Sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ordinara sturno)
Por la itala komunumo, vidu la paĝon Sturno (Italio).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Saturno.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vulgara sturno

Sturno en Londono
Sturno en Londono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnus
Specio: 'S. vulgaris'
Sturnus vulgaris
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vulgara sturno, ordinara sturno, eŭropa sturno aŭ simple sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio.

Tiu specio de sturno estas indiĝena de plej parto de moderklimataj Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ili estas loĝantaj birdoj en suda kaj okcidenta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio, dum nordorientaj populacioj migras suden kaj okcidenten vintre al tiuj regionoj, kaj eĉ iom pli suden al areoj kie ili ne reproduktiĝas, nome en Iberio kaj norda Afriko. Ĝi estas disvastiĝinta ankaŭ en Aŭstralio, Novzelando, Nordameriko kaj Sudafriko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Sturno

En la genro Sturnus, la Eŭropa sturno estas la tipa specio, la ununura kun ĉiuj tipaj karakteroj de tiu genro. Estas en tiu genro kie la surgrunda manĝotekniko de sondado per malferma beko estas plej antaŭenigita; la tekniko inkludas emmeton engrunde de la malferma beko kiel metodo serĉi kaŝitajn manĝerojn. Eŭropaj sturnoj havas la fizikajn trajtojn kiuj permesas ilin uzi tiun manĝoteknikon, kiu sendube helpis la specion disvastiĝi tiom amplekse.[1]

Kune kun la Sturnus vulgaris, la genro Sturnus inkludas ankaŭ kelkajn speciojn kiuj ŝajne estas pli malpli rilataj, sed kelkaj pridisputas ĉu se la taksonomio baziĝas sur natura evolua grupigo, tiam nur la Eŭropa kaj la Nigra sturno estu grupigitaj kune.[2]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

S. v. faroensis ĉe Ferooj

Estas kelkaj subspecioj de la Eŭropa sturno, kiuj varias laŭ irizeco de plenkreska plumaro. Laŭ grada variado laŭ geografiaj teritorioj kaj etenda intergradado, oni interkonsentas ke la subspecioj estas klinaj. Akceptado de diferencaj subspecioj varias inter diversaj fakuloj.[3][4][5][6]

  • Sturnus vulgaris vulgaris Linnaeus, 1758. Ordinara sturno. Plej parto de Eŭropo, escepte fora nordokcidento kaj fora sudoriento; ankaŭ Islando kaj la Kanarioj, kie ĝi estas ĵusa kolono. Ankaŭ enmetitaj populacioj tutmonde apartenas al tiu subspecio.
Nomiga subspecio. La brilo estas verda en kapo, ventro kaj suba dorso, bronzopurpura en kolo al supraj brusto kaj dorso, kaj purpura en flankoj kaj supraj flugilkovriloj. Nefacile videblaj helgrizaj bordoj en subaj flugilkovriloj. En orientaj partoj de la teritorio, pli purpura kaj malpli bronza briloj.
  • Sturnus vulgaris faroensis Feilden, 1872. Feroa sturno; foje misliterumita faeroensisfaroeensis. Ferooj.
Iom pli granda ol la nomiga, ĉefe ĉe beko kaj kruroj. Plenkreskuloj kun pli malhela kaj senkolora verda brilo kaj malpli punkteco eĉ en freŝa plumaro. Junuloj estas fulgonigraj kun blankecaj mentono kaj areoj en ventro; gorĝo kun nigreca punkteco.
  • Sturnus vulgaris zetlandicus Hartert, 1918. Ŝetlanda sturno. Ŝetlandoj.
Kiel faroensis sed intermeza laŭ grando inter tiu kaj vulgaris. Birdoj el insuloj Fair, Sankta Kildo kaj Foraj Hebridoj estas intermezaj inter tiu subspecio kaj la nomiga kaj ties lokigo kun vulgariszetlandicus varias laŭ la fakuloj. Malhelaj junuloj troviĝas foje en Skotio kaj suden, indike iom da genofluo el faroensis aŭ origina polimorfismo kiu iĝis hegemonia en faroensis.
  • Sturnus vulgaris granti Hartert, 1903. Azora sturno. Azoroj.
Kiel nomiga, sed pli malgranda, ĉefe ĉe piedoj. Ofte forta purpura brilo en supraj partoj.
Kiel nomiga, sed brile en kapo hegemonie purpura, en verda dorso, en flankoj kutime purpurblua, en supraj flugilkovriloj bluecverda. Dumfluge, videblaj helaj cinamaj bordoj de subaj flugilkovriloj kaj akzeloj; tiuj areoj povas aperi tre palaj en freŝa plumaro.
  • Sturnus vulgaris tauricus Buturlin, 1904. El Krimeo kaj oriente de rivero Dnepro orienten ĉirkaŭ marbordo de Nigra Maro al okcidenta Malgrand-Azio, kvankam ne en altaj teroj kie ĝi estas anstataŭata de purpurascens.
Kiel nomiga, sed klare longflugila. Brilo de kapo verda, de korpo bronzopurpura, de flankoj kaj supraj flugilkovriloj verdecbronzaj. Subflugiloj nigrecaj kun palaj bordoj de kovriloj. Preskaŭ senpunkta en reprodukta plumaro.
  • Sturnus vulgaris purpurascens Gould, 1868. Orienta Turkio al Tbiliso kaj Lago Sevan, en altaj teroj en orientaj bordoj de Nigra Maro anstataŭante tauricus.
Kiel nomiga, sed flugiloj pli longaj kaj verda brilo limigita al orelkovriloj, kolo kaj supra brusto. Purpura brilo ie ajn escepte en flankoj kaj supraj flugilkovriloj kie estas pli bronza. Malhelaj subflugiloj kun fajnaj blankaj bordoj en kovriloj.
Verda brilo en kapo kaj dorso, purpura brilo en kolo kaj ventro, pli blueca en supraj flugilkovriloj. Subflugiloj kiel ĉe purpurascens.
Tre simila al tauricus sed pli malgranda kaj komplete alopatria, separata de purpurascens, caucasicus kaj nobilior.
Kiel purpurascens sed pli malgranda kaj flugilmallonga; orelkovriloj kun purpura brilo, kaj subaj partoj kaj subflugiloj kun brilo tre ruĝeca.
Malgranda; purpura brilo nur en kolareo kaj foje en flankoj al vostokovriloj, resto kun verda brilo.
  • Sturnus vulgaris minor (Hume, 1873). Sinda sturno. Pakistano.
Malgranda; verda brilo nur en kapo kaj suba ventro kaj dorso, ie pli purpura brilo.

