Carl Spitteler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carl SPITTELER)
Carl Spitteler
Nobel-premiito
Persona informo
Carl Friedrich Georg Spitteler
Naskonomo Carl Friedrich Georg Spitteler
Naskiĝo 24-an de aprilo 1845 (1845-04-24)
en Liestal
Morto 29-an de decembro 1924 (1924-12-29) (79-jaraĝa)
en Lucerno
Tombo Friedhof Friedental vd
Religio reformed vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Zuriko vd
Subskribo Carl Spitteler
Familio
Patro Karl Spitteler vd
Gefratoj Adolf Spitteler vd
Edz(in)o Marie op der Hoff vd
Profesio
Alia nomo Carl Felix Tandem • Felix Tandem vd
Okupo poeto • verkisto • teologo vd
Verkado
Verkoj Unser Schweizer Standpunkt ❦
Olympischer Frühling vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl SPITTELER [kal ŜPItele] (naskiĝis la 24-an de aprilo 1845 en Liestal; civitano de Bennwil; mortis la 29-an de decembro 1924 en Lucerno) estis svisa verkisto.

Li studis juron en Bazelo, poste teologion en Zuriko kaj Heidelberg (Germanio). Duboj pri sia kredo tamen igis lin ĉesigi sian pastran karieron kaj li laboris kiel instruisto, ĵurnalisto kaj (ekde 1892) kiel libera verkisto. Li publikigis romanojn, novelojn, teatraĵojn, eseojn kaj poemojn, sed famon li gajnis ĉefe per siaj eposoj. En la jaro 1919 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo, grandparte por sia eposa poemego Olimpika Printempo.

Carl Spitteler estis frato de la kemiisto Adolf Spitteler.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Carl Spitteler en 1905.
  • Prometheus und Epimetheus (eposo, 1880; nova eldono sub la titolo Prometheus der Dulder, 1924)
  • Conrad der Leutnant (novelo, 1898)
  • Lachende Wahrheiten (eseoj, 1898)
  • Glockenlieder (poemoj, 1906)
  • Olympischer Frühling (eposo, 4 volumoj, 1900-1905; noveldono, 2 vol., 1910)
  • Meine frühesten Erlebnisse (membiografio, 1914)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.