, donita de urba registaro. En 1993, post ekspozicio pri aŭtomata tradukado en UNICAMP – Ŝtata Universitato de Campinas, KCE gajnis retadreson, kiu estis kultura@turing.unicamp.br, kaj tiel iĝis la unua Esperanto-grupo en Brazilo kiu disponis pri tiu komunikebleco.
Danke al “Estação Aleph”, unu el la interretaj provizantoj de Campinas, KCE gajnis en Marto 1996 la spacon (kaj nelimigitan kaj senpagan!) por sia TTT-paĝo. Tiel kreiĝis, fare de James Rezende Piton, la unua institucia paĝo pri Esperanto en la portugala, verŝajne en la mondo (http://www.aleph.com.br/kce). Nuntempe eblas atingi ĝin per la adreso http://www.esperanto.cc.
KCE kunordigis, kune kun EASP, la 16-an Ŝtatan Renkontiĝon de Esperanto, okazinta en 1992, en publika lernejo de la urbo, nomata “Culto à Ciência”. Tien alvenis proksimume 250 esperantistoj.
Pere de la reto KCE aperigis, en Julio 1996, kurson por brazilanoj: CER – Curso de Esperanto pela Rede (Kurso de Esperanto per la Reto), kunordigita de Prof-o José J. Lunazzi – ĝi estisadaptita kun aldonoj el franca versio. Vere, per interreto ĝi fariĝis kurso internacia kun lernantoj el diversaj landoj.
Inter aliaj agadoj ankoraŭ reliefas la preparo por starigo de kablo-televidkanalo por la komunumo. En Oktobro 1996 KCE komencis, kune kun aliaj neprofitaj organizoj de Campinas, la preparon por starigo de TV Fenikso. KCE estas fondinta membro de la asocio kiu administrus ĝin.
Diversaj aliaj projektoj restas, kiel ekzemple: Projekto Kelter, Kulturaj Kajeroj, ktp, (Detaloj, vizitu TTT-paĝon www.esperanto.cc).
Cele labori por Esperanto ĉe Universitato UNICAMP, Ivanhoé Baracho kunlaboris por la movado ĉefe en la 1980-aj jaroj kaj nuntempe José J. Lunazzi.
Aliaj grupoj ekzistis por instruado de la lingvo, ekzemple, João Aguilera fondis klubon de Esperanto siahejme kaj Juscelino Gama gvidis kursojn en “Tribunal do Trabalho” (Laboro-Tribunalo). Juscelino kaj Nazareno instruadis ankaŭ en “Casa D’Italia”.
Gravas la laboro por Esperanto ene de Spiritisma Movado en Campinas. “Grupo Espírita-Esperantista João Ernesto” okazigis, de la 21-a ĝis la 27-a de Junio 1987, “1ª Semana Espírita-Esperantista”. Reliefas la apogo al Esperanto fare de USEIC – União das Sociedades Espíritas Intermunicipal de Campinas, kies laboro, pere de sia ĵurnalo “Alavanca” kaj departemento pri Esperanto, ĉiam diskonigadis informojn pri Esperanto, instruadis kursojn kaj kunordigadis eventojn, precipe rilate al Esperanto, Spiritismo kaj Evangelio. Tie deĵoris ekde 1986 Maria Manuela Andrade Silva Santos, João Otávio V. Rodrigues, Ada de Almeida Leite, Sérgio Luiz de Campos, David Bianchini kaj Anita Zimmerman.
ZEOj en Campinas
- Strato D-ro Lazaro Zamenhof – kvartalo Jardim Lisa I – Poŝtkodo 13058-372;
- Strato Suda Stelaro – kvartalo Jardim Novo Maracanã – Poŝtkodo 13058-443;
- Strato Esperanto – kvartalo Vila Carlito – Poŝtkodo 13043-080;
- Strato João Keating – kvartalo Botafogo – Poŝtkodo 13070-320.
- Ekde 2003 prof. d-ro David Bianchini instruas Esperanton en Universitato PUC-Campinas kiel kurson libere elekteblan de la studentoj ĉe praktikoj pri klerigo (Práticas de Formação).
Kampinaj esperantistoj
Eksteraj ligiloj
http://www.aleph.com.br/kce/niaurbo.htm
(en la Portugala kaj Angla): http://www.psg.com/~walter/campinas.html