Oni nomigis kelkajn aliajn formojn, sed estas ĝenerale ne plu konsiderataj validaj. Plejparto estas intergradoj el koincido de teritorioj de diversaj subspecioj.[5]

  • S. v. ruthenus Menzbier, 1891 kaj S. v. jitkowi Buturlin, 1904 estas intergradoj inter vulgaris kaj poltaratskyi el okcidenta Rusio.
  • S. v. graecus Tschusi, 1905 kaj S. v. balcanicus Buturlin kaj Harms, 1909 estas intergradoj inter vulgaris kaj tauricus el suda Balkanio al centra Ukrainio (kie estas iom da intergradado ankaŭ kun poltaratskyi) kaj tra Grekio al Bosporo.
  • S. v. heinrichi Stresemann, 1928 estas intergrado inter caucasicus kaj nobilior en norda Irano.
  • S. v. persepolis Ticehurst, 1928 el suda Irano (Farsia Provinco) estas tre simila al vulgaris; ne estas klara ĉu ĝi estas distinga loĝanta populacio de simplaj migrantoj el sudorienta Eŭropo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Adultoj kaj junuloj plumoŝanĝantaj al vintra plumaro, fine de somero

Ĝi estas inter la plej familiaraj birdoj de moderklimataj regionoj. Ĝi estas 19–22 cm longaj, kun enverguro de 37–42 cm kaj pezo de 60–90 g. La plumaro estas brile nigra, purpura aŭ verda, kaj punktita per blanko, ĉefe vintre. Masklaj plenkreskuloj de Eŭropa sturno estas malpli punktecaj sube ol plenkreskaj inoj. La gorĝoplumoj estas longaj kaj izolitaj, kaj uzataj kiel signalo dum memmontrado. Junuloj estas grizbrunaj, kaj je unua vintro ili ŝajnas plenkreskuloj kvankam ofte retenas kelkajn brunajn junajn plumojn ĉefe en kapo kaj ĉefe en komenca parto de vintro. La kruroj estas fortikaj, rozruĝecaj. La beko estas mallarĝa konusa kun akra pinto; somere, ĝi estas flava ĉe inoj, kaj flava kun blugriza bazo ĉe maskloj, dum vintre, kaj ĉe junuloj, ĝi estas nigra en ambaŭ seksoj. Plumoŝanĝado okazas unufoje jare, fine de somero post la fino de la reprodukta sezono; la freŝaj plumoj estas rimarkinde blanke pintecaj (brustoplumoj) aŭ sablokolore (flugiloj kaj dorso). Malpliigo de la punkteco de la reprodukta sezono estas farata de la blankaj plumopintoj de vintra plumaro. Sturnoj piediras pli ol saltas. Ties flugo estas tre forta kaj rekta; ili aspektas kun triangulaj flugiloj kaj kun mallonga vosto dumfluge.[3][4]

