Człuchów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Człuchów
germane: Schlochau

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Człuchów (Pollando)
Człuchów (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Człuchowa
Provinco Pomeria provinco
Distrikto distrikto Człuchów
Komunumo komunumo Człuchów
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1348
Koordinatoj 53° 39′ N, 17° 22′ O (mapo)53.6517.366666666667Koordinatoj: 53° 39′ N, 17° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 160 m
Areo 12,48 km²
Loĝantaro 13343 (en 2021)
Loĝdenso 1 069 loĝ./km²
Poŝtkodo 77–300
Telefona antaŭkodo 59
Aŭtokodo GCZ
TERYT 6222803011
Estro Ryszard Szybajło
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Wojska Polskiego 1
Poŝtkodo de estraro 77–300
Telefono de estraro 59 834-22-91
Fakso de estraro 59 834-32-72
Poŝto de estraro sekretariat@czluchow.pl
Komunuma retejo http://um.czluchow.pl/
vdr
La Kastelo en Człuchów
La panoramo de Człuchów, vidata el la kastela turo
La gotika turo de la Kastelo en Człuchów
La Alta Majstro de la Teŭtona Ordeno en Malborko, Konrad von Jungingen (regis en la jaroj: 1393-1407), frato de Ulrich von Jungingen
La Alta Majstro de la Teŭtona Ordeno en Malborko, Ulrich von Jungingen (regis en la jaroj: 1407-1410), frato de Konrad von Jungingen
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
Mapo de 1576 de Prusio fare de Caspar Henneberg: Reĝa Prusio (sen suda Pomerio) aperas blanke, Duklando Prusujo palflave
Krono de la Regno de Pollando, 1635
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • La ilustraĵo de la Teŭtona Kastelo en Człuchów el la jaro 1748. Unuavice la unua el la tri antaŭkasteloj
    La Respubliko de Ambaŭ Nacioj post la Dispartigoj de Pollando-Litovio

    Człuchów (prononcu: ĉŭuhuf)[1], kaŝube Człuchòwò / prononcu: ĉŭuhovo aŭ ankaŭ Człochòwò, germane Schlochau / prononcu: ŝloĥaŭ), estas urbo en la Pomeria provinco en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Człuchów. Fine de 2021 en la urbo vivis 13 343 loĝantoj.

    Dum la jaroj 1466-1772 Człuchów estis en limoj de Pollando, antaŭe ĝi apartenis al la Ordeno de germanaj kavaliroj. Ĝis la jaro 1945 la urbo nomiĝis Schlochau kaj estis en la limoj de Prusio.

    Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

    Historio de Człuchów en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

    La unuaj mencioj pri Człuchów devenas el la 12-a jarcento. Tio estis la malnova pomeria setlejo, situanta sur la terkolo inter du lagoj. La alvenintoj de la rivero-baseno Noteć konstruis tie la praslavan lignan burgon (kastelon), la spuroj de ĝi estas troveblaj sur la plej alta monto ĉe la piedoj de la nuna urbo. Dum la tempo de la pomeriaj (gdanskaj) princoj la setlejo apartenis al la kastel-estro de Szczytno, kiu estis 20 km nord-okcidente de la hodiaŭa Człuchów, hodiaŭ Szczytno ne plu ekzistas. Iam Człuchów estis nomata Słuchów. De la jaro 1312 la setlejo Człuchów ekestis la posedaĵo de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Rezidis tie La Alta Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj Konrad von Jungingen dum la jaroj 1393–1407, li estis la frato de Ulrich von Jungingen. Lia sidejo troviĝis en la loka kastelo de Człuchów. Tio estis dua kastelo laŭ la grandeco – en la ŝtato de la Teŭtona Ordeno. La teŭtonoj el Malborko meze de la 14-a jarcento ekkomencis la koloniigadon de la sud-okcidenta ĉelimo de sia teŭtona ŝtato, enloĝigante tien loĝkolonianojn el la germaniaj landoj. En la jaro 1348 Człuchów ricevis la urborajton.

