Bridosturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Creatophora)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bridosturno
Bridosturno ĉe la Bestoĝardeno de Toledo
Bridosturno ĉe la Bestoĝardeno de Toledo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Creatophora
Specio: 'C. cinerea'
Creatophora cinerea
(Meuschen, 1787)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bridosturno, Creatophora cinerea, estas migra birdo de la familio de Sturnedoj, kiu loĝas en orienta kaj suda Afriko nome en Eritreo, Etiopio kaj nordokcidenta kaj suda Somalio suden al Ugando, Ruando, Burundo, Kenjo kaj Tanzanio, ankaŭ el okcidenta kaj suda Angolo kaj sudorienta DRKongo suden al Zambio, Malavio, Mozambiko, Namibio, Bocvano, Zimbabvo kaj Sudafriko. Ĝi estas specio de herbejoj, malfermaj arbaroj kaj kultivejoj.

Tiu estas la ununura sturno de Afriko kiu ŝajne montras similecon kun la sturnedoj de Azio, ĉefe kun tiuj de la genro Sturnus. Ties nudaj vizaĝaj partoj kaj kapablo por manĝi per malferma beko en herbejo estas unikaj inter afrikaj sturnoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Creatophora kaj estas monotipa, tio estas, ne estas agnoskitaj subspecioj, spite la granda teritorio.

Tiu komuna afrotropiso specio ŝajne etendas sian teritorion en Okcidentan Afrikon, kaj ĉeestas ankaŭ en Arabio, Madagaskaro kaj la Sejŝeloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Nereproduktanta masklo

La Bridosturno estas 21 cm longa, kun mallonga vosto kaj pintecaj flugiloj. Ĝi havas ĉefe grizan plumaron escepte blankan pugon kaj nigrajn flugilplumojn kaj voston. La reproduktanta masklo havas blankan ŝultromakulon kaj distingan kapobildon kun senpluma flava haŭtaĵo kaj nigraj fruntaj kaj gorĝaj bridoj, tiuj lastaj ege pendantaj. La etendo de tiuj sezonaj karakteroj pliiĝas laŭ la aĝo de la birdo, kaj kelkaj maljunaj inoj povas montri pli mildan version de tiu plumaro, kvazaŭ eluzita.

La nereproduktanta masklo havas plumokovritan kapon escepte malgrandan flavan makulon malantaŭ la okulo. Ne estas "bridoj" (malgraŭ ĝia nomo) sur ĝia frunto, sed estas nigra "lipharara" strio. La blanka ŝultromakulo estas multe pli malgranda. Plumaroj de ino kaj junuloj estas similaj al tiu de la nereproduktantaj maskloj, sed la flugilplumoj kaj vosto estas brunaj.

La nigraj flugil- kaj vosto-plumoj kaj blanka pugo faras tiun specion nekonfuzebla dumfluge. La beko estas rozkoloreca al eburkolora kaj la kruroj estas rozkoloraj.

Tiu specio havas ampleksan gamon da fajfaj aŭ krakaj alvokoj kompareblaj al tiuj de la ordinara sturno, sed la plej familiara estas fajfa ssreeeeo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Bridosturno estas kolonia reproduktanto, kaj povas kunhavi siajn koloniojn kun Ploceedoj. Ili ĉiam nestumas en arboj aŭ arbustoj, inklude akacioj kaj eŭkaliptoj je 1 al 10 m supergrunde. La globeca nesto estas farata el bastonetoj kaj kovrata el herbo aŭ plumoj. La ino demetas 2 al 5, sed plej ofte 3 aŭ 4, ovojn kiuj estas palbluaj, senmakulaj aŭ kun nur kelkaj brunaj punktoj, kaj tiuj estas demetitaj antaŭ la finkonstruo de la kupolo de la nesto. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kovas la ovojn kaj zorgas la idojn.

Eloviĝo okazas post 11 tagoj, kaj elnestiĝo post pluaj 13–16 tagoj. Ili ne povas flugi, kaj suferas akran predadon el grandaj rabobirdoj.

Reproduktado dependas el abundan insektodisponeblo, kaj koloniojn eĉ oni abandonas, eĉ kun idoj en nesto, se, ekzemple, lokustaroj estas detruitaj de kontrolpolitiko.

Ripozado[redakti | redakti fonton]

La Bridosturno estas tre gregema kaj formas grandajn arojn, ofte kun aliaj sturnoj. Ankaŭ la kareksaj ripozejoj, kiuj povas esti grandaj, povas esti komunaj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj sturnoj, ankaŭ la Bridosturno estas ĉiomanĝanta, kaj prenas ampleksan gamon de senvertebruloj, semoj kaj beroj, sed ties dieto estas ĉefe insektoj inklude multajn akridojn, kaj de tio la loka nomo “lokustobirdo”.

Foje ili traserĉas ĉe rubejoj, kaj ofte staras sur gregoj, manĝante insektojn ĝenitajn de la grandaj animaloj kaj ankaŭ forigante ektoparazitojn.

Ĝeneralaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • FEARE, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.
  • SINCLAIR, Ian; Hockey, Phil and Tarboton, Warwick. (2002) SASOL Birds of Southern Africa. Struik. ISBN 1-86872-721-1.