Konfuzo kun aliaj specioj eblas nur en Iberio, okcidenta Mediteraneo kaj nordokcidenta Afriko vintre, kie ĝi devas esti distingita el tre proksime rilata Nigra sturno, kiu, kiel ties nomo sugestas, havas malpli da punkteco en sia plumaro. La Nigra sturno povas esti distingita nur de proksime pro siaj longaj gorĝoplumoj.[4] Je pli baza nivelo, plenkreska masklo de Eŭropa merlo povas esti facile distingebla pro sia pli svelta korpoformo, longa vosto, kaj kutimaro; Ili saltetas anstataŭ piediri kaj ne sondas per malferma beko. Dumfluge, nur la multe pli pala bombicilo kunhavas similan flugokonturon.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Junulo

La ordinara sturno estas bruema birdo kiu elsendas ampleksan varion kaj de melodiaj kaj de mekanikecaj sonoj, inklude distingan "lupofajfon". Sturnoj estas imitemaj, kiel multaj de ties familio. En kaptiveco, Sturnoj lernas imiti ĉiujn tipojn de sonoj kaj parolaĵoj.

Kantoj estas pli komune elsendataj de maskloj, kvankam ankaŭ inoj kantas. Kantoj konsistas el miksaĵo de imitado, klikoj, sonorilado, babilado, fajfoj kaj pepado.[7] Kroma kanto, oni priskribis 11 aliajn alvokojn, inklude arigalvokon, minacalvokon, atakalvokon, grumbalvokon kaj seksalvokon.[7] Birdoj parolemas dum ripozado kaj banado —farante grandan kvanton de bruo kio povas frustri lokajn homajn loĝantojn. Eĉ kiam sturnaro estas komplete silenta, la sinkronigitaj movoj de la birdaro faras distingan huadon kiu povas esti aŭdata el centoj da metroj.[7]

Kantanta birdo montrante la longajn gorĝoplumojn

Distribuado kaj biotopo[redakti | redakti fonton]

Eŭropaj sturnoj preferas urbajn aŭ ĉeurbajn areojn kie artefaritaj strukturoj kaj arboj havigas taŭgajn nestolokojn kaj ripozejojn. Ili ankaŭ komune loĝas en herbejaj areoj kie facilas manĝi —kiaj farmoj, herbopaŝtejoj, ludejoj, golfejoj kaj eĉ flughavenoj.[8] Ili foje loĝas en malfermaj arbaroj kaj pli rare en arbustaroj kiaj la Aŭstralia makiso. Eŭropaj sturnoj rare loĝas en densaj, humidaj arbaroj (ekzemple pluvarbaroj aŭ humidaj sklerofilaj arbaroj). Ordinaraj sturnoj adaptiĝis ankaŭ al marbordaj areoj, kie ili nestumas kaj ripozas en klifoj kaj manĝas inter algoj. Ties kapablo adaptiĝi al granda vario de biotopoj permesis ties disvastigon kaj setligon tra la tuta mondo —rezulte en veveja gamo el marbordaj humidaj teroj al alpaj arbaroj, el marnivelo al 1900 m super marnivelo.[8]

Disvastiga tra la norda hemisfero, la Eŭropa sturno estas indiĝena de Eŭrazio kaj troviĝas tra Eŭropo, norda Afriko (el Maroko al Egiptio), norda Barato, Nepalo, Mezoriento (inklude Sirion, Irakon kaj Iranon), kaj nordokcidenta Ĉinio. Krome, ĝi estis enmetita kaj sukcese setliĝita en Novzelando, Aŭstralio, Nordameriko, Fiĝio, kaj kelkaj insuloj de Karibio. Kiel rezulto, ĝi povis ankaŭ migri al Tajlando, Sudorienta Azio, kaj Novgvineo.[9] En Aŭstralio, la Eŭropa sturno estas nomata ordinara sturno, kaj ĉeestas tra sudoriento, kvankam oni observis kelkajn izolatajn populaciojn en norda kaj Okcidenta Aŭstralio. Ili estas oftaj tra Novsudkimrio, Viktorio, Kvinslando, Tasmanio, kaj en disaj lokoj ĉe la sudorienta parto de Okcidenta Aŭstralio.[10]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Sturnaro ĉe Valo Napa

Ĝi estas tre gregema specio aŭtune kaj vintre. Argrandoj estas tre variaj, kaj grandaj birdaroj havigas spektaklajn vidaĵon kaj sonon kutime ĉe ripozejoj. Tiuj grandaj aroj ofte allogas rabobirdojn kiaj la Kolombfalko aŭ la Nizo. Aroj formas densan sferecan formaĵon dumfluge, ofte etendiĝante kaj maletendiĝante kaj ŝanĝante formon, ŝajne sen iu ajn flugestro. Tre grandaj ripozejoj, escepte ĝis 1.5 milionoj da birdoj, povas formiĝi en urbaj centroj, arbaroj aŭ kanejoj, kaŭzante problemojn per siaj fekaĵoj (milionoj da fekaĵoj). Tiuj povas akumuliĝi ĝis 30 cm alte, mortigante arbojn pro ties kemia kompono; en pli malgrandaj kvantoj la fekaĵoj estas tamen profitaj kiel Sterko, kaj tiele arbaradministristoj povas klopodi movigi ripozejojn el arbarareo al alia por disvastigi la profiton kaj eviti grandajn toksejojn.[11]

Grandaj aroj de pli da unu miliono da sturnoj estis observataj tuj antaŭ suneliro printempe en sudokcidenta Jutlando, Danio. Tie ariĝas marte ĝis nordaj birdoj el Skandinavio kiuj foriras al ties reproduktaj teritorioj meze de aprilo. Tia arigado kreas komplikajn formojn ĉe la ĉielo kiel fenomeno loke konata kiel Nigra suno. Por ĝui tiun spektaklon, la plej taŭga loko estas la ĉemaraj marĉejoj (marsken en Dana) de Tønder kaj Esbjerg municipo inter Tønder kaj Ribe.[12] En tiaj multnombraj aroj la kuraĝaj rabobirdoj kiuj atakas ilin povas esti damaĝitaj de tiom multnombra reago per sturnaj fekaĵoj kaj vomaĵoj kio povas senflugigi la rabobirdon kiu povas fali aŭ eĉ droni se la atako okazis super akvo.

Sturnoj estas ĉasataj de rabobirdoj, inklude la speciojn de la Migra falko ie ajn kaj de la Berigora falko en Aŭstralio. Tamen, en la 1970-aj jaroj la konsumado de produktoj kemie traktataj per DDT fare de sturnoj kiuj estis sekve manĝataj de Migrofalkoj kaŭzis danĝerajn sekvojn de la toksaĵo en la falko. Kiel rezulto, oni observis malaltajn reproduktajn sukcesojn pro pli maldikaj ovoŝeloj kaj restoj de organokloro en ovoj.[13]

Nestoj de Eŭropaj sturnoj estas tre vundeblaj fare de predantoj kiaj ermenoj, vulpoj, kaj homoj. Ankaŭ la ordinara minao estas minaco, ĉar ili ofte rabas ovojn, idojn kaj eĉ plenkreskajn sturnojn el siaj nestoj.[14]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa sturno estas insektovora, kaj tipe konsumas insektojn inklude raŭpojn, tineojn, kaj cikadojn, same kiel araneoj, milpieduloj, centipieduloj, limakoj, kaj malgrandaj lacertoj. Dum la konsumado de senvertebruloj necesas por sukcesa reproduktado, sturnoj estas ĉiomanĝantoj kaj povas manĝi ankaŭ grenon, semojn, fruktojn, nektarojn, kaj rubaĵojn, se estas oportuno.[15][16][17]

Estas kelkaj metodoj per kiuj ili manĝas; sed ĉefe ili manĝas el aŭ ĉe la grundo, kaptante insektojn el aŭ sub la surfaco de la grundo. Ĝenerale, sturnoj preferas manĝi inter malaltaj herboj kaj ofte troviĝas inter kaj eĉ sur paŝtantaj animaloj.[17] Grandaj aroj manĝas kune, laŭ praktiko nomata “rulomanĝo”: per kiu la birdoj malantaŭe de la aro konstante flugas antaŭen dum manĝado por ke ĉiu birdo havu vicon (1957).[18] Ju pli granda estas la aro, des pli proksime estas individuoj unu de alia dum manĝado. Aroj ofte manĝas en unu loko dum iom da tempo, kaj revenas al lokoj kie jam sukcese manĝis.[18]

Estas kvar tipoj de manĝado observitaj en la Eŭropa sturno:[18]

  • Sondado: La birdo plukas sian bekon en la grundon laŭhazarde kaj ripete ĝis kiam ĝi trovas insekton. Sondado estas ofte akompanata de bekogapado per kiu la birdo malfermas sian bekon dum sondado por pligrandigi la truon aŭ por separi herbotufon. Tiu instinkta kutimaro estis observata ĉe sturnoj kiuj manĝas rubaĵojn el plastaj rubujoj —tiele la bekogapado rezultas en malfermo de truoj en la rubosakoj kiuj permesas pli facilan eltiron de konsumeroj.
  • Atakado: Kiam la sturno kaptas senvertebrulon rekte el aero, sukcesa kutimo ĉe tiu specio.
  • Impetado: Malpli ofta tekniko kiam la sturno impetas por kapti moviĝintan celon aŭ senvertebrulon ĉe la surfaca grundo.
  • Kolektado: Kiam la birdo tiras reen por elfosi tervermon el grunde.

Inter Eŭropaj sturnoj, atakado kaj sondado estas la plej kutimaj manĝokutimoj.

Pariĝado[redakti | redakti fonton]

Nesto konstruita en rostokrado

Nepariĝintaj maskloj ekkonstruas nestojn por allogi solajn inojn. Maskloj ofte dekoras la neston per ornamaĵoj (kiel floroj) kaj freŝa verda materialo kiun la ino poste rearanĝas antaŭ akcepti lin kiel partneron.[19][20] Maskloj kantas dum multe de la konstruado kaj eĉ pli kiam ino alproksimiĝas al lia nesto. Post la seksumado la masklo kaj la ino plukonstruas la neston. Kutimaj nestolokoj estas en arbotruoj, konstruaĵoj, arbostumpoj, kaj artefaritaj nestoskatoloj. Nestoj estas tipe kosntruitaj el pajlo, seka herbo, bastonetoj kaj interne kovritaj el plumoj, lano kaj mildaj folioj. Konstruado kutime daŭras 4 al 5 tagoj kaj povas plui dum kovado.[21] Oni aldonas freŝajn herbojn al nestoj kaj tio funkcias kiel insektoforpelilo.[19][22]

Sturnoj estas kaj monogamaj kaj poligamaj, kvankam ovodemetado estas farataj ĝenerale de unu masklo kaj unu ino, foje la paro povas havi kroman helpanton. Paroj povas esti parto de pli granda kolonio, en kiu kazo kelkaj aliaj nestoj povus okupi la saman aŭ apudajn arbojn.[7]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Sturnus vulgaris - MHNT
Idoj kaj nesto en aerklimatizilo

La reprodukta sezono ekas el komenco de printempo al somero. En Aŭstralio, oni demetas ovojn el fino de septembro al fino de novembro sed la gamo etendas el fina julio al decembro.[7] Post seksumado la ino de la Eŭropa sturno demetas po unu ovon ĉiutage dum periodo de kelkaj tagoj. Se unu ovo perdiĝas dum tiu periodo, ŝi demetos alian ovon anstataŭe. La ovoj (4-5) estas malgrandaj, elipsaj kaj bluecaj (kaj foje blankecaj) kiu komune havas brilan aspekton.[21] Kovado daŭras 13 tagojn, kvankam la eloviĝo de la lasta ovo povas okazi 24 horojn post la unua. Ambaŭ gepatroj kunhavas la respondecon sidiĝi super la ovoj. Tamen la ino pasas pli da tempo kovante la ovojn ol la masklo, kaj estas la ununura patro kiu faras tion nokte (dum la masklo revenas al la komuna ripozejo).[23] La idoj naskiĝas blindaj kaj nudaj (senplumaj). Ili havigas al si pufan lanugon 7 tagojn post eloviĝo kaj vidon post 9 tagoj. Idoj restas en la nesto dum 3 semajnoj, kiam ili estas manĝigataj konstante de ambaŭ gepatroj dum 1–2 semajnoj. Paroj povas efektivigi ĝis tri ovodemetadojn ĉiun reproduktan sezonon, ofte reuzante kaj rekovrante la saman neston.[23] Post du monatoj, plej parto de junuloj plumoŝanĝis kaj akiris sian unuan bazan plumaron. Junuloj akiras sian unuan plenkreskan plumaron la venontan jaron.[14]

Interspecifaj nestoparazitoj estas oftaj en nestoj de Eŭropa sturno. “Flosantaj" inoj (nepariĝintaj inoj dum la reprodukta sezono) en kolonioj ofte ovodemetas en la nesto de alia paro.[24] Krome oni konstatis ke foje junuloj invadas siajn antaŭajn nestojn aŭ najbarajn por eviti novan ovodemetadon.[23]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Banado en Londono

Ĝenerale la Eŭropa sturno estas listata de la IUCN kiel specio Malplej Zorgiga.[25] Tamen ĝi estas malfavore influita en norda Eŭropo de intensiva agrikulturo, kaj en kelkaj landoj, ĝi estis listita en Ruĝa Listo pro malpliiĝo de pli da 50 %. En Britio ĝi malpliiĝis pli da 80 % inter 1966 kaj 2004; kvankam populacioj en kelkaj areoj -kiaj Norda Irlando- estas stabilaj aŭ eĉ pliiĝantaj, dum en aliaj areoj -ĉefe en Anglio- malpliiĝis eĉ pli draste. La ĝenerala malpliiĝo atribuiĝis al perdo de manĝoriĉaj pludaŭraj paŝtejoj, kio kondukis al malaltaj survivindicoj de junuloj.[26] Pli grandaj malpliiĝoj observiĝis el 1980 en Svedio, Finnlando, norda Rusio (Karelio), kaj Baltaj ŝtatoj, kaj pli malgrandaj malpliiĝoj en multe de la resto de norda kaj centra Eŭropo.[3] Kontraste estis pliiĝoj en suda Eŭropo, ĉefe en Italio, suda Francio, kaj nordorienta Hispanio kie la specio ekreproduktiĝis en la 1960-aj jaroj.[3]