    Historio de Człuchów en la 15-a kaj 16-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

    Post la fino de la dektrijara milito en la jaro 1466 Człuchów eniris Pollandon. Dum pola tempo, la urbo plenumis rolon de la administra centro de tuta sud-okcidenta parto de Reĝa Prusio. Kompare kun aliaj urboj de tiama Pollando Człuchów estis en la grupo de malgrandaj urboj. Oni menciis ke fine de la 15-a jarcento nombro de metiistoj en la urbo estis la sama kiel en Biały Bór. La plimulto de germanoj en la urbo rapide influis por la venko de Reformacio (aŭ la Protestanta Reformado) kaj transpreno de la preĝejoj de la katolika Eklezio jam en la jaro 1550. La nunaj dokumentoj de tiama epoko, t.e. el la jaro 1570, mencias la urbon Człuchów kiel urbeton kun 20 domoj ĉe la urboplaco, 25 ĉe la apudaj vojoj, 8 metiejoj kaj 3 mezepokaj butikoj.

    Historio de Człuchów en la 17-a kaj 18-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

    La falo de la urboj rezulte de militoj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ankaŭ okazis en Człuchów. La urbo estis multfoje detruita dum la militoj pol-svedaj, dum la unua duono de la 17-a jarcento. La provo de la rompo de ekonomia krizo en la urbo estis invito de judaj komercistoj fare de pola starosto (distrikt-estro) Radziwiłł. La juda komunumo baldaŭ establigis rande de la urbo la judan kvartalon kun sinagogo, la lernejon por knaboj kaj juĝejon. La judoj ne estis sub la leĝo de urboj, sed rekte estis sub la distriktestroj (starostoj), ili devis pagi imposton rekte al la kastelo, sed ili ne pagis la imposton al la urba kaso. Rezulte de la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 Człuchów eniris Prusion. Dum la jaro 1786 kaj denove en la jaro 1793 okazis la lastaj grandaj incendioj (brulegoj) en Człuchów. Laŭ peto de la loĝantoj de la urbo oni malkonstruis parton de la kastelo kaj de tiuj akiritaj brikoj estis rekonstruita la urbo post la incendioj.

    Historio de Człuchów en la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

    Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro
    La skemo de la "Berlina Vojo" de Berlino tra Człuchów al Kenigsbergo
    La "Berlina Vojo" de Berlino tra Człuchów al Kenigsbergo, sur la mapo de la jaro 1939

    Rezulte de la Napoleonaj Militoj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815, la modernaj reformoj de la prusia leĝo permesis la disvolvon de la infrastrukturo de la urbo Człuchów. Post la jaro 1818 Człuchów denove ricevis la statuson de la distrikta urbo. Fine de la dudekaj jaroj de la 19-a jarcento oni modernigis la landan 'berlinan" vojon (inter la urboj Berlino kaj Kenigsbergo). En la jaro 1844 la ĉefa strato de la urbo estis lumigita per strataj elektro-lampoj. La konstruo de la fervojo dum la jaroj 1877–1878 faris gravan fervojan nodon en Człuchów. Jam en la jaro 1865 oni establis malgrandan urban malsanulejon (hospitalon), kaj en la jaro 1871 ekestis en Człuchów la Distrikta ŝparkaso. Tamen ĝis la jaro 1892 en Człuchów ne estis poŝtoficejo. Konstruis ĝin privata investanto nur post la peto de la ĝenerala Poŝtestro de Germanio.

    Historio de Człuchów komence de la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

    Mapo de la Dua Pola Respubliko post la jaro 1918
    La akvoturo en Człuchów, el la 19-a jarcento

    Człuchów en la intermilita periodo riĉiĝis kaj beliĝis; estis establitaj kelkaj objektoj kultur-rekreadaj. Interalie konstruita estis stadiono kaj la distrikta muzeo. La reaperinta la Dua Pola Respubliko en la jaro 1918 post la 123-jara dispartiĝo iom ŝanĝis la ekonomian situon de Człuchów. Nur en la distanco de dekkelkaj kilometroj de la urbo estis la limo kiu rompis la iamajn ekonomiajn kaj homajn kontaktojn. Pro tio okazis parta interŝaĝo de la loka homaro. En Człuchów sian novon trovis la grupo de poloj kiuj ŝanĝis la civitanecon de pola al la germana. Same kiel la aliaj ĉelimaj germanaj urbetoj, Człuchów baraktis kun multaj problemoj demografiaj kaj ekonomiaj. En la jaroj tridekaj de la 20-a jarcento la faŝista movado (faŝismo / Naziismo aŭ "hitler-faŝismo") ankaŭ ĉi tie trovadis apogon ĉe la lokaj loĝantoj.