Antaŭe la Eŭropa sturno montris markitajn pliiĝojn en tuta Eŭropo en la periodo de 1800-1900. Antaŭ 1800 ĝi havis nesekvan teritorion en la Brita Insularo, foreste el centra kaj suda Skotio, kun S. vulgaris zetlandicus en malproksima nordo kaj nordokcidento (Ŝetlandoj, Orkney, Caithness, Foraj Hebridoj), kaj S. vulgaris vulgaris sude de la limo Skotio-Anglio; ĝi estis ankaŭ rara aŭ regione foresta en Irlando, okcidenta Kimrio kaj okcidenta kaj plej norda Anglio. Inter 1800 kaj 1900, S. vulgaris vulgaris koloniigis norden kaj okcidenten el Anglio al Irlando kaj la tutan Skotion escepte la Ŝetlandoj (kie zetlandicus restas); el 1935 tiu subspecio disvastiĝis ankaŭ al Islando, kie ĝi nuntempe reproduktiĝas en sudoriento kaj sudokcidento.[3][27] S. vulgaris vulgaris vidatas foje ankaŭ en la Ferooj.

Enmetitaj populacioj[redakti | redakti fonton]

Tiu adaptebla palearktisa specio estas konsiderata plago en kelkaj el la landoj kien ĝi estis enmetita. La Eŭropa sturno estas trunestanta specio kaj nestos en ĉiu kavaĵo kiun ĝi trafos. Ĝi malfavoris indiĝenajn speciojn kie ĝi estis enmetita pro konkurenco por nestolokoj. Ekzemple en Nordameriko la Purpura hirundo estas nuntempe amplekse dependa el artefaritaj nestodomoj intermetitaj de homoj, kiujn devas esti protektitaj el koloniigo fare de Eŭropaj sturnoj.

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

La ordinara sturno estis origine enmetita en Aŭstralio por malpliigi la populacion de rikoltoplagoj —insektoj kiujn sturnoj manĝas. Komencaj setlantoj deziris la birdan alvenon krede ke sturnoj estas gravaj por la polenigo de lino, grava rikolto. Oni situis nestoskatolojn por la ĵus liberigita specio en farmoj kaj ĉe rikoltejoj.[28] La ordinara sturno estis enmetita en Melburno en 1857 kaj en Sidnejo en 1880.[29] Je la 1880-aj jaroj estis stabilaj populacioj en sudoriento danke al la laboro de enmetantaj komitatoj.[30] Je la 1920-aj jaroj, sturnoj estis disvastigataj en Viktorio, Kvinslando kaj Novsudkimrio, sed tiam ili estis agnoskitaj kiel plago kaj Okcidenta Aŭstralio malpermesis ties importadon en 1895.[29][30]

La ordinara sturno minacas kaj la aŭstraliajn ekonomion kaj biodiversecon. Ili komune manĝas kaj damaĝas frukton el fruktoĝardenoj, kiaj vinberoj, persikoj, olivoj kaj tomatoj. Krome sturnoj elfosas ĵus semitan granon kaj malpliiĝas jam kreskantajn rikoltojn —facila tasko por aro de 500 – 150,000 birdoj.[17] La ordinara sturno manĝas kaj damaĝas ankaŭ la manĝon de gregaro, endanĝerigante ties sanon. Akumulado de rubaĵoj lasitaj de sturnaroj povas difektigi homajn akvujojn kaj urbojn, same kiel naturajn habitatojn de aŭstralia faŭno.[17]

Aŭstralio estas hejmo de nombraj endemiaj plantoj kaj animaloj — specioj kiuj loĝas nenie pli surtere. La ordinara sturno estas agresema birdo kiu forpelas aliajn trunestantojn, endemiajn aŭstraliajn birdojn.[31] Pro tiom da tiuj indiĝenaj specioj jam endanĝeritaj, la sturno faras gravan minacon. Ili minacas ankaŭ draste indiĝenan kaj endemian speciaron de la Aŭstralia flaŭro. Semoj ofte ĝermas pli sukcese post ingesto, kaj, ĉar sturnoj kapablas manĝi preskaŭ ĉiujn tipojn de semoj kaj flugi grandajn distancojn, la ordinara sturno estas eksterordinara semodisiganto. Ili kulpas pro disvastigo de invadaj plantospecioj kiaj la Asparagus asparagoides.[32]

Kiel rezulto la registaro de Okcidenta Aŭstralio volas forpeli la ordinaran sturnon el sia teritorio kaj je la buĝeto de 2007-2008 oni konsideris 4.9 milionoj da aŭstraliaj dolaroj (2007) por la kontrola kaj foriga programoj.[32][33] Novaj aroj estas rutine mortpafitaj, dum neatentaj junuloj estas kaptataj kaj enretigitaj.[30] Oni disvolvigas novajn metodojn lastatempe, la unua el kiuj markigas unu birdon kaj sekvas ĝin al la resto de la aro, eksponante novan populacion al nuligo.[34] La dua metodo analizas la DNA de la populacioj de la Aŭstralia komuna sturno por scii la migrovojon el orienta al Okcidenta Aŭstralio kaj pli bone organizi evitajn strategiojn.[35]

Novzelando[redakti | redakti fonton]

En Novzelando, la Sturno estis enmetita en 1862, kaj nune ĉeestas en plej parto de la lando.

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

Junulo el granda aro en Kalifornio, Usono.

Kvankam estas ĉirkaŭ 200 milionoj da sturnoj en Nordameriko, ili estas ĉiuj posteuloj de ĉirkaŭ 60 birdoj (aŭ 100 [1]) liberigitaj en 1890 en Central Park, Novjorko, fare de Eugene Schieffelin, kiu estis membro de la Acclimation Society of North America kiu klopodis enmeti en Nordameriko ĉiun birdospeciojn menciitajn en la verkoj de William Shakespeare.[36]

Kiel enmetita specio, la Eŭropa sturno ne estas protektita laŭ la Migratory Bird Treaty Act.[37] Sturnoj estas konsiderata damaĝa specio en Nordameriko. Tiuj birdoj, kiuj veturas laŭ enormaj aroj, ofte endanĝeras la aerveturadon, ĝenas la gregobredadon, forpelas indiĝenajn birdojn, kaj ripozas en urboj, kie ili lasas korodajn fekaĵojn kaj kaŭzas centojn de milionoj de dolaroj de damaĝo ĉiujare. En 2008, la agentoj de la usona registaro venenigis, mortpafis aŭ kaptis 1.7 milionoj da sturnoj, pli ol ĉe ĉiu ajn damaĝa specio.[38]

Sudafriko[redakti | redakti fonton]

En Sudafriko la sturno estis enmetita en 1890, kaj estas nune komuna en suda regiono de Kabprovinco, kaj malpli komuna norde en la areo de Johanesburgo.[39]

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En Kimra Mitologio Branwen malsovaĝigis sturnon kaj sendis ĝin tra la Irlanda Maro kun mesaĝo por ŝia frato Bran, kiu navigis el Kimrio al Irlando por savi ŝin kun sia frato, Manawydan.
  • La kapablo de la sturno por imiti homan paroladon havigis al la birdo tiun kameon en la verko de William Shakespeare Henriko la 4-a (parto 4a):
The king forbade my tongue to speak of Mortimer. But I will find him when he is asleep, and in his ear I'll holler 'Mortimer!' Nay I'll have a starling shall be taught to speak nothing but Mortimer, and give it to him to keep his anger still in motion. (“La reĝo malpermesis mian langon paroli pri Mortimer, sed mi trovis lin kiam li dormos kaj en sia orelo mi enŝovos Mortimer, ĉar mi havos sturnon kiu lernos diri nenion escepte Mortimer kaj mi kolerigos lin”).
  • La poemo de William Butler Yeats nome "The Stare's Nest by My Window" (La nesto ĉe mia fenestro) temas pri sturna nesto. "Stare" estas loka, neformala variaĵo de "starling" (sturno).
  • En ties albumo de 1999 nome Brighten the Corners, la sendependa rokgrupo de la 19910-aj jaroj nome Pavement elsendis la kanton Starlings of the Slipstream (Ondosturnoj).[2] La grupo estis el Kalifornio (precize de la norda parto de la regiono de Valo San Joaquin), kie la Eŭropa sturno estas ĉie [3][rompita ligilo].
  • Unu el la ĉefaj roluloj de la romano kaj filmo The Silence of the Lambs nomiĝas Clarice Starling (Sturno). Iam alia rolulo faras vortoludon baze sur ŝia nomo kaj diras al ŝi "Fly away, little Starling... Fly, fly, fly..." (Forflugu, sturneton, flugu, flugu...)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Feare, Chris. (1998) Starlings and Mynas. Christopher Helm, p. 21,29, 186–187. ISBN 0-7136-3961-X.
  2. Zuccon, D., Cibois, A., Pasquet, E., & Ericson, P. G. P. (2006). Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41 (2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic Concise Edition. OUP ISBN 0-19-854099-X.
  4. 4,0 4,1 4,2 Svensson, L. (1992). Identification Guide to European Passerines. Stockholm ISBN 91-630-1118-2.
  5. 5,0 5,1 Vaurie, C. (1954). Systematic Notes on Palearctic Birds. No. 12. Muscicapinae, Hirundinidae, and Sturnidae. Amer. Mus. Novit. 1694: 1-18
  6. Snow, D. W., Perrins, C. M., Doherty, P., & Cramp, S. (1998). The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Higgins, P.J., Peter, J.M., & Cowling, S.J. (Eds) 2006, Handbook of Australian, New Zealand, and Antarctic Birds. Volumes 7: Boatbill to Starlings. Oxford University Press, Melbourne, p. 1924.
  8. 8,0 8,1 Higgins et al., p. 1907
  9. Higgins et al., p. 1908
  10. Higgins et al., pp. 1908-9
  11. Currie, F. A., Elgy, D., & Petty, S. J. (1977). Starling Roost Dispersal from Woodlands. Forestry Commission Leaflet 69. ISBN 0-11-710218-0.
  12. Black Sun in Denmark. Earth Science Picture of the Day (2006-06-19). Alirita 2006-10-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-11. Alirita 2010-04-05.
  13. Pruett-Jones, S., White, C. & Emison, W. 1980, "Eggshell thinning and organochlorine residues in eggs and prey of Peregrine Falcons from Victoria, Australia", EMU, vol. 80, no. 5, pp. 281-287.
  14. 14,0 14,1 Higgins et al., p. 1928
  15. Thomas, H.F. 1957, The Starling in the Sunraysia District, Victoria. Part I. Emu 57, 31–48.
  16. Higgins et al., p. 1913
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Kirkpatrick, W. & Woolnough, A.P. 2007, "Common Starling", Pestnote, Department of Agriculture and Food Australia.
  18. 18,0 18,1 18,2 Higgins et al., p. 1914
  19. 19,0 19,1 Brouwer, L. & Komdeur, J. 2004, "Green nesting material has a function in mate attraction in the European starling", Animal Behaviour, vol. 67, no. 3, pp. 539-548.
  20. Higgins et al., p. 1923
  21. 21,0 21,1 Higgins et al., p. 1926
  22. Gwinner, H. & Berger, S. 2008, "Starling males select green nest material by olfaction using experience-independent and experience-dependent cues", Animal Behaviour, vol. 75, no. 3, pp. 971-976.
  23. 23,0 23,1 23,2 Higgins et al., p. 1927
  24. Sandell, M.I. & Diemer, M. 1999, "Intraspecific brood parasitism: a strategy for floating females in the European starling", Animal Behaviour, vol. 57, no. 1, pp. 197-202.
  25. BirdLife International (2004). Sturnus vulgaris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 6a Majo 2006. Informo inkludas tialon kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
  26. British Trust for Ornithology: Sturno[rompita ligilo]
  27. Holloway, S. (1996). The Historical Atlas of Breeding Birds in Britain and Ireland: 1875–1900. T & A D Poyser ISBN 0-85661-094-1.
  28. Higgins et al., pp. 1911-2
  29. 29,0 29,1 Higgins et al., p. 1910
  30. 30,0 30,1 30,2 Woolnough, A. P., Massam, M. C., Payne, R. L., and Pickles, G. S. 2005, "Out on the border: keeping starlings out of Western Australia. In ‘Proceedings of the 13th Australasian Vertebrate Pest Conference’", pp. 183–189. (Wellington, New Zealand.)
  31. Pell, A.S. & Tidemann, C.R. 1997, "The impact of two exotic hollow-nesting birds on two native parrots in savannah and woodland in eastern Australia", Biological Conservation, vol. 79, no. 2-3, pp. 145-153.
  32. 32,0 32,1 World Wildlife Fund (Australia). Starlings, a threat to Australia's unique ecosystems (pdf dosiero) Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  33. Government of Western Australia, Government Media Office}} (2007): Ministerial Press Release, 11a Majo 2007: Monfonduso por kontroli Eŭropan sturnon[rompita ligilo]. Konsultita la 11an de majo 2007.
  34. Woolnough, A.P., Lowe, T.J., and Rose, K. 2006, "Can the Judas technique be applied to pest birds?", Wildlife Research 33, 449–455.
  35. Rollins, L.A., Woolnough, A.P., and Sherwin, W.B. 2006, "Population genetic tools for pest management: a review", Wildlife Research 33, 251–261.
  36. Speciinformaro de la Laboratorio Cornell de Ornitologio pri la Eŭropa sturno.
  37. U. S. Fish & Wildlife Service: Birdoj protektitaj de la Migratory Bird Treaty Act. Alirita 2007-12-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-14. Alirita 2010-04-05.
  38. Stark, Mike (2009 Shock and caw: Pesky starlings still overwhelm Yahoo News. Konsultita la 6an de septembro 2009
  39. SASOL Bird e-guide: Common Starling Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]