    Historio de Człuchów dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

    La kastelo en Człuchów

    Jam en septembro 1939 tra urbo Człuchów iris la taĉmentoj de polaj militkaptitoj al la fama germana "oflag" (koncentrejo por polaj oficiroj) en Czarne. Baldaŭ komencis venadi tien la polaj devig-laboristoj. Tamen nur aŭtune 1944 la loĝantoj de Człuchów eksentis la Duan Mondmiliton kaj la lokaj aŭtoritatoj komenci la evakuadon. Fine de januaro 1945 en la limojn de la distrikto Człuchowski eniris la sovetiaj soldatoj de la Ruĝa Armeo. Tamen la urbo estis milit-kaptita nur la 27 de februaro 1945. Estis detruitaj ĉirkaŭ 60% da konstruaĵoj de Człuchów. Dum la tri jaroj de Człuchów estis forloĝigitaj germanoj kaj al iliaj domoj venis setlantoj el la najbaraj regionoj de Pollando kaj repatrujiganoj el la orienta parto de la Dua Pola Respubliko.

    Historio de Człuchów post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

    La kastelo en Człuchów, tie troviĝas la Regiona Muzeo en Człuchów
    La kastelo en Człuchów, vido flanke de la lago
    La Kastela Turo, flanke de la unua antaŭkastelo
    La Pafista Societo "Pafisto" en Człuchów

    De la jaro 1945 Człuchów denove estas en la limoj de Pollando. De la jaro 1945 ĝis la 7a de majo 1946 unue ĝi estis nomata Człochów. Dum la jaroj 1945–1999 Człuchów ŝanĝadis sian administran apartenon al diversaj vojevodioj (provincoj). Antaŭ la apero de la Vojevodio de Szczecin en la jaro 1946, pormomente ĝi estis parto de pomeria vojevodio kun la ĉefa sidejo de la vojevodio en Bydgoszcz. Dum la jaroj 1946–1950 ĝi estis parto de la vojevodio de Szczecin, dum la jaroj 1950–1975 al la vojevodio de Koszalin kaj en la jaroj 1975–1998 al vojevodio de Słupsk. De la jaro 1999 Człuchów apartenas al la Pomeria Vojevodio (Pomeria Provinco).[2]

    Bibliografio:

    • Miłosława Borzyszkowska-Szewczyk, Christian Pletzing (2010): Śladami żydowskimi po Kaszubach / Judaj spuroj en Kaŝubio. La gvidlibro. (Jüdische Spuren in der Kaschubei. Ein Reisehandbuch), La Eldonejo Martin Meidenbauer, Munkeno.
    • Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Region / Regiono, Gdynia.
    • Anna Jakubowska, Krzysztof Jakubowski (2012): Pomorskie cmentarze / Pomeriaj tombejoj, Wydawnictwo Maszoperia Literacka / Eldonejo la Literatura "Maszoperia" (la societo de kaŝubiaj fiŝistoj), Gdansko.
    • Jacek Knopek (2008): Związki Chojnic i Człuchowa na przestrzeni dziejów / La ligoj de Chojnice kaj Człuchów dun la historio, Chojnickie Towarzystwo Przyjaciół Nauk / La Societoj de Scienc-Amikoj de Chojnice, Chojnice.
    • Jerzy Antoni Kostka (2010): Kostkowie herbu Dąbrowa / La Kostków-familio de la blazono Dąbrowa, Eldonejo Z. P. Polimer, Koszalin.
    • Friedrich Lorentz (1923): Polskie i kaszubskie nazwy miejscowości na Pomorzu Kaszubskiem / La polaj kaj kaŝubaj nomoj de geografiaj lokoj en Kaŝuba Pomerio, Instytut Zachodnio-Słowiański / La Instituto Okcident-Pomeria, Poznano.
    • Maria Malec (2002): Słownik etymologiczny nazw geograficznych Polski / La etimologia vortaro de geografiaj nomoj en Pollando, Wydawnictwo Naukowe PWN / La Scienca Eldonejo PWN, Varsovio.
    • Paweł Pizuński (2003): Poczet wielkich mistrzów krzyżackich 1198-2000 / La indekso de la teŭtonaj altaj majstroj, Arenga, Gdansko.
    • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1880): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia Vortaro de Kongresa Pollando kaj de aliaj slavaj landoj, vol. 1, Eldono de Filip Sulimierski kaj Władysław Walewski, Varsovio.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. antaŭe nomata pole: Słuchów / prononcu: sŭuhuf, de la jaro 1945 ĝis la 7a de majo 1946 unue ĝi estis nomata Człochów / prononcu: ĉŭohuf
    2. laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko